http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/suicido-poemo.html


Cezar
Suicido

Esti cindro nur sur loko?
Ĉu ne ravas vin la voko:
"Estu vivo antaŭ morto,
forto, brilo, amosporto!"

Estu bruo kaj tamtamo
antaŭ fina mortodramo.
Hele brulu via torĉo,
via tre juneca sorĉo!

Ne al morto jam vin turnu.
Ne junule jam enurnu.
Estu foje juna dio,
jen ja eblas preskaŭ ĉio!

Solvu vin de viaj limoj
solvu vin de viaj timoj,
Vivu vivon ege spitan,
longan tempon ekscititan.

Se vi iam mortmalsanos
kaj, se jam espero vanos,
restos temp' por suicido,
post batal' - pro tro da frido.