Ret Marut
Honesteco

burleskaĵo

Povas okazi same tiel bone en alia germana grandurbo. Eble eĉ sufiĉe verŝajne. Sed, mi prefere diru, estis Berlino. Jam tial, ĉar Berlino por ĉiuj okazaĵoj, ankaŭ por romankomencoj estas neŭtrala tereno.

De surstrata fruktkomercisto mi aĉetis du funtojn da piroj kaj kun la intenco ilin tuj manĝi je la aĉetloko aŭ ie proksime. Mi sidiĝis en la kaŝtanan boskon kaj manĝis. Kaj ĉar ĝi kvazaŭ estis stampita en mian sangon kaj karnon sekve de la multaj gazetartikoloj kaj de diversaj „Legantorimarkoj“ ne malpurigi parkojn kaj publikajn bedojn ks. per panpaperoj, frukt- kaj ovoŝeloj, mi pakis la mortemajn postrestaĵojn de la manĝitaj piroj en la grizan pakpaperon, kiun la komercisto kundonis al mi. Ĝi estis intence elektita firma, ĉar kunpesate, ĝi laŭas laŭ pezo al du pugnograndaj piroj, kiujn mi ricevis malpi. Mi konstruis zorgeme kaj pure falditan pakaĵeton kaj intencis postlasi ĝin sur la benko, sur kiu mi sidis. Sed, kiam mi estis irinta du paŝojn, postiris min juna damo, kiu sidis kun infano sur la apuda benko, transdonis al mi afable la pakaĵeton kun la piroŝeloj kaj diris: „Mi petas pri pardono, sinjoro, vi lasis kuŝi paketon. Bonvolu!“

Ĝentile dankante mi prenis mian pakaĵeton kaj metis ĝin en mian mantelopoŝon, kiu sekve de tio ricevis strange misformitan aspekton. Ĉe la pluirado mi hontis pri tiu ŝarĝo, mi haltis en enirejo de negoca domo, rigardis atenteme la bildojn tie ekspoziciatajn de fotografo praktikanta en tiu domo kaj lasis en favora momento gliti la pakaĵeton el la poŝo. Poste mi foriris anime plezurigite kaj bedaŭris nur ne povi vidi la vizaĝŝanĝiĝon, kiun esprimos la feliĉa trovanto de la pakaĵeto. Sed la imagadon de tiu esprimŝanĝo mi ne povis fini, ĉar viro, kiu postkuris min tute evidente, min atingis kaj transdonis la perditan pakaĵeton al mi, dum li precize ekkonigis per vortoj kaj rigardo la pretendon pri trovantorekompenco, ke mi, ĉu mi volis ĉu ne, estis devigita rekompenci lian servopretecon per dudekkvin-pfeniga monero.

„Kio? Por paketo kun oraĵoj nur dudek kvin pfenigaĉojn? Ĉu vi ne hontas?“

Mi flustris en orelon de li: „Enestas ja nur piroŝeloj.“

Post tio li rigardis min tiel strange, ke mi mem komencis fidi pri mia ekĝermanta frenezo. Sed poste li ridis malice kaj diris: „Nu, pro mi. Troŝparemulo avida!“

Mi fariĝis ruĝa ĝis la kolumo, kaj ĉar jam kolektiĝis homoj, al kiuj la viro detale klarigis mian avaron post la rericevo de valizo plena de juveloj, mi saltis en preterkurantan elektran tramon. Ĉe la Aleksandro-placo mi eliris kaj kompreneble lasis kuŝi mian pakaĵeton en la tramo. Pri mia beatiga senposedeco mi ne longe povis ĝoji. La tramo, kiu jam ekmoviĝis, haltis per unu fojo kaj kiam mi aŭdis voki la konduktoron: „Sinjoro, vi lasis kuŝi tion“, mi kuris kiel frenezulo al la Rozovala pordego. Sed mi ne konsideris la konatan antaŭzorgemon kaj helpopretecon de protektpolicisto en Berlino. Li troviĝis proksime de la staranta tramo, kaj petis la kondukiston, ke tiu transdonu la pakaĵeton al li, kaj tiam postkuris min.

„Sed oni ja scias, ke la policistoj estaj ĉiam pli rapidaj ol aliaj homoj. Sekve tion, li proksimiĝis per ĉiu paŝo. Sed, ĉar mi plu kuris sen rigardi malantaŭen, persekŭtis min baldaŭ pli ol ducent homoj, kiuj terure spektaklis kaj seninterrompe kriis: „Haltu lin! Haltu lin!“

Al tia grego mi ne sentis min egalpova. La policisto firmtenis min kaj rimarkis en la berlina dialekto: „Kial vi kuregas tiel, mi ja volas redoni nur la pakaĵeton je vi, kion vi lasis kuŝi en la elektra.“

„Dankon“, mi diris kaj akceptis la pakaĵon. La protektpolicisto metis manon al la kasko, kaj kiam li faris tion, per unu fojo perdiĝiĝis la bojanta sangavida grego.

Poste mi lasis kuŝi la pakaĵeton en malgranda ondolada dometo. Knabo reportis ĝin al mi. La kostoj laŭ buŝa kalkulado: unu marko. Kiam mi rifuzis pagi kaj promesis al la knabo la pakaĵeton kiel posedon, li fariĝis tiel impertinenta, ke jam pro konsidero de nova kolektiĝo de amaso reformiĝanta, mi pagis la kalkulon.

En la kravata butiko, kie mi supozis ĝin sub monteto de skatoloj bonege konservita, ĝi ne restis. Vendistino postkuris al mi kaj petis min ĝentile ankoraŭfoje reveni en la butikon, kie ĝi elegante kunŝnuris la pakaĵeton kaj aldonis kverlignan portilon, por ke ĝi aspektu iom pli bela. Sed nun kaptis min nekontrolebla kolero. Mi devis liberigi min de la pakaĵeto, kaj eĉ se kostus mian vivon; ĉar mi hontus pri mi mem, se mi estus portinta hejmen perfekte kunŝnuritan pakaĵeton, en kiu estas piroŝeloj.

Mi do portis ĝin al la trovoficejo. Sed oni ne akceptis ĝin de mi. Oni redonis ĝin al mi, por ke mi konservu ĝin kaj se ĝi ne estus repostulita dum jaro, mi retenu ĝin. Tiom da honesteco oni konfidas al la berlinanoj en oficejoj.

Tio estis ja ĉio bela kaj bona. Sed nun mi volis des pli liberigi min de la pakaĵeto. Kaj kiam mi hazarde iris trans la ponto de Salivodigo, mi ekhavis genian ideon. Mi starigis min proksime de la balustrado, rigardis enue en la malpuran akvon malsupren kaj kiam mi sentis min neobservata, mi lasis fali la pakaĵeton trans la balustradon en la riveron Spree.

Ĝi klakbrue ekplaŭdis kaj foriĝis. Danke al dio! Sed kiam mi turniĝis por iri plu, kaptas min firma mano je brako. Estas protektpolicisto.

„Kion vi tie ĝuste ĵetis malsupren?“ li diris leĝere berlindialekte.

„Pakaĵeton.“

„Tiel do, nu, kio enestas?“

„Piroŝeloj.“

„Kia aĵo? Piro..?“

„...ŝeloj, jes ja.“

Tiumomente li rigardis min per trapenetra rigardo, tiel, ke mi kvazaŭ kunŝrumpis kaj paliĝis, sentante lian moŝtecon kaj mian ŝtatcivitanan ridindecon kaj neniecon. Tion li ŝajne celis per sia rigardo, ĉar li nun proksimiĝis eĉ pli al mia vizaĝo, li boris sin eĉ pli profunden en miajn okulojn kaj berlinlingve flustris ne laŭte, sed tranĉile akre: „Mi ja diros je vi, kio enestas. Kadavropartoj. Kunvenu. Tute trankvile, vireto, alikaze mi ligos vin per la kverligno. Ĉu vi komprenas?“

Mi devis kuniri. Kaj nur konsiderante, ke mi estis ankoraŭ tute sen puno, oni liberigis min, provizore.

Sed, se dum la pasintaj lastaj dudek kvar horoj estas okazinta murdo aŭ iu estos sciigata dum la sekvaj dekdu horoj aŭ homo senspure malaperos aŭ ie estos trovita mano aŭ piedo ie ajn,.tiukaze mi ektimos. Precipe tiukaze, se ne sukcesos elfiŝi la pakaĵeton el la rivero, kio estas jam komisiita.
Sed dum la sekvaj tri monatoj mi travivis kun timema zorgo pri mia kapo.

Sed momente mi sidas hejme kaj pakas aŭtentikan oran horloĝon, kiun mi aĉetis, en firman grizan paperon, faras similan pakaĵon kiel la estintan kaj metas ĝin tute malsupre en mian vestoŝrankon. Ĉar tiukaze, se la trovoficejo fine ne fidas al mi kaj reserĉas pro mi kaj mi ne plu havos la pakaĵeton, mi devos iri pro trovdefraŭdo al la prokuroro. Absolute certe.

Ja kiu fidus pri la piroŝeloj!

Tradukis la karapacanoj Dorothea & Hans-Georg Kaiser kaj Frank Vohla en klubvesperoj.