http://cezarfotoj.blogspot.de/2015/05/cezar-mortula-danco-sur-la-malantaua.html




Mortula danco sur la malantaŭa
flanko de tomboŝtono


Mi fotis tion en nia urba tombejo en Altenburgo. Ĝi montras la dorsoflankon de moderna tombo, kiu reflektas la antikvan tombon apude; certe vi ekkonas la feran malaltan barilon ornamitan per plantosimilaj garnaĵoj, kiuj memorigas min pri la tempo de l' Fin de Siecle, fine de la 18-a jarcento. La foto montras al mi krome dekstre formikon, kiu dancas kun akrido, sed ĝi montras ankaŭ plorantan pluŝan urseton, kiu eble ploras pri tio, ke infanoj senatente forĵetis lin. Pro la akra lumo nur la tomboŝtono kun sia respegulo bone videblas. Ĉio alia perdiĝas en nigra fono. (cez)