http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/12/recepto-por-bela-jaro-2014-de-jarmila.html
Recepto por bela jaro 2014
de Jarmila Rýznarová


11a de decembro en la jaro 2013
Kun elkora kristnaska bondeziro al ĉiuj membroj!


Prenu dekdu monatojn, bone ilin purigu de ĉiu malico, malamo kaj avidemo. Ĉiun monaton dividu alterne je 28, 30 kaj 31 partetoj tiel, ke ili sufiĉu por la tuta jaro.

Poste aranĝu ĉiun tagon tiel: prenu unu porcion da fido, unu porcion da honesta laboro, 2 porciojn da bonhumoro kaj almetu 3 plenajn kulerojn da optimismo, kulereton da toleremo, greneton da takto kaj iomete da pacienco.

Ĉion kunmiksu kaj riĉe priverŝu per amo. La tiel preparitan "nutraĵon" ornamu per floreto de atentemo.

Disdonu ĝin kun kara rideto kaj kun bona vorto.