http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/11/rilke-autuno-rimpoemtraduko.html




Rilke
Aŭtuno


Folioj falas kvazaŭ el la for',
jen kvazaŭ velkus en ĉiel' ĝardenoj.
Faladas ili kun neanta gesto.
Kaj nokte sinkas peza ter' sen vesto
el ĉiuj steloj al solec' sen flor'.
Ni ĉiuj falas, eĉ ĉi man', sen knal'.
Aliajn vidu, estas ja en ĉiu.
Kaj tamen helpas iu, tenas tiu
tenere ĉion softe dum la fal'.

tradukis Hans-Georg Kaiser
el: Herbst


PS: Mi tradukis ĝin pro la peto de Elbertinum. Ankaŭ mi mem trovas la poemon mirinda, ĉar ĝi metas la demandon, kial ni povas havi la senton de protekteco en la mondo, kvankam ni ĉiuj iam mortos kaj falos el ĝi? Mi mem pensas, ke harmonia vivo estas la ŝlosilo al tia feliĉa sento. La volo vivi, la bonfarto pro laŭnatura vivo mem eble kreas tiun kontentecon en ni. Por tio ne nepre iu Dio necesas, kiun Rilke aludas. Sed egale, kiel oni nomas tion, Dio aŭ Nekonata Estaĵo aŭ monda principo, la harmonio de l' vivo kun la naturo estas miraklo, kompreneble ankaŭ la forto, kiu tenas planedojn en ties orbitoj tiel, ke ni povas vivi. Kiel infano mi ofte sentis min feliĉa, speciale en la brakoj de mia avino, kiu estis Diino mia, pro ŝia amo al mi, mi sentis min ĉiam sekura, ne povis fali, tiel kiel en la brakoj de mia edzino nun. Kaj se mi mortos, jen espereble kun rideto sur la lipoj, kaj kun mia protektanĝelo je mia flanko, sen ĝeni per mia foriro la grandan harmonion de l' vivo. Ĉar vivo supozeble ankoraŭ longe estos, ankaŭ post nia foriro. La homa vivo estas miraklo, kiu konsistas el naskitoj, forirantoj kaj foririntoj. Kaj tial neniu simple forĵetu la vivon sen kaŭzo, ĉar ŝi aŭ li ricevis ĝin nur unufoje en la tuta neimagebla nelimigita eterneco kaj ĉar la vivo meme estas limigita, oni uzu ĝin por io utila aŭ io bela aŭ simple nur por ami iun aŭ ion. (cez)


Rilke
Herbst


Die Blätter fallen, fallen wie von weit,
als welkten in den Himmeln ferne Gärten;
sie fallen mit verneinender Gebärde.

Und in den Nächten fällt die schwere Erde
aus allen Sternen in die Einsamkeit.

Wir alle fallen. Diese Hand da fällt.
Und sieh dir andre an: es ist in allen.

Und doch ist Einer, welcher dieses Fallen
unendlich sanft in seinen Händen hält.


Aus: Buch der Bilder