cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-relativeco-de-eraroj-se-eraron.html


Cezar
Relativeco de eraroj


Se eraron homo iam faras,
ties stulto poste nepre klaras.
Sed, se koncernas la eraro nin,
la afero tute ŝanĝas sin.

Se eraris ni pro iu kaŭzo,
estis nur hazardo, kapa paŭzo.
Jen stultec' ne estas plu la tem',
pro kompreno bona pri ni mem.