http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/nasredino-mi-ne-povas-diferencigi-gin.html


Nasredino 25

Mi ne povas diferencigi ĝin


Malfrue nokte, kiam Hoĝao ankoraŭ profunde dormis, vekis lin la edzino kaj diris: „Karulo, mi devas iri en la banĉambron. Mi lasis la kandelon je la dekstra flanko de via lito. Ĉu vi povus esti tiel afabla transdoni ĝin al mi, por ke mi povu ekbruligi ĝin?“

Hoĝao respondis: „Kiel vi povas atendi de mi, ke mi povas diferencigi mian dekstran flankon de la maldekstra en la malhelo?“




tradukis Donjo & Cezar
el la germanen tradukita libro
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“
de la eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento, Istanbulo, Turkio