http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/06/vivo-kiel-alumeto-janis-joplin.html



Vivo kiel alumeto – Janis Joplin

Floropovo-ikono Janis Joplin ĉijare estus fariĝinta 65-jara


Nov-Jorko. Kion farus Janis Joplin nun, se ŝi estus transvivinta siajn drogajn ekscesojn? Eble ŝi estus vere nobla malnova rokfiguro kiel ŝiaj Woodstock-kolegoj Bob Dylan kaj Santana. Aŭ ĉu ŝi protestus sen multe da influo kontraŭ la Irak-milito kiel Joan Baez? Aŭ ĉu ŝi estus implikita en eksedzecan militon kiel eks-Beatle Paul Mc Carthney. Ĉio ĉi estas nur spekulado, ĉar Janis Joplin estis 27-jara, kiam ŝi mortis en oktobro de 1970 je troa dozo da heroino. Kun kantoj kiel „Me and Bobby Mc Gee“ ŝi fariĝis legendo – juna, ribelema kaj sovaĝa. La titolon de la „plej granda blanka blus- kaj rok-kantistino“ neniu povas forpreni de ŝi. Je la hodiaŭa sabato ŝi fariĝus 65-jara.

Por la pensiula aĝo Janis Joplin neniukaze estus havinta paciencon. „Mi prefere volus havi dek jarojn de la plej bona kaj plej granda kaj bela ol fariĝi sepdekjara kaj sidi en damnita fotelo antaŭ la televidilo. Oni vivas nun, kiel oni do atendu?“ Jen ŝia devizo. La ikono de la floropovo-infanoj rokmuzikis sin laŭ la moto de la sesdekaj jaroj tra la jarcento: „Vivu rapide, amu vehemente kaj mortu juna.“ Rokisto Eric Burdon diris pri ŝi: „ Janis mortis je troa dozo da Janis.“

Naskite en la etburĝa urbo Port Arthur en Teksaso, ŝi forkuris de tie deksepjara kaj trampis tra Usono. En San Francisco debutis la bluskantistino kun la bando „Big Brother And The Holding Company“ . Ŝi furoris per unu el la plej nekutimaj voĉoj de ŝia generacio. Ŝian mokon pri la riĉuloj („Oh, Lord Won't You Buy Me A Mercedes Benz“) kaj pri la vunditeco de nerespondita amo („Piece of my heart“) ŝi ne kantas, sed krias en la mikrofonon. Ŝi blekas, kraĉas, stertoras, spiras kaj flustras siajn tekstojn. La hipia komunumo de San Francisco estas fascinita de la intenso, kaj baldaŭ ankaŭ la tuta nacio.

La trarompo okazis en 1967 kun ŝia prezentado ĉe la popfestivalo en Monterey. Milionope vendiĝis la albumo „Cheap Thrills“(1968) kaj ankaŭ ŝia unua soloalbumo „I Got Dem Ol' kozmic Blues Again Mama“ kun ŝia nova „Kozmic Blues Band“. Poste venis Woodstock kaj la turneo tra Eŭropo, en kiu ŝi prezentiĝis interalie en Frankfurto. Sufiĉe ofte ŝi staris kun la mikrofono en unu mano kaj viskiobotelo en la alia sur la scenejo. Ŝi drinkis kaj fumis haŝiŝon kiel Jimi Hendrix. Kion la duraj knaboj de la rokenrolo kapablis, ŝi kapablis jam delonge.

En oktobro de la jaro 1970 finiĝis ŝia mallonga vivo kiel alumetoflamo en hotelo en Holivudo. Supozeble ŝi prenis la troan dozon da heorino pro eraro. Interne de malmultaj monatoj tiam mortis kun Hendrix kaj Jim Morrison du pliaj legendoj de la junulara movado. Tio estis la fino de erao, en kiu ĉiuj pensis, ke oni ne povas fidi al homoj trans la tridekan jaron. Janis en ĉiu kazo eĉ ne provis tion.


de Carla S. Reissmann, dpa
tradukis Donjo & Cezar