http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/06/projekto-charlie-chaplin-speech-from.html



Charlie Chaplin (Ĉaplino)


La deveno de la junulo el la loĝkvartalo East End en Londono preskaŭ devigis lin suriri la scenejon. Liaj gepatroj estis mem artistoj. Ĉar ili povris, drinkis kaj frue mortis, la malgranda Charlie ne havis alian ŝancon ol perlabori sian komence tre magran porvivon en migra teatro kaj en pantomimogrupo- sed finfine tamen kun eksterordinara sukceso. "Charlie", tiu trampo kun la ĉifonitaj vestoj, la melono, la bastono kaj kun la bantkravata nigra liphararo, estis tute nova filmfiguro, kiu faris el sia kreinto Charles Spencer Chaplin mondfamulon kaj poste plurfojan milionulon. La malgajaj absurdaj aventuroj de "Charlie" estis gajaj en la senco de la popularaj farsoj de la silenta filmo.

Sed kontraŭe al aliaj filmherooj de sia tempo batalis la anase iranta Charlie ne nur kun la insido de iuj objektoj, sed ankaŭ kun la insido de la kapitalisma socio, kies ombrajn flankojn li mem sufiĉe bone konis pro la brutalaj spertoj en sia pli frua vivo. Chaplin montris en siaj filmoj multe pli pri si mem ol nunaj spektantoj kutime supozas tion. Li batalis komike, sed kun la digno de subpremato. La socikritikan sintenon li konservis ankaŭ en sia sonfilma tempo. Elstara majstroverko estis lia akra ridindiga parodio de Hitler en la filmo "La granda diktatoro" el la jaro 1940.

Post la Dua Mondomilito en la tempo de la malvarma milito, kiam oni rigardis socikritikon kiel ion "ne-usonanan" kaj "komunistan", ankaŭ la brito Chaplin fariĝis "celtabulo" en Usono. Danke al Mc Carthy kaj lia anaro unu el la plej grandaj steloj de Holivudo pasigis siajn lastajn dudek kvin jarojn ĉe la lago de Ĝenevo. Tie li mortis
antaŭ nun jam pli ol dudekkvin jaroj en la kristnaska tago... riĉa kaj edziĝinta kun juna ino, sed videble ne tre feliĉa.

laŭ informoj de la gazeto "Historio" 12/2002

farso= angle : Slapstick



Charles Spencer Chaplin

Charlie Chaplin, jen artisto, kiun certe ĉiu el vi konas. La deveno de la junulo el la loĝkvartalo East End en Londono preskaŭ devigis lin suriri la scenejon. Liaj gepatroj vivtenis sin kiel artistoj. Ĉar ili estis povraj, drinkis, kaj frue mortis, la malgranda Charlie ne havis alian ŝancon ol perlabori sian komence tre magran porvivon en migrada teatro kaj en pantomimogrupo. Poste li eĉ famiĝis.


"Charlie", tiu trampo kun la ĉifonitaj vestoj, la melono, la bastono kaj la karakteriza nigra lipohararo, estis tute nova filmfiguro, kiu faris legendon el la kreinto Charles Spencer Chaplin. La absurdaj aventuroj de "Charlie" estis tre popularaj farsoj de la silenta filmo.
Sed kontraŭe al aliaj filmherooj de sia tempo la anase iranta Charlie batalis ne nur kun la insido de iuj objektoj, sed ankaŭ kun la insido de la kapitalisma socio.

Li batalis komike, sed kun la digno de subpremato. La socikritikan sintenon li konservis ankaŭ en sia sonfilma tempo.

Elstara majstroverko estis lia akra ridindiga parodio pri Hitler en la filmo "La granda diktatoro" el la jaro 1940, kies restaŭritan version prezentis la tv-kanalo arte en decembro de la lasta jaro. Impresan parolon, kiun disponigis al mi Henri Masson, mi kaj aliaj tradukis por vi el la usona originalo.(cez)


Cezar
Ĉaplino en Parizo



Kara mimo en Parizo,
Chaplin sur la strato,
mi por vi poemon skribas
kiel via frato.

Mi pri vi nenion scias,
eĉ ne aŭdas vorton,
sed amiko, mi admiras
vin kaj vian forton.

Homo rara vi ja estas,
pantomima grando,
kun melono sur la kapo
belo de la lando.

Via mondolingvo gesta,
via palpebrumo,
montras, ke la homo estas
pli ol nur kostumo.

Kiel vi la kisojn ĵetas
en pariza parko,
tio estas majstroverko
ne de iu ŝarko.

Tio estas ja mesaĝo
el pli bona mondo,
mi vin dankas, kamarado,
tramp' kaj vagabondo.

Restu forta, mi deziras,
kontraŭ la detruo,
per silentseren' elkore,
meze de la bruo.


Fruktosalato "Chaplin"
(por du personoj)



Necesas

1 malgranda konservujo kun persikoj
  • 1 banano
  • 1 oranĝo
  • 1 kivio
  • 8 vinberoj
  • 4 sekigitaj daktiloj
  • 1/2 pomo aŭ 1/2 mango aŭ kvar abrikotoj
  • unu manpleno da juglandkernoj
Faru tiel

1 Distranĉu la persikojn, la aliajn fruktojn, kaj ankaŭ la daktilojn, en pecetojn kaj duonigu la vinberojn.

2 Metu ĉion kune en pelvon kaj verŝu iom de la persika suko sur la fruktajn erojn kaj mikŝu ĉion.

3 Fine surmetu la hakitajn juglandkernojn.

4 Se vi ne timas kaloriojn, garnu ĝin per dolĉa kremo.

Bonan apetiton deziras Donjo!



PS: Bela prezento de Charlie Chaplin en: http://www.myspace.com/sircharliechaplin