http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-vintro-en-printempo-rimpoemo.html



Cezar
Vintro en printempo



Printempo estas,
sed la vintro ĉeestas.

La neĝo kuŝas sur mia aŭto,
mi vidas ĝin kun frosta haŭto.

Printempo estas,
sed la vintro plu restas.

"Printempo, ĉu nur iluzio?"
Jen mia preskaŭ despera krio!


PS: despero = profunda malespero