http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-heroldoj-kaj-sapvezikoj-prozpoemo.html



Cezar
Heroldoj kaj sapvezikoj


Kiel ni iras de sapveziko al sapveziko
sen rimarki, ke ili estas ĉiam nur sapvezikoj
diskrevantaj! Vanaj ili estas, kiel niaj iluzioj,
kiel ajn blindige ili brilas.


Krevitaj iluzioj,
kiuj rakontas pri perfido,
pri mankanta kuraĝo,
pri krevitaj revoj pri morgaŭ,
pri la lando Utopio,

kaj pri pli bona mondo.

Diskrevitaj sapvezikoj,
en kiuj respeguliĝis la mondo.

La Savonto estas tamen jam survoje,

delonge, iu Leveller aŭ anabaptisto,
la landloper, la vaganto de Hieronimo Boŝ,
la eterna revoluciulo kaj heroldo de l' vero.
kolektivo de komunumaj kamparanoj en Ĉiapaso,
eble ino en la vestoj de viro,
aŭ revoluciema punko, stratbatalanto.

Ili serĉas Ahasveron, la eternan Marks Bakunin,
por finfine komune ekruligi la ŝtonon,
kiu ĉiun specon de potenco de homoj

kontrhomoj unufoje por ĉiam frakasos.

La turnea fino de ĉiuj nefinitaj revolucioj,
kiuj ŝanĝis nur la okupantojn ĉe la viandopotoj
de l' potenco, la fanfaronajn elstarulojn,
por kiuj oni starigis la aleojn de l' venkintoj.

Restos tamen ĉiam ankaŭ la sapvezikoj
de la ludantaj infanoj, ilia ĝojo,
se la sapvezikoj bunte kaj trembrile

disiĝas envente.

Infanoj, kiuj estas estonteculoj,
ĉar ili ne demandas unue pro la prezo
kaj simple nur volas esti feliĉaj.