http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/3-spegulo-de-esperantaj-stiloj-edmond.html


SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

3. Edmond Privat


Laboris tre amplekse por kaj en Esperanto kaj verkis same vaste kiel historiisto de la lingvo, biografo de la majstro ktp. en prozo, poezio, dramo. Lia stilo estas antau ĉio konciza kaj eleganta. Per mallongaj frazoj kaj vortoj kun maksimume po unu afikso li celas priservi la plej modestan komprenkapablon. Tio fariĝas kelkfoje ne simpleco, sed simplismo. La jena teksto estus rekonebla kiel lia, eĉ se oni ne legis la koncernan verkon.



Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per la frazo lia: „Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon“. (...)

La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas nesistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tiu nepersona batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan animon kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de Homaranismo, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem; „Eviti ĉion agresivan!“

el „Vivo de Zamenhof“