http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/04/la-sozio-pri-similuloj.html




La sozio

En decembro de la jaro 1991 veturas G., granda peza viro el Villingen-Schwenningen per taksio al banka filio en Nurenbergo. Li petas atendi la taksiŝoforinon. Rapide li iras al bankgiĉeto, eltiras alarmpafpistolon kaj postulas de la kasisto enpaki por si la pli valorajn monbiletojn. Observada kamerao filmas lin ĉe tio. Sur la nigraj-blankaj bildoj li estas pli poste bone ekkonebla, ĉar li estas tute senmaskita. Tiam li kuras kun la mono el la banko kaj uzas la atendantan aŭton kiel fuĝtaksion. Per antaŭtenata pistolo li devigas la ŝoforinon transveturi ruĝajn semaforojn kaj uzi unudirektajn stratojn. Tiel li faras fakte ostaĝon el ŝi.

Kiam la polico publikas la fotojn de la krimulo, kelkaj civitanoj supozas ekkoni sur ili la komerciston . Kaj ili denuncas lin. La ekstera simileco kun la efektiva krimulo vere estas perpleksiga. Ĉiuj insistoj pri senkulpo ne helpas al li. Li fariĝas la viktimo de tragika eraro, oni prenas lin por alia. Surbaze de la identaj eldiroj S. jam en la jaro 1992 estas arestita pro esploro.

Mallonge post tio oni akuzas lin. Eksperto havas la taskon klarigi en la proceso la indentecon. La antropologo erare konstatas, ke la orelformo de S. estas identa kun la nigraj-blankaj fotoj de la krimulo.Li certis je naŭdekok procentoj, ke la akuzato estas la sama persono. Pro tio en la jaro 1994 verdiktas la sepa kriminala ĉambro de la provinca tribunalo Nurenbergo-Fürth la akuzaton S. je prizonpuno dekokjara.

Sed la raboserio en Bavario estas daŭrigata. Kiam la advokato de S. en la gazetoj legas raportojn pri du rabatakoj en Nurenbergo kaj Würzburg, li rimarkas, ke la cirkonstancoj de la krimo kaj la maniero de la agado de la krimulo estas tute identaj kun la rabatakoj, por kiuj lia mandato estis verdikta. La polico kaptas en la jaro 2000 la 38-jaran G., kiu koncedas en pridemandado la rabatakojn kaj ankaŭ la bankrabon el la jaro 1991. De la provinca tribunalo li estas verdiktata je la entuta puno de dekunu jaroj kaj duona. En la proceso li senkulpigas sin por la longa tempo, kiun lia „sozio“por li enprizonis maljuste. Ĝis antaŭ nelonge li laŭdire ne sciis ion pri tio. En la jaro 2001 la provinca tribunalo en Ansbach en revizio enliberigis sinjoron S. kaj koncedis al li por la kvin jaroj de senkulpe suferita enprizoneco damaĝkompenson da 30 000 germanaj markoj. Tio estas 20 markoj po tago. Sed li esperas ankoraŭ pri pliaj damaĝkompensoj, ĉar li akuzis la antropologon. En civila proceso li postulas de li pro la erara ekspertizo dolorkompenson da 800 mil markoj. Jen konsiderinda sumeto, kiun S. ricevas nur, se estas pruveble, ke la ekspertizisto agis neglekte.

Laŭ Hans- Dieter Otto, Leksikono pri justicaj eraroj, eldonita en 2003 en la eldonejo Ullstein

PS: Sozio = similulo

tradukis Donjo, Frank kaj Cezar