Cezar
MORTA FIANĈINO
Mi staris sur lago ĉe damo
mortinta jen en glaci'.
Retenis min io ĉe l' dramo.
Blankaj estis la vestoj de ŝi.
Mi trovis ŝin tiom despera,
kuŝanta en frida glaci'.
Rigardis ŝi tiom tenera.
Blankaj estis la lipoj de ŝi.
Mi tial kun ŝi do frostmortis,
kun tiu virin' sur glaci'.
La nupto pro tio senvortis
de la bela kaj blanka kun mi.
Legokonsilo: Ĉu vi jam konas mian blogon kun miaj originalaj tekstoj ?
Send a message
Search for members