http://popularscienco.blogspot.de/2013/09/socio-usonaj-prizonoj-postulas-de-la.html


Usonaj prizonoj postulas de la
prizonuloj kotizon por pantalono, mantuko kaj necesejpapero

Laŭ regiona gazeto, kiu uzis policajn informojn, Jamaine M. estis sata pri tio devi vivi senhejme sur la stratoj. Li disbatis kelkajn montrofenestrojn en la usona federacia ŝtato Nov-Jorko kaj sciigis al la polico, ke li celas enprizoni dum jaro. La senkosta loĝejo ŝajnis al li pli agrabla ol plu devi almozpeti pri mono kaj ne havi lokon por dormi. En la distrikto Anderson, en la usona federacia ŝtato Tenesio, oni certe same enprizonigus lin, sed la prizona restado tie estus estonte tute ne senkosta por li – ĉar en la prizono prizonuloj estonte pagu certajn kostojn mem.

Pantalono kostu 9,15 $ (proksimume sep €.), mantuko 1,15 $, necesejpapero 0,29 $. Eĉ por dentobrosoj la prizonuloj pagu. La distrikta respondeculo por la ekzekucio de la prizonpuno, Jay Yeager, havis la ideon pagigi la prizonulojn por certaj ĉiutagaj aĵoj. Unu prizonulo kostas la distrikton momente 26 $ dum tago, diris Yeager al la usona magazino Time. Tio estas laŭ li troŝarĝo por la civitanoj. „Ni provas transŝovi parton de tiuj ŝarĝoj de la impostpagantoj al la prizonuloj.“ Laŭ la regiona gazeto Oak Ridge Today kreskis la kostoj por la restado de prizonuloj pli kaj pli. La respondeculoj en Anderson unuvoĉe jesis la projekton. La espero estas, ke oni regajnu almenaŭ parton de la kostoj por la prizonuloj per tiuj pagoj.

Jam ekde la 1980-aj jaroj postulis lokoj en usonaj federaciaj ŝtatoj kiel Miĉigano, Kentukio kaj Kalifornio similajn pagojn de akuzitoj kaj punitaj deliktintoj, ĉeokaze kiel tagan totalsumon, kaj ĉeokaze eĉ por malbona konduto.

Usono laŭ statistiko de Londona Internacia Centro por Prizonstudoj havas tutglobe la plej altan proporcian parton je prizonuloj mezuritaj laŭ la loĝantara kvanto. Nur antaŭnelonge oni faris reformproponojn puni negravajn deliktojn per malpli longtempaj arestpunoj por malŝarĝi troplenigitajn prizonojn kaj malaltigi kostojn. Prizonulo laŭ statistikoj averaĝe kostas preskaŭ 30 ooo $ dum jaro. En kelkaj federaciaj ŝtatoj eĉ pli ol 40 000 $. Efektive 80 ĝis 90 procentoj el cent punitoj estas povraj, diris Lauren Brook Eisen. Ŝi estas eksperto je la Brannan Centro pri Justeco de la universitato Nov-Jorko. La eldonoj por la kotizoj aldoniĝus al la ŝuldoj, kiujn multaj prizonuloj havas jam sen tio. „Tiel fariĝos tre malfacile por ili eskapi la povreckaptilon.“Ŝi havas ankaŭ moralajn dubojn: „Ni kiel socio decidis forpreni de tiu homoj la liberon. Kaj nun ni postulas de ili, ke ili pagu por tiu decido, ĉu ne?“

Dubojn havas ankaŭ la urbestro de Anderson, Frank Terry. Li petis pri pli da tempo por la kontrolo, ĉu la propono eventuale kontraŭas al la konstitucio. La respondeca komisiono tamen rifuzis tion. Simila okazis ankaŭ en aliaj ŝtatoj. Laŭ la prijuĝo de la eksperto Eisen antaŭ ĉio politikaj kaŭzoj kaŝiĝas post tio. Kelkaj homoj simple pensas, ke tiukaze, se homoj faris ion malĝustan, ili pagu por sia tempo en la prizono mem.

Absurdajn konsekvencojn havis tio laŭ Brannan Centro en distrikto en Nord-Karolino. Tie laŭ tio devis 246 homoj reveni en la prizonon, ĉar ili ne povis pagi siajn ŝuldojn por la prizonrestado kaj la proceson. Ĉu tio havas nun la konsekvencon, ke prizonulo ne plu povos permesi al si la „lukson“ de prizono? „Ĝis nun ankoraŭ ne estas tiel“, respondis Jay Yeager el Anderson. Li certigis, ke oni ne rifuzos vestojn aŭ higienajn artiklojn al prizonuloj, se ili ne povas pagi ilin.

tradukis Donjo & Cezar