Rubriko: Festoj kaj festetoj

Komenco: Sa. 23a de junio je la 15-a horo en Buxtehude, Germanio



La fabelosocieto de Buxtehude (pron.: Bukstehude) prezentos je la 23-a de junio riĉan programon: Multaj aferoj atendos la vizitontojn. Ekzemple kolekto de poŝtmarkoj kun sorĉistinoj el diversaj fabeloj. Bierejo logos la gastojn kun sorĉistinbiero kaj speciala sorĉistina supo. Sorĉistinomuziko ĉie eksonos. La librejo havos standon kun valorŝtonoj, esoterikaĵoj, artfaraĵoj ktp. Ja oni vendos multon en tiu semajnfina tago: Mineralojn, fumaĵitaĵojn, pupajn anĝelojn, feinojn, sapon kaj similan por kolorigi la hararon de ino ruĝa, sorĉistinvestaĵojn, mezepokajn ŝuojn, sorĉistinajn pupojn, sorĉistinecajn flugililojn kaj drogherbojn. La apoteko ofertos oleojn kaj te-miksaĵojn, viro el Jever vendos bluigitajn presitajn tekstilaĵojn. Sed tio ne estos ĉio.

Sorĉistintrinkaĵa stando el Hamburgo provos ebriigi la homojn. Bakisto vendos sorĉistinbakaĵojn. Bibi Blocksberg persone ĉeestos la feston, krome la "Blanka virino" kaj la kartodivenistinoj, unu el ili eĉ anonima. Ĉeestos arkeologoj en la oficejo por mezepokaj produktoj kaj la infanludilmagazeno ofertos "iom kruelajn infanludilojn"(certe ne granda problemo por tiuj), krome la magazeno ofertos sorĉistinigan ŝminkadon.

Fabelrakontistino el la urbo ree rakontos tie. Kiu volas, tiu povas partopreni en drogherba migrado ekde la stacidomo.

Posttagemeze sur la ŝafofoirejo alvenos la transvestitaj geknaboj kiel sorĉistinoj kaj sorĉistoj. Bibi Blocksberg, la fama sorĉistino, kondukos ilin tra Altkloster. (Malnova monaĥejo.) La infanoj rajtos tamburi, kviki, tamtami, kriĉi, bleki, klaki per potkovriloj kaj tiel plu. (Ha! Bele!) Sorĉistinoj instigos la vizitantojn de la festo rajdi sur balailstango.

Sur la ŝafofoirejo oni prezentos krome lernejan teatroprogramon kun la sama temo: "Sorĉite! Sorĉite!" Tiam sekvos popolmuzika dancado.

Je la 17-a horo, kiel parto de la programaro, en la teatra postkortego junaj esperantistoj de la Halepaghen-lernejo en la loko prezentos en Esperanto sian programon"Sorĉistece". Jen leviĝas por mi la demando, ĉu sorĉistinoj vere povas paroli Esperanton. Mi pensas, ke jes, kelkaj sorĉistinoj en Buxtehude eble vere konas Esperanton, ĉu ne? En Esperanto oni ja ofte senpripense diras, mia edzino, tiu sorĉistino, denove ...sed halt! Tio estus ja jam alia temo.

Lastfine la urboarkivisto ankoraŭ prelegos pri mezepokaj inoj mortbruligitaj sur ŝtiparo.Tiu prelego atendos tiujn, kiuj ankoraŭ tiam ne estos sufiĉe sataj pri tiu temo.

Al la esperantistoj mi povas nur gratuli pri la bona ideo tie partopreni en la festo, pli bonan reklamon ol esti programero de la programo oni povus apenaŭ deziri al si, ĉu? Krome ni esperantistoj estas parto de la mondokulturo kaj ne verda krokodilsekto, kiu timas la lumon de la publikeco. Tia festo estas bona okazo pruvi tion.

tradukis Hans-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/