Nasredino
Kion oni bezonas pli...


Hoĝao iutage paŝis en tesalonon kaj diskoniigis profundan penson: „Luno estas pli utila ol Suno.“

„Kaj kial?“ volis scii la homoj.

„Ni bezonas la lumon en la nokto, kiam malhelas, pli ol dum la tago, kiam estas hele.“




tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/