Zamenhof
La onklo

Mia onklo ne mortis
per natura morto,
sed li tamen
ne mortigis sin mem
kaj ankaŭ estis mortigita de neniu;
unu tagon, promenante
apud la reloj de fervojo,
li falis sub la radojn
de veturanta vagonaro
kaj mortiĝis.


PS:
Mi trovis ĝin en FUNDAMENTO DE ESPERANTO § 39 kaj metis ĝin en prozformon, sen ŝanĝi la tekston. Jam tiam, kiam mi legis la Fundamenton je la unua fojo, mi havis la impreson, ke ĝi entenas interesajn erojn, kiuj estas ankaŭ psikologie interesaj kaj helpemaj por kompreni, kia homo Z. estis. (cez)

https://cezarkulturo.blogspot.com/