http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/5-spegulo-de-esperantaj-stiloj-julio.html
SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ
5.Julio Baghy
Pura originalisto, kiel poeto kaj aŭtoro de noveloj, romanoj, dramoj. Li sorbis la humanan sentimenton de Zamenhof kaj ankaŭ lian stilon, kiun li aplikis kun riĉa tembro kaj aparta vervo. Lia poezio uzas neniujn licencojn kaj parolas per samaj moduloj, kiel lia prozo.Ĉi tiu estas varme spontana, tuŝante ĉiujn humorojn, de tragiko, tenero, sentimentalo, komiko kaj satiro sen malico. Jen ekzemplo de la lasta.
(La entuziasma kursgvidanto parolas senhalte...)
Mihok: Kaj nun ne forgesu ĉiam ekzerci la lingvon tiel, kiel vi faras tion dum miaj kursaj horoj, ĉar la seninterrompa ripetado de frazoj, esprimoj, memorfiksas la vortojn kaj instruas nin pri la ĝusta korekta uzado de tiuj ĉefaj elementoj de la lingvo, el kiuj formiĝas la ĉeno de la parolado, la perfekteco de la scio, flueco de la tuj komprenebla klara konversacio. Paroli kaj paroli kaj ĉiam paroli!
Jes, karaj tre estimataj gelernantoj miaj, homfratoj de mia koro en la brusto batanta kaj...kaj...gefiloj de mia batanta koro en la samideana brusto...brusto...nu... ĉu vi komprenas?
Ĥoro de la Gelernantoj: Jes!
Mihok: (en sia plej alta ekstazo preskaŭ ŝvitante larmojn pro kortuŝiĝo) Jen, jen, jen! Tion mi atendis de vi. Se tiel bone vi progresas, tiam certe nepre post tri monatoj vi ĉiuj mirinde bele povos paroli la lingvon Zamenhofan, la lingvon, kiun kreis la homaramo, kiu estas identa je „interna ideo“ de nia vivanta Esperanto. Nur paroli kaj ekzerci kaj ekzerci kaj paroli kaj vi ĉiuj konstatos la sukcesplenan rezultaton de miaj metodo, sistemo, instrumaniero, esperantiga edukado...
Ĝis, ĝis, ĝis, karaj miaj gelernantoj tre estimataj!
Ĥoro de la gelernantoj: Ĝis!
El Praktika instrumento
en „Migranta Plumo“.
SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ (06) E.Lanti
-
http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/6-spegulo-de-esperantaj-stiloj-lanti.html
SPEGULO DE…
-
19 May 2013
SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ (04) Jean Forge
-
http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/4-spegulo-de-esperantaj-stiloj-jean.html
SPEGULO DE E…
-
19 May 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + no derivative
-
331 visits
SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ (05) Julio Baghy
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.