Manuel Forcano


Perfekte pura osto estis ĉi tie la dezerto,
kaj la rivero fluis malĝoje kaj kviete,
tiel kiel por surdulo lipoj, kiuj moviĝas.
Ĉe la alia bordo imprese etendiĝis
la malsuprenŝiritaj fortikaĵaj muroj de Dura Europos:
la granda turo 19 disfalis parte,
tiel, kiel arbo kun malsanaj radikoj.
En la jaro 256 la persaj invadantoj
ĉi tie atakis ĝin per tio, ke ili fosis irejon.
La romianoj alvenis por serĉi ilin en la tunelo.
En la malhelo ili renkonte paŝis reciproke,
kun nudaj manoj.
Ili ekkonis sin reciproke per talpado:
kun razitaj vizaĝoj la romianoj,
kun barbo la persoj.
Sed parto de la turo terenfalis super ili,
kaj la arkeologoj trovis la skeletojn
de la malamikoj, kiel ili ŝutkovrite
brakumas sin reciproke.
La plej perfekta el ĉiuj gestoj
estas la brakumo.


Katalano Manuel Forcano
El: La trajno al Bagdado. Poemoj


Manuel Forcano

Ein vollkommen blanker Knochen war die Wüste hier,
und der Fluss floss traurig und still
so wie für einen Tauben Lippen, die sich bewegen.
Am anderen Ufer erstreckten sich eindrucksvoll
die niedergerissenen Befestigungsmauern von Dura Europos:
der große Turm 19 ist halb eingestürzt
wie ein Baum mit kranken Wurzeln.
Im Jahr 256 fielen die persischen Invasoren
hier ein, indem sie einen Gang gruben.
Die Römer waren herbeigekommen, um sie in dem Tunnel zu suchen.
Sie traten einander in der Dunkelheit mit bloßen Händen entgegen
und erkannten einander durch Tasten:
mit rasiertem Gesicht: die Römer;
mit Bart: die Perser.
Aber ein Teil des Turmes stürzte über ihnen ein,
und die Archäologen fanden die Skelette der Feinde,
wie sie sich unter dem Schutt umarmen. Die vollkommenste
aller Gesten ist die Umarmung.

Katalane Manuel Forcano Aus:
Der Zug nach Bagdad. Gedichte


PS:
Dura Europos

La du supraj bildoj estas el la loko Dura Europos situanta alte super la rivero eŭfrato. La supra montras la romianan citadelon, jen la loko de la prozpoema okazaĵo . (Cez)