http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-konversacio-de-vulgara-ino-kaj.html


Cezar

Konversacio
de vulgara ino
kaj de enamiĝinto
je Kristnasko


Li:
"Kara mia, bela ino,
kisu min kun fest-inklino.
Abisvelta Nina Rid',
estu plena de konfid'."

Ŝi:
"Festfuŝulo kaj stinkul',
misnaskit' de blinda kul',
ŝtipkapula vaka sak',
estas vi nur vrak' en frak'."

Li:
"Dolĉa ino, via flustro
estas kiel kristnasklustro.
Ha, mi ŝatas vian voĉon,
la kaskadan vortdiboĉon."

Ŝi:
"Fekokota trofurzul',
sermkraĉul', poeta nul',
memfikulo per karot',
eksilentu, idiot'."

Li:
"Sanktulino pleja vi,
vin mi amas kun pasi'.
Kristnaskflor', vi, pro ador',
jam estas part' de mia kor'."

Ŝi:
"Fia bufo, id' de hund',
kun buŝfetor' el pesta grund'.
En via kapo mankas klap',
mi bridu ĝin per pispotfrap'!"


PS: Iom laŭ ideo de la germana folkmuzikisto Jens Paul Wollenberg, kiu verkis poemon pri la sama temo.