Mi vekiĝis en via brakumo


Denove mi vekiĝis, en via brakumo,
plorante mi vekiĝis, pro ĝojo.
Mi kovris mian vizaĝon, per viaj manoj
por poste ami vin, ankoraŭ.

Kaj vekiĝis vi, preskaŭ dorminte.
Vi provis diri ion, mi ne scias kion,
sed mi fermis vian buŝon, per miaj kisoj
kaj tiel pasis multaj, multaj horoj.

Kiam fariĝis vespero, kaj la luno leviĝis
kaj tra la fenestro eniris,
kia bela travivaĵo, kiam la ĉiela lumo
lumigis vian vizaĝon.

Mi turniĝadis en via brakumo
Vi provis diri ion, mi ne scias kion,
Sed mi fermis vian buŝon, per miaj kisoj
kaj tiel pasis multaj, multaj horoj.
kaj tiel pasis multaj, multaj horoj.

Fonto: http://www.ipernity.com/blog/leieladonna/469453