cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/10/cezar-laocio-daodejing-capitro-57-au.html


Cezar
Laocio: DAO DE JING, la ĉapitro 57
aŭ kion ni faru!


Amikoj,
ni ŝanĝu la pensdirekton:
pensu bone kaj vi estos bona.
Kial mi diras tion al vi?
La regado de l' mondo estas tro streĉa
kaj tro multekosta.
Milita pompo kaj negocoj de armilfabrikoj
ne taŭgas por konservi la mondon.
Ankaŭ malpermesoj ne estas la vojo,
male, ili nur povrigas popolon.
Ankaŭ niaj domoj kaj la ŝtato nur aĉiĝas
pro tro multekostaj armiloj.

Krome konsciu, ke
tro rafinita arto kaj tro da ruzo
kaj eĉ koste de la popolo
estas dekadentaj antaŭsignoj
de nia propra pereo.

Ŝtelistoj kaj rabistoj ekzistas ja nur,
ĉar estas komandoj kaj leĝoj.

Do, ni forigu tiujn!
La popolo regu sin mem!
Nesklavigita popolo
per si mem fariĝos bona.

Ni ne hastu plu negoceme,
sed ĝuu antaŭ ĉio la kvieton, la vivon,
tia vivo taŭgas multe pli ol avidi riĉojn.

Ni estu simplaj homoj.
Ni vivu simplan vivon,
ni ne diboĉu en mil da ĝuoj
dum aliaj povriĝas.

Ekpensu, tio plej necesas,
kaj per tio ŝanĝu la pensdirekton
kaj vian tutan vivon!

Tion diras mi, la anarkiema
komunumisto Laocio,
al vi, geamikoj!

Rimarko:
Por montri kiel aktuala Laocio ankoraŭ nun estas, mi foje interpretis la tradukon de Rikardo Vilhelmo en iom pli moderna maniero.

Jen la originalo laŭ Vilhelmo:
Laocio:
DAO DE JING, ĉap.57


Por estri la ŝtaton oni bezonas regarton,
por la armila metio oni bezonas
eksterordinaran talenton.
Sed por gajni la mondon
oni devas esti libera de agademo.
Kial mi scias tion, ke tiel estas pri la mondo?
Ju pli da aferoj estas en la mondo,
kiujn oni ne rajtas fari,
des pli povriĝas la popolo.
Ju pli la homoj havas akrajn ilojn,
des pli domo kaj ŝtato malboniĝas.
Ju pli la homoj flegas arton kaj ruzon,
des pli leviĝas malbonaŭguraj signoj.
Ju pli da leĝoj kaj ordonoj pompas,
des pli estas ŝtelistoj kaj rabistoj.

Tial parolas la saĝulo:
Se ni faras nenion,
tiukaze ŝanĝiĝos la popolo per si mem.
Se ni amas la kvieton,
la popolo per si mem fariĝos laŭorda.
Se ni entrepenos nenion,
la popolo fariĝos per si mem riĉa.
Se ni avidas ion,
la popolo per si mem fariĝos simplanima.