Charles Bukowski
Buĉistotranĉilo kaj mokturdo

Ĉiuj teorioj
kiel kliŝoj
senrezultiĝis; ĉiuj ĉi
malgrandaj vizaĝoj
kiel ili rigardas supren
tiel kredemaj kaj belaj;
mi ploremas,
sed zorgi sin estas
stulta. Mi volus povi kredi,
sed kredo estas tombejo.
Jen la ŝlosilvortoj:
buĉistotranĉilo kaj
mokturdo.
Deziru feliĉon al ni.


tradukis Dorothea Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/