CEZAR
VIVU LA MODO!

Vivu la modo
ĝi estas kodo,
enkapa nodo.

Vivu la modo,
la akomodo
dum periodo.

Vivu la modo
en la komodo
jam dum erodo.

Vivu la modo,
la ligmetodo
kaj packlopodo.

Jen mia odo
al ĝi, ho modo,
en Unikodo.

PS: La poemo ekestis pro instigo de Maria Nazaré de C. Laroca