Helmut Opic
Neforgeseblas

la unua gluto da kokakolao
aŭ kiam „Kaŝmiro“ de Led Zeppelin
unuafoje atakis la orelojn.

la esprimo en la okuloj
de la patro, kiam li frakasis
la lignan balustradon de l' loĝejluiganto.

la vekrio en la stacidomo
de Düsseldorf, kiam ebriiĝinto
falis inter la stacidoman peronrandon kaj la trajnon.

Jen tri, kvar memoroj, kiuj
estas interne kunnajlitaj
kiel budo el tabuloj.

Neforgeseblas la kvieta nederlanda
knabino kun la knaba frizo,
kaj ŝia langokiso.

tradukis Hans-Georg Kaiser
el Hellmuth Opitz: La sekundoj antaŭ la malfermo de l' okuloj. Poemoj, eldonejo Pendragon, Bielefeld, Germanio, 2oo6