http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/georg-buchnervojcek-ce-la-kapitano-el.html


Georg Büchner
Vojcek

Ĉe la kapitano


Kapitano sidanta sur seĝo; Vojcek razas lin.

KAPITANO. Malrapidu. Vojcek, malrapidu; paŝon post paŝo ! Vi tute kapturnigas min. Kion mi poste komencu kun la dek minutoj, se vi hodiaŭ tro frue finus la razadon? Vojcek, notu bone: Vi ankoraŭ devos vivi dum tridek belaj pluaj jaroj, tridek jarojn ! Tio estas tricent sesdek monatoj! Kaj tagojn! Horojn! Minutojn! Kion li do komencu kun la multega tempo ! Partigu ĝin, Vojcek !

VOJCEK. Jes ja, sinjoro kapitano.

KAPITANO. Mi tute ektimas pri la mondo, se mi pensas pri la eterneco. Okupo necesas, Vojcek, okupo necesas ! Eterne: tio estas eterna, tio estas eterna – tion vi ja konsentas; sed aliaflanke estas ja ne eterne, kaj tio estas momento, ja momento – Vojcek, ĝi harhirtigas min, se mi pensas, ke la mondo turniĝas dum unu tago ! Kia tempodisipo! Kien celas tio ? Vojcek, mi ne plu povas vidi muelilradon sen fariĝi melankolia.

VOJCEK Jes ja, sinjoro kapitano.

KAPITANO. Vojcek, vi aspektas ĉiam tiom ĉasate ! Bona homo ne faras tion, bona homo, kiu havas sian bonan konscion. Do, parolu iom, Vojcek! Kia vetero estas hodiaŭ?

VOJCEK. Terura, sinjoro kapitano, terura, vento!

KAPITANO. Mi jam sentas, jen tiom rapidas ekstere; tia vento havas al mi efikon kiel muso. (ruze) Mi supozas, ke ni havas ion el sud-nordo, ĉu ?

VOJCEK. Jes ja, sinjoro kapitano.

KAPITANO. Ha! ha! ha! Sud-nordo ! Ha! ha! ha! Ho, vi estas stulta, tute abomeninde stulta ! — (kortuŝite) Vojcek, vi estas homo bona — sed (kun digno) : Vojcek, vi ne havas moralon! Moralo, tio estas, se oni estas morala, ĉu vi komprenas ? Ĝi estas bona vorto. Vi havas infanon sen la beno de la eklezio, kiel nia alte estimata garnizona predikisto diras — sen la beno de la eklezio, ĝi ne estas de mi.

VOJCEK. Sinjoro kapitano, la kara Dio ne rigardos la povran bebon pro tio, ĉu la amen estas dirita super la bebo antaŭ ol ĝi estu farita. La Sinjoro diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi.

KAPITANO. Kion li diras? Kia kurioza respondo! Li tute konfuzigas min per sia respondo: Se mi diras: li, jen mi celas vin, vin — .

VOJCEK. Ni, la povraj homoj — . pripensu, sinjoro kapitano : monon, monon! Kiu ne havas monon — .jen foje provu havi moralon en la mondo, kiel povrulo! Tamen mi sentas mian karnon kaj sangon. Tiaj, kiaj ni estas ja ĉiam malbenitaj kaj en tiu ĉi mondo kaj en la alia. Mi pensas, ke tiukaze, se ni estos akceptitaj en la ĉielo, ni devos helpi tondri.

KAPITANO. Vojcek, vi ne havas virton! Vi ne estas virta homo! Karnon kaj sangon, ĉu ? Se mi apogas min sur la fenestrobreton, kiam pluvis, kaj postrigardas la blankajn ŝtrumpojn, kiel ili saltas tra la stratetoj - damne, Vojcek, jen min ekscitas la amo. Ankaŭ mi havas karnon kaj sangon. Sed, Vojcek, la virto! La virto! Kiel mi tiukaze pasigu la tempon? Mi ĉiam diras al mi, ke mi estas virta homo — (kortuŝite) — , bona homo, bona homo.

VOJCEK. Jes ja, sinjoro kapitano, la virto — mi ankoraŭ ne tute komprenis, pripensu, ni, la simplaj homoj, ne havas virton, ekscitas nin nur la naturo; se mi estus nobla sinjoro kaj havus ĉapelon kaj horloĝon kaj frakon laŭ anglo kaj povus paroli noble, jen mi ja volus esti virta. Devas esti io bela ĉirkaŭ la virto, sinjoro kapitano. Sed mi estas povra ulo!

KAPITANO. En ordo, Vojcek. Vi estas bona homo, bona homo. Sed vi pensas tro multe, tio magrigas ; vi aspektas ĉiam tiom ĉasate. — La diskurso elĉerpe lacigis min, foriru nun kaj ne tiom hastu; malrapidu, laŭorde senhaste promenu tra la strato malsupren!

El teatraĵo „Vojcek“
tradukis Donjo & Cezar