http://cezarfotoj.blogspot.de/2015/05/la-nigra-kato-pentrajo-kun-klarigo.html



La nigra kato

Por mi tiu ekspresionisma nigra kato, kiun mi pentris mem, havas tri signifojn, unue estas la kato de l' anarkio, due la kato de E.A.Poe, kiu en kelo frenezigas sian murdinton, trie ĝi estas por mi simbolo por bonega filmo: "La nigra kato" kun la kantisto Visockij en la rolo de komisaro.

Kaj jen plua kaprica interpreto:

Cezar
Hato


Virkato estas mi, ne rato,
kaj tute ne do via frato!
Min pelas tio nur: la hato!

Rimarko:
(unu el multaj eblaj pluaj interpretoj, cez)