http://popularscienco.blogspot.de/2013/05/marks-por-ciuj-3-hazardo-kaj.html

MARKS
............... POR
..............................ĈIUJ





Hazardo kaj mondohistorio

"La mondohistorio, estas vere, fareblus tre oportune, se la batalo estus entreprenata nur sub la kondiĉo de ne mistrafeble favoraj bonŝancoj. Alikaze tio estus tre laŭmistika, se "hazardoj" ne ludus rolon. Tiuj hazardoj kompreneble falas mem en la ĝeneralan iradon de la evoluo kaj estas rekompensataj de aliaj hazardoj. Sed la plirapidigo kaj plilantigo tre dependas de tiaj 'hazardoj' – inter kiaj figuras ankaŭ 'la hazardo' de la karaktero de la homoj, kiuj unue staras je la pinto de movado.

Karlo Marks, Letero al L. Kugelmann (1871) MEV 33, 209


PS: La titolon aldonis la tradukinto Cezar.
lanta = malrapida


En Esperantio estis la markizo Beaufront, kiu, kvankam strangulo kaj eterna mensogulo, decide influis Esperanton en la franca periodo, ankaŭ danke al sia komplika karaktero. Ja oni povas diri, ke tiu periodo estis tre influta de tute diverskarakteraj homoj, kiuj ĉiuj havas grandan meriton pri tio, ke Esperanto tutmonde tre prosperis. Samtempe la kvereloj inter kelkaj elstaraj francaj esperantistoj estis ankaŭ tre ĝenaj, speciale por Zamenhof, kiu ne vivis en Francio, kaj tial el leteroj devis diveni, pri kio temas ĉe la kvereloj. (cez)


Originaltext


„Die Weltgeschichte wäre allerdings sehr bequem zu machen, wenn der Kampf nur unter der Bedingung unfehlbar günstiger Chancen aufgenommen würde. Sie wäre andererseits sehr mystischer Natur, wenn ‚Zufälligkeiten‘ keine Rolle spielten. Diese Zufälligkeiten fallen natürlich selbst in den allgemeinen Gang der Entwicklung und werden durch andere Zufälligkeiten wieder kompensiert. Aber Beschleunigung und Verzögerung sind sehr von solchen ‚Zufälligkeiten‘ abhängig – unter denen auch der ‚Zufall‘ des Charakters der Leute, die zuerst an der Spitze der Bewegung stehen, figuriert.“


K. Marx, Brief an L. Kugelmann (1871), MEW 33, 209.