http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/tomaso-mann-el-la-konfesoj-de-la.html



Tomaso Mann:
El la konfesoj de la kavaliro-trompisto Feliks Krul


(romano)


Mi estas la imperiestro

"Estante fantasta infano, mi donis pro miaj ideoj kaj imagoj al miaj domkunuloj multe da kaŭzo por gajeco. Mi pensas, ke mi bone memoras, kaj ofte oni rakontis ĝin al mi, ke mi, kiam mi ankoraŭ estis vestita per jupeto, volonte ludis, ke mi estas la imperiestro, kaj mi insistis pri tiu supozo certe dum horoj kun granda obstineco. Sidante en malgranda seĝoĉaro, en kiu mia servistino ŝovis min sur la ĝardenvojoj aŭ sur la domkoridoro, ial mi ŝovis mian buŝon, tiom multe kiom eblis, malsupren, tiel ke mia supra lipo senmezure plilongiĝis, kaj mi tikis lante per la okuloj, kiuj ne nur sekve de la distordo, sed ankaŭ pro mia interna tuŝiteco ruĝiĝis kaj pleniĝis per ploroj. Silente kaj tuŝita de mia plenkreskeco kaj granda indo, mi sidis en la ĉareto; sed mia servistino estis devigita informi ĉiun renkontaton de la fakto, ĉar misatento de mia kaprico min amarigus ĝisekstreme. " Mi veturigas ĉi tie la imperiestron, "ŝi raportis, dum ŝi metis en neinstruita maniero la platan manon salutante al tempio, kaj ĉiu riverencis al mi. Ankaŭ, ĉar mia babtopatro Schimmelpreester, kiu ĉiam emis al ŝercoj, obeis al mia volo, kiam li tiel renktontis min kaj plifortigis ĉiamaniere mian aplombon. "Jen vidu, jen li veturas, la heroo-maljunulo!" li diris, dum li kliniĝis nenature profunde. Kaj tiam li starigis sin kiel popolo al mia vojo kaj ĵetis vivukriante sian ĉapelon, sian bastonon kaj eĉ la okulvitrojn en la aeron, por preskaŭ ridi ĝiskreve, kiam pro kortuŝiteco ruliĝis la ploroj al mi trans la longe tirita supra lipo. Kaj tiam li stargis sin kiel popolo al mia vojo kaj ĵetis vivukriante sian ĉapelon, sian bastonon kaj eĉ la okulvitrojn en la aeron, por preskaŭ ridi ĝisdamaĝe, kiam la ploroj pro kortuŝiteco ruliĝis trans la longe tiritan supran lipon.


Thomas Mann
Aus den Bekenntnissen des Hochstaplers

Felix Krull (Roman)

Ich bin der Kaiser

Ein phantastisches Kind, gab ich mit meinen Einfällen und Einbildungen den Hausgenossen viel Stoff zur Heiterkeit. Ich glaube mich wohl zu erinnern, und oft ist es mir erzählt worden, dass ich, als ich noch Kleidchen trug, gerne spielte, dass ich der Kaiser sei, und auf dieser Annahme wohl stundenlang mit großer Zähigkeit bestand. In einem kleinen Stuhlwagen sitzend, worin meine Magd mich über die Gartenwege oder auf dem Hausflur umher schob, zog ich aus irgendeinem Grunde meinen Mund so weit wie möglich nach unten, so dass meine Oberlippe sich übermäßig verlängerte, und blinzelte langsam mit den Augen, die sich nicht nur infolge der Verzerrung, sondern auch vermöge meiner inneren Rührung röteten und mit Tränen füllten. Still und ergriffen von meiner Betagtheit und hohen Würde, saß ich im Wägelchen; aber meine Magd war gehalten, jeden Begegnenden von dem Tatbestande zu unterrichten, da eine Nichtachtung meiner Schrulle mich aufs äußerste erbittert haben würde. „Ich fahre hier den Kaiser spazieren”, meldete sie, indem sie auf unbelehrte Weise die flache Hand salutierend an die Schläfe legte, und jeder erwies mir Reverenz. Zumal mein Pate Schimmelpreester, stets zu Possen geneigt, war mir zu Willen, wenn er mich so antraf, und bestärkte mich, auf alle Weise in meinem Dünkel. „Seht, da fährt er, der Heldengreis!”, sagte er, indem er sich unnatürlich tief verbeugte. Und dann stellte er sich als Volk 1an meinen Weg und warf vivatschreiend seinen Hut, seinen Stock und selbst seine Brille in die Luft, um sich beinahe zu Schaden zu lachen, wenn mir vor Erschütterung die Tränen über die lang gezogene Oberlippe rollten.