http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/saturno-bela-kaj-fifama-planedo.html



Saturno - bela kaj fifama planedo

Goya pentris Saturnon kiel demonan monstron, kiu voras la propran infanon. Kiu ne pensas pri miltoj, se li rigardas la pentraĵon? La milito estas tioma memdetruo, tioma pereo, tioma perforto, tioma detruo, ke fuĝo apenaŭ plu eblas. La milito estas brutala afero, senespero, senfuturo, ĝi estas la buĉado aŭ vorado de homoj fare de homoj. Homoj, kiuj tiom longe lernis malami ĝis ili ekmarŝas por murdi aliajn. Homoj kontraŭ homoj, kia absurda barbareco!



La Goya-figuro de Saturno laŭ greka mito enkorpigas ĝuste tion. Jen impresa pentraĵo kontraŭ la hororoj de l' militoj. Tiaj terurigaj imagoj ne ekestis pro Saturno mem, sed pro aliaj ĉefe ekonomiaj kaŭzoj. Laŭ pure estetika vidpunkto Saturno ja estas belega, tion ni tiel sentas, ĉar ni mem estas idoj de l' kosmo. La formoj de l' kosmo difinas nian estektikon. Ne male. (Cez)