|
| Ingeborg Bachmann |
Ingeborg Bachmann
ĈIUTAGE
La milito ne plu estas deklarata,
sed daŭrigata. La nekredebla
fariĝis ĉiutaga. La heroo
restas for de la bataloj. La malfortulo
antaŭenŝoviĝis en la fajrozonojn.
La uniformo de la tago estas la pacienco,
la premio la pala stelo
de la espero super la koro.
Oni ricevas ĝin,
se okazos nenio plu,
kiam silentiĝas la furioza pafado de la mitraloj,
kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla
kaj la ombro de eterna armado
kovras la ĉielon.
Oni ricevas ĝin
por la fuĝo for de la flagoj,
por la kuraĝo antaŭ la amiko,
por la perfido de neindaj sekretoj
kaj la malobeo
al ĉiu ordono.
tradukis Cezar
ALLE TAGE
Der Krieg wird nicht mehr erklärt,
sondern fortgesetzt. Das Unerhörte
ist alltäglich geworden. Der Held
bleibt den Kämpfen fern. Der Schwache
ist in die Feuerzonen gerückt.
Die Uniform des Tages ist die Geduld,
die Auszeichnung der armselige Stern
der Hoffnung über dem Herzen.
Er wird verliehen,
wenn nichts mehr geschieht,
wenn das Trommelfeuer verstummt,
wenn der Feind unsichtbar geworden ist
und der Schatten ewiger Rüstung
den Himmel bedeckt.
Er wird verliehen
für die Flucht von den Fahnen,
für die Tapferkeit vor dem Freund,
für den Verrat unwürdiger Geheimnisse
und die Nichtachtung
jeglichen Befehls.
translate into English
Send a message
Search for members

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Bona traduko gxi estas, de multesprima arta teksto.
Estis por mi lingve interese, ke ankau germana esperantisto uzas preteriton pri
futuro (perfekta), mi vidas ke en la germana estas prezento perfekta (... geworden ist):
kiam la malamiko fariĝis nevidebla , lausence:
'kiam la malamikaro estos nevidebligxinta' (ne plu videbla)
Tio refoje instruas al mi, kiom transetnaj, multlingvaj estas similaj "movoj".
Blazio
Cezar /Kaiser pro says:
mi ne certas tiom, ke estis bone tradukita, do mi enmetis nun ankoraŭ la necesan "jam"
kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla
kiam la malamiko fariĝis nevidebla (estus la transiro de videbleco al nevideblo) sed tiun Bachmann ne celis.
Entute mi pensas, ke tio estas eleganta maniero eviti la lignecajn kunmetitajn tempojn, ĉu? Tiuj sonas germane eĉ multe pli terure en la oreloj ol en Esperanto. Ankaŭ germanaj stillibroj konsilas ofte eviti tiajn "konstruitajn" formojn, kiuj preskaŭ ne estas parolataj en la ĉiutaga vivo, simpla lingvo laŭeble evitu tiajn formojn, sed ni devas kiel ĉiam atenti, ke ekzistas momentoj, kiam ni ne povas rezigni pri kunmetitaj tempoformoj. La ĉirkaŭskribadon de tiaj formoj mi lernis ĉe Kaloĉaj en "Lingvo, stilo kaj formo". Vi ja scias, ke mi tre fidas al li, ĉar li estis ankaŭ granda poeto, do li havis la ĝustan lingvosenton.
Esperanto estas, kio koncernas la eblojn esprimi tempojn pli moderna ol la germana, en E-on oni distingas pli fajne kaj pli laŭregule, kio ja gravas por tempaj eldiroj, en la germana oni ĝis nun bone povas kaŝi sin post malklaraj strukturoj pri tempo, se oni ne volas diri ion tian klare kaj rekte. La burokrata lingvo ne ekestis nur pro stulteco de oficistoj, sed ofte eĉ tute male pro tio, por ruze kaŝi la fakton, ke oni ne volas preni pozicion pri io. La nepenetrebla lingvo de oficistoj estas armilo kontraŭ tiuj, kiuj havas iujn postulojn al ili. Esperanto ne tiom taŭĝas por burokrata lingvo, ĉar Zam estis homamiko kaj ne timida ulo, kiu pensis, ke li povus perdi ĉion, se li klare esprimus sin:).
Estus ebla verki artikolon pri tio, kiel la malburokrata kaj homama sinteno de Zamenhof influis la lingvostrukturojn de Esperanto. Klarecon celas ĉiam nur tiuj, kiuj strebas al la vero, tiel kiel ekz. Jan Hus
Salutas Cez!
.