popularscienco.blogspot.de/2013/04/nigra-magio-antau-cent-jaroj-henry-ford.html




Nigra magio
Antaŭ cent jaroj Henry Ford eltrovis la amasaŭton

de Jörg Reichle

"Oni foje devus verki traktadon pri la morala, fizika kaj estetika influo de l' Ford modelo T al la usona popolo. Du usonaj generacioj sciis pli pri la krajoneca Ford-sparkigilo ol pri la klitoro, pli pri la rapidumstango ol pri la irado de la planedoj. Kun la apero de la T-modelo foriĝis iom de la privata posedo. Tenajloj ne plu estis privata posedo kaj aerpumpilo apartenis al tiu, kiu laste uzis ĝin. La plej multaj beboj de tiu pasinta epoko estis generitaj kaj ne malmultaj naskitaj en la Ford- modelo T."

Certe John Steinbeck ne faris konata la T-modelon, tion dum la iro de la jaroj prizorgis jam milionoj de usonanoj, kiuj majstris kun ĝi la ĉiutagan vivon aŭ venkis kun ĝi la kolosajn distancojn de la lando. Sed la verkisto, nobelpremiito kun koro por la simplaj homoj, verkis kiel unua pri la amasmodelo unu el la plej belaj amdeklaroj, kiuj kiam ajn estis verkitaj por aŭtomobilo. En sia romano "La strato de la sardenoj en oleo", en kiu kelkaj amindaj sentaŭguloj ĉiam havas nur la plej bonajn intencojn, sed ĉe tio ĉiam glore malsukcesas, oni kuntravivas kiel kelkaj junuloj iutage veturas kun fatrasa Fordo de la komercisto Lee Chong por kapti ranojn. "Kiel senila ĉevalaĉo staris la Fordo modelo T post la komercista domo inter fiherboj, sovaĝaj malvoj serpentumis ĉirkaŭ ties spokoj... La gaspedalo ankoraŭ funkciis; sed la pieda bremso male al tio estis tute kaputa. Sed la retrorapidumo estis en ordo. La retrorapidumo ĉe la Ford-modelo T estas la lasta savankro. Se ĉiuj bremsoj estas jam kaputaj – oni plu povas bremsi helpe de la retrorapidumo, kaj se la unua rapidumo tiom kaputas, ke oni monte ne plu povas veturi supren oni turniĝas kaj retroveturas."



Kiam la romano aperis en la jaro 1945 la T-modelo estis delonge historio. En la jaro 1927 la lasta ekzemplero forlasis la bendon en Detrojto. 15 456 868- foje ĝi estis vendita ĝis tiam en la tuta mondo. Sed laste la lando forturnis sin de sia plej ŝatata aŭtomobilo. La tempo preterveturis ĝin.



Sed reen al la komenco. Jam en la jaro 1896 Henry Ford, naskita en 1863, inĝeniero kaj filo de farmisto kaj tial pli praktike pensanta homo ol intelektuulo, havis ideon pri aŭtomobilo por ĉiu ajn. Ĝi devis esti aĉetebla kaj faciligi la vivon al la homoj. Tio estis jam per si mem obstaklo. Nur ĉiu kvina usonano tiam vivis en la urbo, Usono vivis de la agrikulturo. Kaj certe pli ol 25 milionoj da ĉevaloj regis la transportadon.

Al la unua provo de Henry Ford flankenŝovi tiun kvarpiedan konkurencon - jen la modelo Quadricycle ankoraŭ aspektanta iom mizera - sekvis tiam rapide pli kaj pli bonaj modeloj. Intertempe, en la jaro 1903 Fordis estis fondinta kun dekunu partneroj la Ford-motorkompanion en Detrojto. Kaj la unuaj modeloj sekvis rekte laŭ la severa logiko de la alfabeto. En 1908 T estis en la vico, je la unua oktobro ĝi venis sur la merkaton. Ĝi fariĝis la trarompo: simpla modelo por simplaj homoj. Ĝi estis malgranda kaj ĝi estis malpeza. Nur sepcent kilogramojn pezis la T-modelo kaj kun sia abunda distanco al sube ne estis vojo tro malebena kaj neniu sablo tro profunda. Ĝi vadis tra riveretoj kaj postlasis spuron en la neĝo. Krome ĝi estis fortika kaj simple riparebla. Nenio povis kaputiĝi, kio ne ree ripareblis per ŝraŭbturnilo aŭ kolekto da ŝraŭbŝlosiloj aŭ per tenajlo - kelkaj asertas, ke ĝi ankaŭ per maĉgumo, per tolaĵkrampoj aŭ per ŝnurfadenoj funkciis. Tiel fidela kaj fidinda estis la usona popolaŭtomobilo, ke la uzantoj de populara parolmaniero rapide trovis karesnomon: Tin Lizzy (la fera servistino).



Tamen postulas la veturado de T-modelo certan lertecon.Ĉiukaze nun. Jam la startigo de la motoro estas proceduro por si mem. Por la necesa sparkkurento la netimigebla veturigisto aktivigas per baskulŝaltilo 6-voltan baterion, poste turnas la sparkan levumilon ĉe la stirrado je la naŭa, la gaslevumilon transe je la dua kaj tridek kaj firmtiras la manbremson. Tiam li saltas je la flanko de la kunveturanto (la veturigista pordeto estas nur imitaĵo) el la aŭto, iras antaŭen, mankaptas la krankon sube de la radiatoro kaj turnas ĝin du – ĝis trifoje emfaze laŭ la direkto de horloĝo. Apenaŭ, kiam la motoro tiam knalade kaj siblante ekfunkcias kaj eksvingigas la tutan vehiklon aventureme, necesas rapide reatingi la lokon post la stirilo kaj forŝalti la baterion, premi la sparklevumilon iom malsupren kaj malfirmigi la manbremson. La du antaŭiraj rapidumoj estas metataj per la maldekstra el la tri piedpedaloj: Unua rapidumo: la pedalon treti ĝisekstreme; dua rapidumo: delasi de la pedalo, intere preskaŭ precize en la mezo troviĝas la idlado. La meza pedalo male al tio aktivigas la retrorapidumon. Kaj kun la dekstra pedalo oni bremsas. Oni premas la akcelilon, vidu supre, per mano kaj levumilo ĉe la stirrado. Kaj tiam devas okazi nur ĉio en la ĝusta sinsekvo. Se ĉio estas en ordo, la 2,9-litra maŝino "ronronas" bonhumore kun siaj dudek ĉevalfortoj kaj la urseca tordomomento de 1800 ĝis 2800 da rivoluoj, pelas la aŭton antaŭen. La du lamenaj risortoj transverse enmetitaj antaŭe kaj malantaŭe super la rigidaj aksoj, forgesigas eĉ pli grandajn vojtruojn. Kaj la veturvento post la refaldebla fronttabulo fajfas gaje ĉirkaŭ la nazon. Pli ol 70 kilometrojn dum horo veturas la T-modelo, sed tiel precize sciis tion la plej malmultaj de siaj posedantoj, ĉar rapidecmezurilo estis havigebla nur por suka krommono. Kaj kiu bezonis ion tian efektive? Fakte tiam estis preskaŭ neniu, kiu estus eldoninta pli da mono por aŭto ol nepre necesus. Kvankam la T-modelo tiam vere estis prezvalora. Kiam la komenca prezo de 825 dolaroj falis al la plej malalta prezo de 259 dolaroj, milionoj de usonanoj aĉetis sian unuan aŭtomobilon. Kiel tiu prezdisfalo eblis? Kiel unua aŭto de la mondo la T-modelo estis produktita sur rulbendo, kio sekurigas al ĝi kaj al sia kreinto por ĉiam elstaran lokon en la industrihistorio. La ideo de Ford: Anstataŭ venigi la viron al la laboro, kiel okazis en la ĝistiama aŭtomobilproduktado, la laboro nun venu al la laboristo.




En oktobro de la jaro 1913 la historia momento estis veninta, en la fabriko Highland Park simpla rulbendo ekis sian laboron. Ĉe tio oni tiris lante ĉasion per ŝnuroj kaj vinĉo trans la fabrikan plankon. 140 viroj muntis nun en tri sinsekvaj sekcioj laŭ la 46-metra distanco la unuopajn partojn. Rezulto: Anstataŭ kiel antaŭe post 12,5 horoj, la T-modelo nun estis preta post malpli ol ses horoj, ĉe la fino estis nur plu 93 minutoj. Sed por tio senfine ruliĝanta transportsistemo estis la antaŭkondiĉo. Krome ĉiuj T-modeloj devis esti lakitaj kun nigra koloro, ĉar tiu emajlokoloro elsekiĝis precipe rapide.





Limuzinoj tiel ekestis, malgrandaj ŝarĝaŭtomobiloj kun tabulkuŝejo, ankaŭ ŝika modelo por du personoj kun firma aŭ faldebla tegmento. En la plej bonaj tempoj pli ol 9 mil Tin Lizzy- modeloj forlasis la bendon. Do aŭtomobilo do por ĉiuj. La edzino de farmisto skribis en 1918 leteron al Henry Ford. „Via aŭtomobilo“, tie legeblis, „alportis ĝojon en nian vivon. Ni amis ĉiun skuadon de ties oldaj ostoj.“ Se Tin Lizzy, la fera Liza, estus povinta legi iam, ĝi certe ankoraŭ nun ridetus.



Tradukis klubo Karapaco (Donjo, Frank & Cezar)
el la Sudgermana Gazeto , 27/28-aj. desept.en 2008)