Cezar /Kaiser Published on March 3rd, 2008
by Cezar /Kaiserpro

Cezar /Kaiser's blog

Browse posts
Gedicht: Hans-Georg Kaiser - "Und wenn auch"
Posted on March 5, 2008
2 comments (latest 8 months ago)
La pensoj liberas
Posted on March 4, 2008
Cezar: Plenlune
Posted on March 3rd, 2008
Cezar: Morta fianĉino
Posted on March 3rd, 2008
E. Hemingway: Pura, bone iluminata kafejo
7 comments (latest 8 months ago)
Klabund: Ankoraŭ mi sentas la odoron
Posted on March 2nd, 2008
Mariza: Dio pardonu al mi
Posted on March 2nd, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Heinrich Heine: La sklavoŝipo
Posted on March 1st, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Cezar: Mimi
Posted on February 29, 2008
2 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 232 visits

E. Hemingway: Pura, bone iluminata kafejo

Monday March 3rd, 2008 at 01:32PM

Ernest Hemingway
Ernest Hemingway

 

Ernest Hemingway

Pura, bone iluminata kafejo

 



-rakonto-


Estis malfrue kaj ĉiuj estis forlasintaj la kafejon, krom olda viro, kiu sidas en la ombro ĵetata de la folioj de arbo.En la hela tago la strato estis plena de polvo, sed en la noktoj la roso tenas la polvon surtere. La olda viro ŝatas sidi tie malfrue, ĉar li estis surda, kaj nun en la nokto estas kviete, kaj li sentas la diferencon. La du kelneroj interne de la kafejo rimarkis, ke la olda viro estas iom ebria. Ĉar li ofte venas, ili scias, ke li senpage forirus, se li ebriiĝus tro. Tial ili observas lin.

"En la lasta semajno li provis sin memmortigi ", diras unu el la kelneroj.

"Kial?"

"Pro malespero."

"Pro kio?"

"Pro nenio."

"Kiel vi scias, ke estis nenio?"

"Li havas amason da mono."

Ili sidas kune ĉe la tablo, proksime ĉe la vando apud la enirpordo de la kafejo kaj elrigardas al la teraso, kie ĉiuj tabloj estas neokupitaj, krom tiu, ĉe kiu sidas la olda viro en la ombro de la arbofolioj, kiujn facile movas la vento. Junulino kaj soldato preteriras surstrate. La lumo de la stratlampo ekbrilas sur la latunonumero kolume de la soldato. La junulino hastas sen kapvesto apud li.

"La gardaj deĵorantoj arestos lin", diras kelnero.

"Ĉu estus grave, se li ricevus, kion li celas?"

"Li prefere foriĝu de la strato. La gardistoj arestos lin. Antaŭ kvin minutoj ili preteriris."

La olda viro, sidanta en la ombro, frapas per sia glaso la subteleron. La pli juna kelnero transiras al li.

"Kion vi deziras?"

La olda viro rigardas lin. "Plian konjakon", li diras.

"Vi ebriiĝos", diras la kelnero. La olda viro rigardas lin. La kelnero foriras.

"Li restos la tutan nokton", li diras al sia kolego. "Mi nun dormemas. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Estus pli bone, se li estus mortiginta sin en la pasinta semajno."

La kelnero prenas la brandobotelon kaj plian subteleron de la bufedo interne de la kafejo kaj elmarŝas al la tablo de la olda viro. Li metas la subteleron sur la tablon kaj enverŝas konjakon en la glason.

"Estus pli bone, se vi estus mortiginta vin en la pasinta semajno", li diras al la surda viro. La olda viro gestas per fingro. "Iom pli", li diras. La kelnero enverŝas plu en la glason, tiel, ke la konjako superfluas kaj malsuprengutas laŭ la glasotigo sur la plej supran subteleron de la stako.

"Dankon", la olda viro diras. La kelnero reportas la botelon en la kafejon. Li residiĝas al la tablo kun la kolegoj.

"Li jam ebrias", li diras.

"Li ebrias ĉiuvespere."

"Kial li volis mortigi sin?"

"Kiel mi sciu?"

"Kiel li faris?"

"Li pendigis sin per ŝnurego."

"Kiu detranĉis lin?"

"Lia nevino."

"Kial ŝi faris tion?"

"El timo, por la savo de lia animo."

"Kiom da mono li havas?"

"Amason da."

"Li certe estas okdekjara."

"Mi dirus, ke li havas pli ol okdek jarojn."

"Mi dezirus, ke li iru hejmen. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Diru, ĉu tio estas deca horo por enlitiĝo?"

"Li restas ĉi tie, ĉar li ŝatas ĝin."

"Li estas sola, mi ne estas sola. Mi havas edzinon, kiu atendas min en la lito."

"Ankaŭ li havis iam edzinon."

"Edzino nun ne plu estus bona por li."

"Tion ne asertu. Eble estus pli bone por li kun edzino."

"Lia nevino zorgas pri li."

"Mi scias, vi ja diris, ke ŝi detranĉis lin."

"Mi ne volus esti tiu olda viro. Olda viro estas naŭza afero."

"Ne ĉiam. Tiu oldulo estas purema. Li trinkas sen elverŝi ion. Eĉ nun, ebria. Rigardu al li."

"Mi ne volas rigardi lin. Mi dezirus, ke li iru hejmen. Li ne respektas tiujn, kiuj devas labori."

La oldulo levas la rigardon de lia glaso trans la placon, kaj poste al la kelneroj.

"Plian konjakon", li diras kaj signas al la glaso. La kelnero, kiu rapide volas iri hejmen, transvenas al li.

"Fino", li diras, preterirante ĉiun sintakson, kiel faras tion stultaj homoj parolantaj al ebriuloj aŭ al eksterlandanoj.

"Nenion plu hodiaŭ, fermi nun."

"Plian", diras la olda viro.

"Ne, fino. La kelnero viŝas la tablorandon per servtuko kaj nee skuas la kapon.

La olda viro leviĝas, lante nombras la subtelerojn, tiras ledan monujon el la poŝo kaj pagas por la trinkaĵoj, lasante duonon de peso kiel trinkmonon.

La kelnero postrigardas lin, kiel li foriras sur la straton, tre olda viro, kiu paŝas ŝanceliĝante, sed digne.

"Kial vi ne plu lasis sidi kaj trinki lin?" demandas la kelnero, kiu havas tempon. Ili fermas la rulkurtenojn. "Ankoraŭ ne estas la dua kaj tridek."

"Mi volas hejmen, en la liton."

"Plian horon, kion faras?"

"Por mi pli ol por vi."

"Horo estas horo."

"Vi parolas mem kiel olda viro. Li povas aĉeti botelon kaj hejme trinki."

"Tio ne estas la sama."

"Ne, tio ne estas", konsentas la kelnero, kiu havas edzinon. Li ne volas esti maljusta. Li nur volas hejmen.

"Kaj vi? Ĉu vi ne timas, kiam vi venas hejmen pli frue ol kutime?"

"Ĉu vi volas insulti min?"

"Ne, hombre, mi nur ŝercas."

"Ne", rektiĝante diras la kelnero, kiu rapide volas hejmen kaj ĵus fermruligis la ferajn kurtenojn. "Mi havas konfidon, plenan konfidon."

"Vi havas junecon, konfidon kaj laboron", la pli olda kelnero diris. "Vi havas ĉion."

"Kaj kio mankas al vi?"

"Ĉio, krom la laboro."

"Vi havas ĉion, kion ankaŭ mi havas."

"Ne, mi neniam havis konfidon kaj mi ne estas juna."

"Ek do, ĉesu diri stultaĵojn kaj fermu ĉion."

"Mi estas unu el tiuj, kiuj ŝatas resti en kafejo longe", diras la pli olda kelnero. "Unu el tiuj, kiuj ne volas enlitiĝi, unu el tiuj, kiuj nokte bezonas lumon."

"Mi volas hejmen en la liton."

"Ni estas du diversaj homoj", diras la pli olda kelnero. Li nun estas vestita por ekiri hejmen.

"Ne estas nur demando pri juneco kaj konfido, kvankam tiuj aferoj ja tre agrablas. Ĉiun nokton mi fermas nur tre malinkline, ĉar eble iu povus bezoni la kafejon."

"Hombre, ekzistas la bodegas, kiuj estas malfermataj la tutan nokton."

"Vi ne komprenas tion. Tiu ĉi kafejo estas pura kaj agrabla. Ĝi estas bone iluminata. La lumo estas bonega, kaj nun aldoniĝas eĉ la ombroj de la folioj."

"Bonan nokton", diras la pli juna kelnero.

"Bonan nokton", la alia diris. Malŝaltante la elektran lumon, li daŭrigas la konversacion kun si mem. Estas la lumo, kompreneble, sed ankaŭ necesas, ke loko estas pura kaj agrabla. Muzikon mi ne volas havi. Certe mi ne volas havi muzikon. Kaj digne stari antaŭ koktelejo mi krome ne povas, kvankam tio estas ĉio, kio estas je dispono en tiuj horoj. Kion li timis? Ne estis timo aŭ hororo. Estis speco de nenio, kion li spertis pli ol sufiĉe. Ĉio estas nenio, kaj ankaŭ viro estas nenio. Ĝi estis nur tio, kaj lumo estas ĉio, kion oni bezonas, kaj certa pureco kaj ordo. Kelkaj vivas en ĝi kaj tute ne rimarkas ĝin, sed li sciis, ke ĉio ĉi estas nada y pues nada y pues nada. Nada nia, kiu vi estas en la nada, nada estu via nomo, via regno nada, via volo nada, kiel en la nada, tiel ankaŭ en nada. Nian ĉiutagan nadan donu al ni nada, kaj nada al ni niajn nadajn, kiel ni nadas niajn nadajn. Nada nin ne en nadan, sed liberigu nin de la nada; pues nada. Sankta estu la nenio plena de nenio. Nenio estas kun vi. Li ridetis, li staris antaŭ koktelejo kun brilanta espresa aparato.

"Kion por vi?" la koktelisto demandas.

"Nada."

"Otro loco mas", diras la koktelisto kaj forturnas sin.

"Taseton", la kelnero diris.

La koktelisto enverŝas por li.

"La lumo estas tre hela kaj agrabla, sed la bufedo ne estas polurita", diras la kelnero.

La koktelisto rigardas al li, sed ne respondas. Estis tro malfrue por konversacio.

"Ĉu plian copita?" la koktelisto demandas.

"Ne, dankon", diras la kelnero kaj eliras. Li ne ŝatas trinkejojn kaj vinejojn. Pura, bone iluminata kafejo estas io tute alia. Nun, sen plia meditado, li iros hejmen en sian ĉambron. Li kuŝos en sia lito, kaj fine, ĉe tagiĝo, li endormiĝos. Sendepende de ĉio alia, li diris al si mem, estas verŝajne nur sendormeco. Tion certe multaj havas.


el la usonlingva rakonto "A Clean, Well-Lighted Place"

tradukis Cezar

 

PS: otro loco mas = plia tia frenezulo

 

 

Legokonsilo: Ĉu vi jam konas nian blogoretmagazinon "Karapaco-Panoramo"?

7 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Novan gratulon!

*arestigos* versxajne devus esti: arestos


"Mi dezirus, ke li irus hejmen"

Prefere:

..... ke li iru hejmen



Amike

Blazio.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 9 months ago.
Cezar /Kaiserpro says:
Kara Blazio,

estas traduko el mia antaŭdiluva tempo, kaj mi forgesis kontrollegi, sed tamen estas tre flua traduko, ĝi estas ofte plibonigita ("Tradukado estas retradukado". Cez) , unue mi metis ĝin por korekto al la fama vortaristo Kraŭse en Lepsiko, kiu tiam ne estis tute malkontenta, li riproĉis tiam tamen ion gravan: "Ne faru el adjektivo verbon, kaj ne el verbo adjektivon, respektu la vortspecon." Antaŭ kiom da jaroj tio estis? Mi ne plu scias... Sed mi ne forgesis tion. Tiaj konsiloj estas afero por si mem. La plej kurioza konsilo, pri kiu mi legis, estis tiu, kiun Zamenhof donis sur varporŝipo en Dresdeno al Marie Marie Henkel, gajnintino de la Floraj Ludoj per la poemo: Simbolo de l' amo. Ŝi demandis, kien oni metu vorton en frazo, se oni volas tre emfazi ĝin. Jen Zamenhof surprize respondis: "Al la fino de la frazo, kara sinjorino." Kaj vere, en la frazo oni emfazas adverbon per antaŭmeto al adjektivo, sed eĉ pli oni emfazas ĝin, se oni metas ĝin finen de la frazo.Estas fakte tri ŝtupoj de emfazado: Ekz.: Mi iras rapide en la ubron. (Nula emfazo) Mi rapide iras en la urbon. (ioma emfazo) Mi iras en la urbon rapide. (Forta emfazo). De kiam mi lernis tion pere de sinjorino Hankel, mi pripensas tion. Tre interesa anekdoto kun tre grava enhavo, ĉu? Mi jam ofte veturis per tia belega vaporŝipo kaj mi povas imagi la situacion: La bonkora Zamenhof kun sia afabla vizaĝo kaj flava cilindra somerĉapelo fumante dikan cigaron sur la ferdeko je tablo kaj antaŭ li la tre mode vestita sinjorino Hankel eble kun granda florĉapelo, kiu kun granda respekto al la majstro metas kun frapanta koro la demandon, kiu jam delonge brulis sur ŝia lango. Kaj mi povas imagi kiel la majstro iom hezitis kaj pripensis la aferon, kaj tiam mem iom mirigite diras: "Al la fino de la frazo, kara sinjorino, al la fino de la frazo."


Amike, Cez!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Dankon,

interesa rakonto, mi ne sciis pri tiu konsilo al sxi, kvankam la demando de emfazado
estas iom ofta.

Amike

Blazio
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Dankegon pro via tre bona traduko ... kaj ankaŭ pro via interesa rakonto pri emfazo! De nun mi provos uzi ĝin kiel vi klarigis... bonege!!! Mi salutas vin el Flandrio amike! ;-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Nu, mi ĝojas!:), ke tio estas utila al vi!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Laux mi gxi estas bonega tradukajxo. Gratulojn!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Dankon:)!
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.