Ret Marut

La BLue Punktita PAserO

Politike groteska afero

Estis iam teatra intendanto.

Li havis fervoran reĝisoron kaj aron da bonegaj artistoj.

Per la laŭdinda kunhelpo de la reĝisoro kaj sub bonvolema – per kontrakto regulita – kunefiko de sia kapabla artista aro, la teatra intendanto sukcesis eldoni je sia plej granda miro prezentaĵon tiom sukcesan, ke eĉ laikoj ne preterlasis esprimi sian grandan agnoskon kaj admiron pri la prezentaĵo.

Jen okazis, ke je la sama tago „Virkoko“ vizitis soldatan regimenton, kiu troviĝis en tiu urbo.

Gockel estis – se tio eble ne estas konata – la reganto de la lando, Lia Reĝa Moŝto grandduko Joakimo Moric.

Ĉar la dekstra flanka adjudanto troviĝis en forpermesa vojaĝo, kiun li tre bezonis, Virkoko je sia plej granda sufero devis kunpreni la alian flankan adjudanton, do la maldekstran. Tiu estis terure mallerta. Sekve de spirita difekto, kiun kaŭzis longa vico de prauloj kaj pro plej severe atentata rasa pureco, li ne posedis eĉ la plej etan komprenon pri la kaŝitaj kaj tamen ĉeestaj malgrandaj kaj grandaj, specialaj kaj nespecialaj deziroj de sia nobla mastro. Li tial ne sciis reagi pri kio ajn, eĉ ne pri ties plej evidenta okulumado. Tial li ankaŭ ne estis kapabla zorgi pri taŭga forigo de malfacilaĵo kaj por plenumi la demandon pri bezono je kontentiga maniero kaj per multe da deco kaj fajna takto.

Kaj Virkoko tre enuis kaj memoris sekve tion pri la belaj artoj.

Sekvante tiun grandiozan taskon, li vizitis la teatron.

Spite al sia preskaŭ mirindiga faka scio kaj sia alte kultivita arta gusto kaj sia estetika fajnsento li trovis ĉion belega; kaj ĉar la vespero ankaŭ krome agrable pasis kaj trovis tute kontentigan finon, li premiis la intendanton pro ties meritoj pri la „belaj artoj kaj liberaj sciencoj“ per la multe dezirata, sed malofte uzata Alta Ordeno „La Blue Punktita Pasero“.

Ĉu la intendanto nun subite fariĝis tute freneza aŭ ne povis disponigi la necesan kvanton de mortopreta devoteco kaj plej profunda sindonemo kaj respekto aŭ sekve de nesanigebla humorkrudeco ne sentis la feliĉigan beatecon de peceto da dentoforma orolado, estos eterne neesplorebla. Kapablas esplori ja neniu la torditajn pensvojojn de teatra intendanto ebriigita de sukceso! Sed tion, kion la viro faris nun, ĝis tiam estis unika pro sia plej stranga maniero kaj tiom baldaŭ ne okazos denove. Tion garantiu la ĉielo! Ĉar aliokaze...

La intendanto transprenis la altan ordenon, sekvatage li ordonis marteli sescolan najlon en la nigran provhoraran tabulon, kaj tie pendigis la ordenon per topaze flava banto. Por ne kulpigi sin je ofendo de majesto kaj tiel perdi la moralan kvalifikon por la estrado de teatro, li pinglofiksigis skribaĵon sur la ordenon:

„Al miaj ŝatataj gemembroj!

Mi estas premita de nia plej favora reganto per la „Alta Ordeno La Blue Punktita Pasero“ je topazflava banto. Ne mi, sed vi, miaj honorataj gesinjoroj, per via bonega prezentado atribuis al tio, ke tiu rara honoro estas farita al mi. Kiel publikan signon de mia danko kaj por ekkonigi eksplicite, ke vi havas la saman rajton porti la ordenon kiel mi mem, mi pendigas la ordenon ĉi tie kiel instigon al nova fervora laboro kaj kiel memoron pri la favoro de nia plej nobla kaj plej favorkora landa reganto. Ĝoju pri ĝi ĉiutage kaj ĉiuhore, tiel, kiel mi ĝojis pri ĝi. Tie pendis la ordeno dum sufiĉe longa tempo.

Rigardite kaj ekzamenate de antaŭe kaj malantaŭe, de supre kaj de malsupre, de maldekstre kaj dekstre, de interne kaj ekstere de ĉiuj membroj de la teatro kaj sufiĉe longe, ĝi retrovis sin iutage en la konversacia ĉambro. Tie li servis dum certa tempo kiel petolobjekto de nervozaj aktoroj. Jen ĝi kuŝis en sofokovrilo, jen sub seĝo, jen oni uzis ĝin kiel pordobremsilon por malhelpi la fermadon de la pordo.

Tiel tio iris tiom longe glate ĝis iuvespere aktoro, kiu prezentis ministron, estis vokita al sia prezento kaj en la sama momento rimarkis, ke li ne surmetis la preskribitan ordenon. Sen grimaci prenis la prezentanto la ordenon de la lumigilo malsupren, kie ĝi lastatempe servis kiel tirŝnuro kaj fiksis ĝin sur sia brusto.

Per tio la sorto de La Blue Punktita Pasero estas definitive kaj nerevokeble sigelita. Ĉar post la prezento la aktoron atendis lia amikino. Tial li devis rapide malŝminki kaj transvesti sin kaj forgesis dum tio malfiksi la ordenon. La vestogardisto, kiu ordigis je la sekva mateno la kostumojn, trovis la ordenon kaj donis ĝin al la rekvizitisto. Tiu estis simpla viro kaj ankoraŭ neniam en sia tuta vivo vidis ĝustan ordenon de proksime. Tial li metis la trovaĵon en sian teatran kolekton.

Tiel la ordeno trovis la vojon en malnovan cigarokeston inter multaj aliaj scenejaj ordenoj el latuno, stanita lado, presita oro-kaj arĝentopapero.

Komence li volis iom fanfaroni, sed la proletaj enestantoj de la cigara kesto tuj instruis al li la necesan adaptiĝon, tiel, ke li ne plu kapablis eĉ pepi proteston, kaj baldaŭ vivis modeste.

Kiel ne alie atendeblis, ŝanĝiĝis en la kuro de la sekvaj du jaroj la artista personaro komplete, kaj per tio fuĝis ankaŭ ĉiu penso pri la brilaj grando kaj majesto de la ordeno. Nun fine, post tiom da odiseado, kiu estas ŝparita al neniu efektiva nemortemulo surtere, estis grandanime permesite al la Alta Ordeno plenumi estimindan kaj plej meritplenan vivotaskon, kio okazas nur malofte al ĝia speco. Li ornamis alterne heredajn princojn, ministrojn, generalojn, vilaĝvikariojn, influajn elstarulojn kaj gajnintojn de pafkonkursoj sen konsidero de la persono. Kun la sama indulgemo li dekoris germanojn, francojn, rusojn, britlandanojn, nigrulo-boksistojn kaj indiĝenajn tribestrojn. Sed la plej grandajn triumfojn ĝi festis tamen, se ĝi pendoladis sur la brusto aŭ sur alia nobla korpoparto de burleska komikisto, kiu en humura skeĉo kun danco kaj kantado prezentis grasan kuglorondan, kalvan, freŝe dekoritan rentulon kaj iaman vitristomastron. Tondraj ridoŝtormoj tiukaze kirle trablovis la teatron pri la drolaj saltoj de La Blue Punktita Pasero. Kiom la pasero estus doninta por tio, se estus estinte ebla al ĝi krii sian aŭtentikecon al la publiko en la vizaĝon. Vidi poste la glaciiĝintajn vizaĝojn de la publiko, kia sukceso tio estus estinta! La dioj devus paliĝi pro envio.

Sed iuvespere deiĝis de la brusto de aktoro topasflava banto jam fariĝinta iom ruĝeca pro ŝminkmakuloj kaj la Alta Ordeno de la Blue Punktita Pasero falis tra fendo de la sceneja malleveblejo en la subetaĝon de la teatro. Spite al fervora serĉado ĝi ne plu estis revidita.

Pacon al ĝia cindro!

Pli alta paco al ties rareco!

Ĝi estis la ununura aŭtentika ordeno, kiu devis plenumi efektivan vivotaskon, kiu konfide plenumis ĝin plena de humileco kaj modesto kaj kapablis pruvi sian ekzistrajton kaj la senpridubeblan neceson de ĉeesto.

Li estis la ununura inter la nenombritaj milionoj da specaj kunuloj, kiu ĝojigis ne nur sian koncernan portanton, sed eĉ pli tiujn, kiuj vidis ĝin je la brusto de alia. Kaj, ke ĉiu povis rigardi ĝin sen venena envio ĉe ties portanto, estas pruvo por ĝia nepasema grando. Tiun honorigan nekrologon de mi ĝi nepre meritas.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
en vesperoj de la klubo Karapaco

http://cezartradukoj.blogspot.de