Kristnaskaj ŝercoj

pri Sankta Nikolao

La patro volas surprizi sian kvarjaran filinon je Kristnasko. Li prunteprenas kostumon de Sankta Nikolao, vestas sin en la dormoĉambro, kaptas la sakon kaj la vipon, iras en la loĝoĉambron al la filino kaj la edzino kaj diras: „El la ekster' de la arbar' mi venas kaj diri mi devas, ke kristnaskas sen kompar'. Kaj ĉie sur la pintoj abiaj mi vidis brili orlumetoj striaj.“

Jen la filino diris: „Panjo, ĉu paĉjo denove estas ebria?“

kristnaskaj boteloĉapoj


Sankta Nikolao venas hejmen kaj ĝemas: Dio mia, kia frida vintro! Ĉe la glaciiga frido mi bezonas ĉiufoje tridek minutojn ĝis startas miaj boacoj.


kristnaskaj boteloĉapoj


Diras iu sankta Nikolao al alia sankta Nikolao: „Kiun aŭtosledon veturadas vi?“


kristnaskaj boteloĉapoj


Kio estas la diferenco inter pakedoheroldo kaj Sankta Nikolao?

Kristnaska Nikolao liveras siajn pakaĵojn sendamaĝite, senkoste kaj ĝustatempe!

kristnaskaj boteloĉapoj


Kristnaska Nikolao demandas Bill Gates, kion tiu deziras je Kristnasko. Gates pripensas la aferon kaj poste diras: „Jen mapo kun la krizaj terenoj de Tero. Mi volus, ke ĉie tie regu paco.“

Kristnaska Nikolao prenas la mapon, ĝemas kaj diras: „Tio estas simple tro. Centoj de militoj... Mi estas ja nur simpla Nikolao, tion ĉion mi ne tuj povus reordigi. Ĉu vi ne havas ankoraŭ alian deziron?“
„Mi havus ankoraŭ alian deziron. Mi volus, ke ĉiuj krudaj eraroj el Windows Xp malaperu.“

Nun diras kun ĝemego Sankta Nikolao: „Montru ankoraŭfoje la mapon!“



kristnaskaj boteloĉapoj


Iu sankta Nikolao diras al alia sankta Nikolao: „Diru foje, ĉu mi ne vidis vin hieraŭ sur la kristnaska foirplaco?“

Jen diras la alia: „Ha, mi pensis, ke estas vi.“


kristnaskaj boteloĉapoj


Sankta Nikolao sidas post farita laboro en koktelejo, trinkas viskion, ankoraŭ plian kaj plian kaj plian... Kun deprimita vizaĝo li rigardas la koktelejiston kaj rimarkas: „Vi bonfartas, vi ekzistas eĉ dufoje – sed mi kontraŭe al vi, tute ne ekzistas!“



kristnaskaj boteloĉapoj


Du sanktaj Nikolaoj interparolas: „Bonega estas tia termobotelo! Vintre ĝi tenas varma la teon kaj somere frida la limonadon.“

Pri tio la alia sankta Nikolao diras: „Efektive, sed mi miras, pro kio la termobotelo scias, kiam estas vintro kaj kiam somero!


kristnaskaj boteloĉapoj


Streĉe laboranta politikisto, honesta juristo kaj Sankta Nikolao trovas kvindek-eŭro-bileton. Kiu el ili prenos ĝin sekrete al si?

Respondo: Sanka Nikolao faros, la du aliaj ne ekzistas.

kristnaskaj boteloĉapoj


Tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libreto:"Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj",
eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)