http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/12/nora-eugenie-gomringer-supozoj-pri-la.html



Nora-Eugenie Gomringer
Supozoj pri la urbo


En la urbo loĝas homoj.
En la urbo vivas hundoj.
Tamen. Pli da homoj ol hundoj.
Supozeble. Kiu sciu?
En la urbo batas koroj.
Ĉi tie nokte foriĝas
kelke da aĵoj kun la rivereto,
kaj tiam malantaŭe maldekstren, diras la ratoj.
En la diversaj partoj de la urbo oni vidas
la grandan tuton.
Pelmelon.
Foje la malĝustaj homoj subiĝas la radojn.
The streets are paved with gold. Ĉi tie, kiel aliloke.
En la urbo vivas amikoj de viaj gepatroj. Tiuj diras,
ke vi venu foje al ili.
Tiuj konas vin ankoraŭ ekde viaj infanetaj tagoj.
(La gesto, kiun ili faras ĉe tio, estas absurda. Tiom eta vi
estis ja neniam.)
Patroj kaj patrinoj disiĝas en la urbo kaj
ŝike vizitas kun la amata manĝorestoracion, ĉar amataj
tion ŝatas. Patrinoj intertempe eltranĉas la kapojn
de la patroj el la fotalbumoj. Infanoj observas tiujn
okazaĵojn kaj decidas sin kontraŭ familioj.
En la urbo vivas homoj sen koni
aliajn. Ĉiu aspektas kiel la unua.
En tiu ĉi urbo oni atendas Jesuon.
En tiu ĉi urbo oni atendas busojn.
Kaj la trajnon. Kiel ĉiam la trajnon.
En tiu ĉi urbo vivas iu, kiu aspektas kiel iu, kiun
mi konas.
En tiu ĉi urbo estis foje Goeto.
Goeto trovis ĝin trista.
En tiu ĉiu urbo kelkaj dormas, dum la aliaj
maldormas.
En tiu ĉiu urbo por ĉiu estas proksimulo.
Vi estas mia proksimulo en la urbo.
En tiu ĉi urbo batas pulsoj. Kaj dekstruloj maldekstrulojn.
Kaj lampoj ŝanceliĝas je ŝnuroj transverse de la stratoj.
En tiu ĉi urbo oni konstruis sian domon sur sablo.
Ĉi tie oni fosis kaj trovis sin.
En tiu ĉi urbo oni staris kaj postrigardis. La judojn
en la trajnoj.
La plej belajn knabinojn kun la mallongaj jupoj sur
la longaj gamboj.
En tiu ĉi urbo parolas la inoj alie
kun la inoj ol la viroj kun inoj.
Ĉi tie poŝtkestoj estas ne lokoj de l' peko.
Ĉi tie oni venis hejmen kaj post jaroj ne estis
rekonata. Oni povus ankaŭ plu foresti.
De ĉi tie on foriras.
En tiu ĉi urbo estas stratoj kiuj kondukas cirkle.
Ĉi tie estas homoj, kiuj grimpas sur eskalojn,
por postrigardi falantajn stelojn.

tradukis Cezar

El: Diru foje ion, se noktiĝas. Kun aŭdo-KD,



Nora-Eugenie Gomringer
Annahmen über die Stadt


In der Stadt leben Menschen.
In der Stadt leben Hunde.
Jedoch. Mehr Menschen als Hunde.
Angenommen. Wer weiß.
In der Stadt schlagen Herzen.
Hier geht nachts so einiges.
Den Bach runter,
und dann hinten links, sagen die Ratten.
In den verschiedenen Teilen der Stadt sieht man das
große Ganze.
Schlamassel.
Manchmal kommen die Falschen unter die Räder.
The streets are paved with gold. Hier, wie anderswo.
In der Stadt leben Freunde deiner Eltern. Die sagen,
komm doch mal vorbei.
Die kennen dich noch von so klein auf.
(Die Geste, die sie dazu machen ist absurd. So klein warst
du noch nie.)
Väter und Mütter trennen sich in dieser Stadt und
Väter gehen mit ihren Geliebten chic essen, weil Geliebte
das so mögen. Mütter schneiden währenddessen die Köpfe
der Väter aus den Fotoalben. Kinder beobachten diese
Vorgänge und entscheiden sich gegen Familien.
In der Stadt leben Menschen, ohne andere Menschen
zu kennen. Jeder sieht aus wie der erste.
In dieser Stadt wartet man auf Jesus.
In dieser Stadt wartet man auf Busse.
Und die Bahn. Wie immer die Bahn.
In dieser Stadt lebt einer, der aussieht wie einer, den
ich kenne.
In dieser Stadt war Goethe schon mal.
Goethe fand’s öde.
In dieser Stadt schlafen ein paar, während die anderen
wachen.
In dieser Stadt gibt es für jeden einen Nächsten.
Du bist mein Nächster. In dieser Stadt.
In dieser Stadt schlagen Pulse. Und Rechte auf Linke ein.
Und Lampen schwanken an Seilen quer über den Straßen.
In dieser Stadt hat man auf Sand gebaut.
Hier hat man gegraben und sich gefunden.
In dieser Stadt stand man und schaute. Den Zügen mit
den Juden hinterher.
Den schönen Mädchen mit den kurzen Röcken auf die
langen Beine.
In dieser Stadt sprechen die Frauen anders mit den
Frauen, als die Männer mit den Frauen.
Hier sind Briefkästen keine Orte der Sünde.
Hier kam man heim und wurde nach den Jahren nicht
wiedererkannt. Man hätte auch fortbleiben können.
Von hier geht man fort.
In dieser Stadt gibt es Straßen, die im Kreis verlaufen.
Hier gibt es Menschen, die auf Leitern steigen, um
Sternschnuppen nachzusehen.

Aus: Sag doch mal was zur Nacht. Mit Audio-CD