http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/brikofaristo-ix-erich-muhsam-kie-estas.html



Erich Mühsam
Kie estas la brikofaristo?


Erich Mühsam, konata germana anarkiisto, en la jaro 1926 verkis la alvokon en sia gazeto "Fanal":


Ĉu neniu el la legantoj de la 'Fanal' scias, kie troviĝas la brikofaristo? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis. Alikaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la murdocentro jam dekkvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ por vi. Estas tempo, priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu rilato... estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bonintenca, kio estis ĝuste entreprenita, kio prefere estu entreprenita. La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj, liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas vin. - Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de 'Fanal' scias, kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li, multaj atendas lin. Li estas vokata."

Brikofaristo 10