http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/amletero-de-henrikino-al-la-ciela.html


Adolphine Sophie Henriette Vogel
al Henriko de Kleist,
Berlino, en novembro 1811


Henriko mia,
mia dolĉe sonanta,
hiacintobedo mia,
voluptomaro mia,
mateno- kaj vesperruĝo mia
eolharpo mia,
roso mia,
pacarko mia,
sursina infaneto mia ,
plej kara koro mia,
ĝojo en sufero mia,
renaskiĝo mia,
libero mia,
kateno mia,
sabato mia,
mia orokaliko
aero mia,
varmo mia,
penso mia,
kara pekinto mia,
mia dezirata ĉi tie kaj transmonde,
okulkonsolo mia,
plej dolĉa zorgo mia,
plej bela virto mia,
fiero mia,
protektanto mia,
konscio mia,
arbaro mia,
moŝto mia,
glavo mia kaj kasko mia,
grandanimeco mia,
dekstra mano mia,
paradizo mia,
ploro mia,
ĉiela eskalo mia,
Johano mia,
Tasso mia,
kavaliero mia,
mia grafo Vetero,
delikata paĝio mia,
arcverkisto mia,
kristalo mia,
vivfonto mia,
ripozo mia,
plorsaliko mia,
sinjoro Protekto kaj Ŝirmilo
esperado mia kaj atendado mia,
sonĝaro mia,
plej kara konstelacio mia,
dorlotkateto mia,
sekura burgo mia,
feliĉo mia,
morto mia,
korpajaceto mia,
soleco mia,
ŝipo mia,
bela valo mia,
pago mia,
Werther mia,
Leteo mia,
lulilo mia,
incenso mia,
mirho mia,
voĉo mia,
juĝisto mia,
sanktulo mia,
delikata revulo mia,
sopiro mia,
animo mia,
nervaro mia,
ora spegulo mia,
rubeno mia,
siringofluto mia
dornokrono mia,
milfoja miraklo mia
instruisto kaj lernanto mia,
kiom pli ol ĉion
pensitan
kaj pensotan
mi
amas
vin.
Mian animon vi havu.
Henrikino via!

Mia ombro je tagmezo,
fonto mia en la dezerto,
amata patrino mia,
religio mia,
interna muziko mia,
kompatinda malsana Henriko mia,
delikata blanka ŝafideto mia,
ĉiela pordeto mia.
H.


Rimarkoj:
Adolfina Sofia Henrikino Birdo (1780 ĝis 1811) estis la plej intima amikino de Heriko de Kleist. Ŝi konatiĝis al li en la jaro 1809, kaj jam baldaŭ, en aŭtuno de 1811, la rilato inter ili fariĝis nedisigebla.

Henrikino suferis je nesanigebla uterokancero kaj ne volis vivi plu, kaj ankaŭ Kleist jam en sia juneco pensis pri suicido. Tial ili povis recikproke akompani sin en la morton. En lasta letero verkis Henrikino: „Kleist, mia fidela kunulo en la morto, tiel kiel li estis en la vivo kaj volas esti, zorgos por mia entombigo kaj poste mem pafmortigos sin.“ Je la 21-a de novembro ambaŭ libervole adiaŭis sin de la vivo.

La amletero el novembro 1811, kiu fariĝis konata kun la nomo: „La ĉiela Henriko“, montras, kiom ŝi amis lin. Ĝi konsistas nur el fantaziplenaj karesnomoj, kiuj kaŝite entenas ankaŭ tragikajn elementojn, kiuj koncernas jam la kunan libervolan morton.