La amo kiel la plej granda spirita dono


EL LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ

I. Korintanoj


13

Se mi parolus per homaj kaj anĝelaj langoj, kaj ne havus amon, tiukaze mi estus sonanta erco aŭ tintanta sonorileto. 2 Kaj se mi kapablus profeti kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian ekkonon; kaj havus ĉian fidon, tiel ke mi povus transmovi montojn, kaj ne havus amon, tiukaze mi estus nenio. 3 Kaj se mi donus mian tutan havaĵon al la povruloj kaj lasus forbruligi mian korpon kaj ne havus amon, tiukaze tio utilus por nenio. 4 La amo longe eltenas kaj afablas; la amo ne indigniĝas; la amo ne arbitras, ne ŝveligas sin, 5 ĝi ne kondutas nedece, ne serĉas sian, ĝi ne estas kolerigebla, ne alkalkulas malbonan, 6 ne ĝojas pri maljusteco, ĝi ĝojas pri la vero; 7 ĝi eltenas ĉion, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion toleras. 8 La amo finiĝas neniam; kvankam la profetadoj ĉesos kaj la aŭguroj ĉesos kaj la ekkonoj ĉesos. 9 Ĉar ni scias nur fragmentojn, kaj nia profetado estas fragmenta; 10 sed kiam venos la perfekto, tiam ĉesos la fragmenta. 11 Kiam mi estis infano, mi parolis kiel infano kaj estis prudenta kiel infano kaj havis infanajn kapricojn; sed kiam mi fariĝis viro, mi demetis la infanecan. 12 Ni vidas nun per spegulo en malhela vorto; sed poste okulon ĉe okulo. Nun mi ekkonas fragmentojn; sed poste mi ekkonos tiel, kiel mi estas ekkonata. 13 Sed nun restas fido, espero, amo, tiuj tri; sed la amo estas la plej granda inter ili.

Donjo & Cezar tradukis laŭ la germana Biblio de Lutero, la teksto estas interesa ekzemplo por tio, kiel genie tradukis Lutero.

Jen ankoraŭ la versio de la Sankta Biblio el:
LIBROJ DE LA NOVA TESTAMENTO
I. KORINTANOJ, 13 p. 153


13


Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

https://cezartradukoj.blogspot.com/