"Revulo" - desegnis kaj kolorigis Hans-Georg Kaiser


Fernando Pessoa
Revulo


Ve, la morta pasinteco, kiun mi portas kun mi, kaj kiu neniam por alia krom mi havis validecon! La floroj el la ĝardeno de la malgranda kampara domo, kiu neniam ie ajn aliloke ekzistis krom en mi! La kultivaj ĝardenoj, la fruktarbejoj, la pinia arbaro de la bieno, kiu estis nur sonĝo de mi! Miaj imagataj someraj feriejoj, miaj promenoj tra kampo, kiu neniam ekzistis! La arboj ĉe la stratrando, la kampvojoj, la ŝtonoj, la preterpasantaj vilaĝanoj... ĉio ĉi, kio neniam estis pli ol revo, en mia memoro ĝi konserviĝis kaj kaŭzas doloron al mi, kaj mi, kiu pasigis horojn per tio revi pri ĉio ĉi, pasigas pli poste horojn per tio rememori pri tiuj revoj, kaj mi sentas efektive sopiron, mi priploras pasintecon, formortintan veran vivon, kion mi rigardas solene ĉe ties ĉerko.

Nur tio, kion ni revas, estas tio, kio ni estas efektive, ĉar la cetero apartenas –ĉar ĝi estas realigita – al la mondo kaj al ĉiuj homoj. Se mi povus realigi iun revon, mi envius ĝin, ĉar ĝi estus perfidinta min per tio, ke ĝi estis realigebla. Ke li realigis ĉion tion, kion li celis, diras la malfortulo, sed tio estas mensogo; la vero estas, ke ĉion, kion la vivo faris al li, li revis profete antaŭe. Ni realigas nenion. La vivo altiras nin kiel magnetŝtono, kaj ni diras en la aero: „Mi moviĝas.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/