Hans-Georg Kaiser
La sesa senco aŭ kial ekzistas fantomoj?

Hieraŭ mi vidis la filmon: "La sesa senco kun Bruce Willis", kiu ludas infanpsikologon; la psikologo estas fantomo, kvankam li pensas, ke li ankoraŭ vivas kaj tute ne scias, ke li estas jam morta. La profunda deziro adiaŭi sin de la edzino tenis lin viva kiel fantomon.

Kiam mi rigardis la filmon, mi fine subite ekkomprenis, ke fantomoj, Zombies, ,spiritoj, vampiroj ks. mense ekzistas, ĉar homoj volus ankoraŭ ŝanĝi tion, kio ne plu ŝanĝeblas. Estas protesto kontraŭ la nerevokebleco de l' morto.

Morta estas morta, sed tion la animoj ne volas akcepti, tio tuŝas la plej grandan misteron de l' mondo. La kontraŭecon de menso kaj materio, de homo kaj spirito. La menso ne akceptas la morton, tial arto! Tial psiko! Tial hororfilmoj. Tial tiuj bizaraj pensoj, kiuj maltrankviligas nin. Hororfilmo ekestas ekzemple tial, ĉar homo volus adiaŭi sin de amata homo, kvankam tiu jam mortis sen adiaŭi sin. La animo provas korekti la katastrofon.

Sed kio estas la animo, ĉu estaĵo kun spirito, ĉu pura spirito? Neniu scias tion precize. Ekzistas nur diversaj imagoj pri tio. Sed tre supozeble spirito sen cerbo aŭ io simila ne kapablas ekzisti - se oni respondas la bazan demandon de l' filozofio materiisme. Sed jen plua interesa demando: Ĉu iu aĵo ekzistas, kiu ne havas animon? Mi pensas, ke ne, do ankaŭ ŝtonoj supozeble havas animon. Ĉio estas animita, tiel kiel la tuta kosmo. Tion skribis ĵus homo al vi, kiu ne estas superstiĉa, sed konvinkita dialektika materiisto:)! Homo, kiu akceptas la evoluon kiel sciencan fakton. Do, la deziro ŝanĝi la neŝanĝeblan, eble estas tute natura kaj ne vera mistero, mi almenaŭ supozas tion. Mirakloj ne necesas, ĉar jam la vivo mem estas sufiĉe mirakla. Nenio estas pli mirakla ol la realeco mem. La miraklo estas ĉiutageco.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/