Helmut Novak
Gastejo por la sentoj


Apenaŭ iu estas sekura kontraŭ tio: La vivo deruliĝas kiel kutime, sed subite okazas malagrabla afero aŭ iu diras ion, kio premas sufoke nian ĝorĝon, kaj ekfulmotondras en nia kapo aŭ ni sentas nin eĉ elmetitaj al emocia cunamo. Subite ni suferas, estas trafitaj, ofenditaj, mornigitaj, afliktitaj aŭ koleraj. Reflekse ni supozas, ke kulpas tion la cirkonstancoj de la vivo, la konduto de aliaj homoj aŭ eĉ la propra konduto.

Eĉ tiukaze, se mi eble scias ion pri la saĝo de la greka filozofo Epikteto, kiu verkis: „Ne estas la aĵoj kaj aferoj mem, kiuj maltrankviligas nin, sed la imagoj kaj opinioj pri ili.“ – Se la emocia eksvingiga rado iam jam ekrapidiĝis, ankaŭ ne estas tiel facile, denove malrapidigi sin per reiro al la propra mezpunkto.

Tro ofte la emocia dolorplena fajro estas eĉ instigita per pensoj en la formo de fantazioj, kondamnoj, internaj dialogoj kaj akuzoj. Kelkaj homoj en tiu kazo uzas superfortajn strategiojn, ekzemple flankŝovadon, alkoholon, kverelon aŭ perforton. Almenaŭ dum pli longaj tempoj tiuj ne estas efektive helpemaj – eĉ male. Jes, ja, sed kio anstataŭ tio?

Nu, ofte la tempo sanigas vundojn, speciale, se oni ne ĉiam denove gratadas je ili. Ankaŭ ni mem povas fari ion. Jen kelkaj ebloj: Tio, kio en ĉiu kazo apartenas al la unua-helpo-kesto, estas la „spirado“. Oni spiradu kiel eble plej trankvile, kiel eble plej konscie kaj malstreĉite. Nia organismo interpretas tion tiel: „Neniu danĝero“. Kaj stresaj hormoj estas denove regulataj. Tiel oni denove atingas la staton, en kiu oni povas rigardi la faktojn kaj cirkonstancojn per pli granda superrigardo kaj per pli granda interna malstreĉiteco. Per tio ni eble povas ankaŭ pli facile akcepti, kio ĵus okazas en tiu momento – inklude niajn emociojn. Ĉar ja efektive ne estas prudenta kontraŭi al tio, kio ĝuste estas reala en la aktuala momento. Ni tiel elpaŝas de niaj rezistaj modeloj, la streĉiteco kaj la streso malpliiĝas kaj nia kapo fariĝas pli alirebla por kreivaj ŝanĝebloj.

Plia, tre efektiva helpo estas promeni en la naturo. Dum tio gravas percepti tion, kio montras sin al nia vidkampo: La vojo, latbarilo, birdo, arbusto..., rigardu ĉion kun la intereso kaj malfermiteco de infano. La impresojn de la naturo ni lasu efiki tiel, kvazaŭ ni ĉiuj vidus ĉion je la unua fojo. Ja, eĉ sen tuj doni aŭtomate al la vidaĵo nomon, nocion aŭ valortaksadon. Kaj se oni rimarkas, ke denove ensteliĝas pensoj, oni softe, sed decide rekonduku la atenton al la aperoj de la naturo.

Subtenantaj kapabloj tiurilate estas alta konscio kaj la kapablo povi akcepti tion, kio ĝuste montriĝas. Ambaŭ kapablojn oni evoluas per trejnado de nia atentemo. Kaj male kultivas tiu speco de naturrigardo nian atentemon.

Kuntekste al tio skribis la persa poeto kaj mistikulo Rumi en la 13-a jarcento poemon, en kiu li komparis la homan vivon kun gastejo kaj la sentojn kun gastoj, kiuj vizitas ĝin – ankaŭ la nedezirataj emocioj. Poezie li priskribis per tio helpeman konduton kontraŭ tiaj sentoj. Se ni estas bonaj „gastigantoj“ de niaj sentoj, se ni agnoskas kaj respektas ilin, se ni donas spacon al ili kaj prizorgas ilin, ni kreas la antaŭkondiĉon por ŝanĝoj kaj saniĝo. La poemo estas la sekva:

Rumi
La gastejo


La homa estado estas gastejo.
Ĉiumatene aperas nova gasto:
Ĝojo, Aflikto kaj Malico –
ankaŭ mallonga momento de la atentemo
aperas kiel neatendata vizitanto.
Salutu kaj regalu ĉiun el ili!
Eĉ, se estas aro da zorgoj,
kiuj perforte forbalaas
el via domo ĉiujn meblojn,
tamen respektoplene honorigu ĉiun gaston.
Eble la gasto antaŭpreparas vin
pri tute novaj ĝojoj.
La Penson mornan,
Honton kaj Malicon –
renkontu ridante ĉe la pordo
kaj invitu ilin al vi.
Estu dankema por ĉiu, kiu venas al vi,
ĉar ĉiuj estas senditaj el alia mondo
por konduki vin.

PS:
La artikolaŭtoro Helmut Nowak estas manaĝero kaj instruisto por atentemo kaj donas konsilojn, kiel oni povas vivi pli konscie. Li atingeblas rete pere de: www.achtsamkeit-und-co.de

https://cezartradukoj.blogspot.de/