Eduard Petiŝka
PERSEO

Al la reĝo Akrisio profetis iam orakolo, ke la propra nepo mortigos lin. La reĝo timis pri sia vivo kaj pensis pri tio kiel malhelpi tion. Li kunvokigis ĉiujn siajn laborsklavojn kaj ordonis al ili, ke ili fosu sub la reĝa burgo kelon kaj poste fermu ĝin per fera pordego. En la volbaĵon li kondukis sian filinon Danao kaj fermis la pordegon zorgeme. Li sendis nutraĵojn en ŝian prizonon, sed ne ellasis ŝin, por ke la terura profetaĵo neniam plenumiĝu.

La plendoj kaj ĝemoj de la enprizonigita reĝa filino penetris ĝis la oreloj de la dia patro. Zeŭso kompatis la solan knabinon, grimpis en formo de ora pluvo en la kelon kaj heligis la subteran tenebron. Li enamiĝis je la bela Danao, kaj ne daŭris longe ĝis la princidino naskis knabeton. Ĝi ricevis la nomon Perseo.

Iam promenis reĝo Akrisio en la burga korto kaj aŭdis la larmadon de infano. Unue li pensis, ke ĝi estas la vento, kiu hurlas ĉirkaŭ la burgaj turoj. Sed la plorado venis el la tero. Plena de surpizo kaj teruriĝo kuris Akrisio al la fera pordego kaj fermis la kelon. Plorante Danao ĵetiĝis al la kolo de la patro kaj petis indulgi la etan Perseon kaj ŝin mem. La reĝo puŝis ŝin de si kaj rapidis en la burgon. Li tro timis la morton por povi havi kompaton.

Li ordonis al la gardistaro meti la filinon kaj la nepon en grandan keston, fermnajli ĝin kaj ĵeti la keston en la maron. Obeeme la gardistoj plenumis la ordonon. Antaŭ ol la tago pasis, la maraj ondoj forportis la keston, en kiu sidis la malfeliĉa Danao kun la malgranda Perseo sur la brakoj. Tra fendo en la kesto ŝi vidis nenion krom la ondantan maron kaj la ŝaŭmon sur la krestoj de la bluaj ondoj.

La vespero krepuskiĝis kaj la kesto drivis ankoraŭ sur la senfina akvo, kirloj turnadis, kaj la vento drivigis ĝin al fremda bordo. Post maltrankvila timplena nokto aperis je la horizonto insulo, ĝi kreskis kaj proksimiĝis. La vento pelis la keston rekte al ĝi.

Ĉe la bordo de la insulo fiŝistoj ĝuste pretigis siajn retojn por kaptado; jen ili ekvidis sur la ondoj strangan aĵon. Rapide ili saltis en siajn boatojn kaj tiris la keston sur sablan grundon. Scivolaj pri tio, kiun trezoron la kesto entenas, ili rapide deŝiris la kovrilon kaj rigidiĝis pro miro. El la kesto grimpis bela juna ino kun dormanta knabo sur la brakoj. Pala kaj tremanta pro la longa suferado kaj la frido, ŝi dankis al siaj savantoj kaj raportis al ili, kiu sorto kondukis ŝin tien.

La kompatemaj fiŝistoj miris kaj donis al la ino kaj al la infano ion por manĝi kaj trinki. Kiam la savitoj iom trankviliĝis kaj rekolektis fortojn, kondukis ilin la plej maljuna fiŝisto en la urbon al la reĝo de la insulo.

La reĝo ofertis al la reĝa filino kaj al ties filo gastamikecon. Tiel vivis Danao kaj Perseo en la reĝa burgo kaj mankis nenio al ili. Post certa tempo la reĝo edzinigis ŝin kaj Perseo plenkreskis en la palaco kiel reĝa filo.

Ondo post ondo ruliĝis transmaren kaj jaro post jaro pasis en la insula regno. Jam delonge Perseo ne plu ludis en la herbejo de la ĝardeno, sed li ekzercis sin en vetkonkursoj kun aliaj junuloj, li rajdadis kaj ĵetadis la lancon. Maltrankvile la reĝo observis kiel Perseo fariĝas pli kaj pli forta, li timis pri sia trono. La plej bona estus, li konsideris, se Perseo vagadus tra la mondo. Tial li rakontis al li pri drakoj kaj gigantoj kaj heroaj agoj. Perseo aŭskultis tion kun entuziasmo.

„Ekzistis multaj famaj herooj“, rakontis la reĝo, „sed neniu el ili ĝis nun kuraĝis preni kiel predon la kapon de Meduzo.“

„Kiu estas tiu Meduzo?“ demandis Perseo.

„Tre profunde en la okcidento“, diris la reĝo, „tie, kie la eterna nokto komenciĝas, vivas tri fratinoj, la Gorgonoj. Ili estas flugilitaj monstroj kiuj havas anstataŭ hararo serpentojn. Du el ili estas nemortemaj kaj la tria mortema. La mortema Gorgono nomiĝas Meduzo. Se iu rigardas al la rigida abomeninda vizaĝo de unu el la Gorgonoj, tiu fariĝas ŝtono. Se mi havus la kapon de Meduzo, mi devus nur montri ĝin al la malamikoj kaj tuj ili fariĝus ŝtonaj kaj mi gajnus ĉiun batalon.“

De tiu interparolado Perseo pensis pri nenio alia plu ol pri la Gorgonoj. Logis lin entrepreni aventuron, kiun ankoraŭ neniu heroo kuraĝis entrepreni. La longa vojaĝo ne timigis lin. Kaj se Meduzo efektive estas mortema, tiukaze li povus venki ŝin per akra glavo kaj fortaj brakoj. Perseo ne pensis pri la danĝero, sed nur pri sia venko.
„Mi vagos tra la mondo“, li diris al la patrino, post kiam li ĉion konsideris, „mi vagos tra la mondo kaj alportos la kapon de Meduzo.“

La patrino eklarmis. Ŝi timis, ke Perseo ne revenos de la danĝera vojaĝo. Sed la reĝo laŭdis la decidon de Perseo kaj gloris ties forton kaj kuraĝon. Por si mem li ĝojis pri la adiaŭo de Perseo.

Perseo ne hezitis. Li pretigis sin por la vojaĝo kaj tuj survojiĝis, plena de avido pri la aventuro. La subiranta suno montris al li la vojon. Li veturis trans maron kaj vagis tra kontinento. Li kreis al si vojon tra grandegaj arbaroj plenaj de bestoj kaj de birdoj, li grimpis trans montarojn kaj transiris riverojn. Dum tre longa tempo li migris plu kaj plu ĉiam en la direkto de okcidento.

La diino Palas Atena observis lin dum ties vojaĵo. Ŝi ĉiam protektis la kuraĝulojn, kaj la kuraĝo de Perseo plaĉis al ŝi. Ŝi aperis antaŭ Perseo kaj diris al li: „Vi estas kuraĝa, Perseo, sed nur kuraĝo ne helpos al vi. Vi devas scii kiel vi devos konduti por reveni vivanta kaj sana. Mi donos al vi konsilon. Vi ne rajtas rigardi la Gorgonojn. Sed vi apenaŭ povus batali kun Meduzo, se vi ne rigardus ŝin. Tial mi donacas al vi protektŝildon el erco. Ĝi radias kiel spegulo kaj vi bone vidos la Gorgonojn sur ĝi. Ties spegulbildo ne povus damaĝi al vi. Per kutima glavo vi ne povos detranĉi la kapon de Meduzo, tial prenu tiun ĉi ŝtalan serpon. Sed antaŭ ĉio alia vi devos gajni de la nimfoj flugilitajn ŝuojn, sorĉosakon kaj kaskon, kiu faras senvidebla. Venu, mi montros al vi la vojon al tri maljunulinoj. Estas fratinoj de la Gorgonoj. Ili scias, kie la nimfoj loĝas.“

Perseo dankis al la diino, li prenis la radiantan ŝildon kaj la serpon kaj iris tien, kien ĝi montris al li.

En soleca roka regiono staris malpura kabano. Tie loĝis tri maljunulinoj, fratinoj de la Gorgonoj. Jam de malproksime Perseo aŭdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentiĝi, kiu el ili ĝuste rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaŭ iu de la maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis ĉirkaŭ si, jam dua volis preni ĝin kaj ankaŭ volis rigardi. Sed tuj, kiam ŝi prenis la okulon, jam la tria forprenis ĝin de ŝi. Kaj pri la dento ili kverelis simile.

„Kiu iras tie?“ vokis la maljunulinoj. Ili aŭdis la paŝojn de Perseo, sed ne vidis lin, ĉar ili ĝuste luktis por la okulo kaj neniu povis havigi ĝin al si.

„Kiu ajn vi estas“, kriis la unua, „venu pli proksimen kaj estu nia juĝisto!“ – „Estu nia arbitraciisto, por ke ricevu mi la okulon!“ vokis la dua. – „Ne fidu al ŝi“, kriĉe kriis la tria, mi nun estas en la vico. Al mi nun apartenu la okulo!“

Perseo prenis la okulon kaj la denton kaj diris: „Kial mi ne estu via arbitraciisto? Mi prenos la okulon kaj la denton kaj la kverelo estos finita.“

La maljunulinoj komencis lamenti, ili palpadis per la manoj kaj volis kapti Perseon. Sed sen la okulo ili estis blindaj kaj kaptis nur vakan aeron. Kiam ili rimarkis, ke ili ne kaptos Perseon, ili komencis peti: „Redonu al ni la okulon. Ni plenumos deziron al vi, se vi redonos la okulon kaj la denton.“

„Diru al mi“, parolis Perseo, „kiel mi venu al la nimfoj, kiuj konservas la flugilitajn ŝuojn, la sorĉosakon kaj la kaskon, kiu nevidebligas. Tuj kiam mi scios tion, mi redonos al vi la okulon kaj la denton.“

„Deziru al vi ion alian“, provis konvinki lin la maljunulinoj.

Sed Perseo ne volis scii ion pri tio, li ne cedis. La maljunulinoj ekhavis timon, ke Perseo povus foriri kun la okulo kaj la dento. Kun veplendoj ili perfidis al li la vojon al la nimfoj.

Perseo redonis la okulon kaj la denton al ili kaj forlasis la tristan regionon sur tiu vojo, kiun la maljunulinoj montris al li. Ju pli li malproksimiĝis de la maljunulinoj des pli bela fariĝis la regiono. Unue montriĝis nur tie kaj tie herbeja loketo, sed baldaŭ etendiĝis al ĉiuj flankoj verdaj herbejoj. La solecaj kriplaj arboj estis sekvataj de belegaj odorantaj boskoj kaj en la plej granda bosko plena de odorantaj kaj florantaj arbustoj dancis sur senarbejo nudapiedaj nimfoj. Perseo petis ilin pri la ŝuoj, la sako kaj la kasko, kaj la bonaj nimfoj bonvoleme alportis ĉion tion al li.

Perseo ligis la flugilitajn ŝuojn al siaj piedoj, surmetis la kaskon, kiu senvidebligas kaj ĵete pendigis la sorĉosakon surŝultren. Poste li depuŝiĝis de la tero kaj leviĝis en la aeron. Ĉiu el liaj paŝoj estis kiel flugilbato kaj portis lin rapide antaŭen. Nenio malhelpis lin dum la flugo.

Li migris super la arbokronoj kaj montopintoj. La odorantaj boskoj kaj freŝaj herbejoj ekmalaperis kaj Perseo denove flugis super trista regiono. Morne leviĝis en ĝi malgrandaj kaj grandaj rokoblokoj kun strangaj formoj. Kelkaj similis bestojn, aliaj homojn. Ĉiuj ĉi rokoblokoj iam estis vivantaj estaĵoj. La rigardo de la Gorgonoj transformis ilin en ŝtonojn. Ankaŭ vojerarintaj birdoj falis teren antaŭ la Gorgonoj kaj rigidiĝis transformitaj en nigrajn pecojn el ŝtono.

Perseo deturniĝis de la malĝojiga ŝtonpejzaĝo kaj rigardis sur sian radiantan ŝildon. En ĝi li vidis la saman malĝojigan bildon kaj post certa tempo aperis ankaŭ la Gorgonoj. Ili dormis ĉe la rando de spegule glata lago. La teruraj kapoj de la Gorgonoj kun hararaj tufoj el serpentoj anstataŭ hararo disvastigis eĉ dum la dormo teruron.
„Ne hezitu“, parolis mallaŭte kaj kuraĝige la diino Atena al li, „la meza el la Gorgonoj estas Meduzo.“

Perseo flugis malsupren al la dormantaj monstroj. La serpentoj sur iliaj kapoj siblis. Ili flaris la enpenentrinton.

Perseo rigardis en la spegulon de sia ŝildo kaj celis Meduzon. Li levis la akran serpon kaj detranĉis la kapon de Meduzo per unu tranĉo. El la gorĝo de Meduzo saltis la flugilita ĉevalo Pegazo, ĝi batis per la flugiloj kaj la vosto kaj malaperis antaŭ la suprizita Perseo en la nuboj.

Nun Perseo devis forporti la kapon de Meduzo. La kapo estis tiel granda, ke Perseo dubis, ĉu ĝi trovos lokon en la sako, eĉ kvankam ĝi estis sako sorĉa. Sed la sako akceptis la ŝarĝon kvazaŭ ĝi estus ŝtoneto el siliko kaj ĝi restis tiom facila kvazaŭ ĝi estus plu malplena. Perseo leviĝis helpe de siaj flugilŝuoj en la aeron kaj forflugis.

La susurado vekis la du aliajn senmortemajn Gorgonojn. Ili rigardis supren kaj ekvidis la mortan fratinon kaj ekkoleriĝis. Ili disetendis siajn drakoflugilojn, cirklis super la lago kaj serĉis la kulpinton. La serpentoj sur iliaj kapoj baraktiĝis kaj kliniĝis minace. Sed por Perseo ili restis nedanĝeraj. Li estis nevidebla, ĉar li surhavis la kaŝan kaskon. Vane la koleraj Gorgonoj rastis la aeron. Perseo fuĝis de ili.

Li flugis kaj jam ĝojis, kiel li surprizos la patrinon kaj la reĝon. Per siaj flugilitaj ŝuoj li baldaŭ estos hejme. Subite leviĝis ŝtormvento, ekkaptis la flugantan Perseon kaj forportis ĝin en mala direkto. Perseo batalis kontraŭ la vento, sed tiu estis pli forta ol li. Li blovis lin ĝis Afriko.

La lacigita Perseo sidiĝis sur herbejon. Liaj okuloj brulis de la vento, kaj la tuta korpo doloris. Volonte li ripozus.

„Kion vi faras ĉi tie?“ eksonis super li tondra voĉo. Ĉe la arbara rando staris la potenca giganto Atlaso kaj liaj piedoj fosiĝis profunde en la teron.

„Lasu min ĉi tie“, petis la lacigita Perseo, „mi volas iom ripozi kaj poste flugi plu.“

„Do, iru tien, de kie vi venis“, kriis Atlaso. Misfideme li observis Perseon. „Eble vi celas la orajn pomojn, kiu sciu? Rapide foriĝu!“

Perseo koleriĝis kaj vokis: „Tia kara gastamikeco meritas donacon! Li turniĝis flanken kaj tiris el la sako kapon de Meduzo.

Apenaŭ ekvidis Atlaso la teruran kapon de Meduzo, li transformiĝis en rokan montaron. Liaj barbo kaj hararo kroĉiĝis al la montaj deklivoj kiel arbaroj kaj veproj. La monto kreskis pli kaj pli alten ĝis lia kresto tuŝis la ĉielon. Ankoraŭ hodiaŭ en Afriko troviĝas montaro, kiu havas la nomon Atlaso.

Perseo kaŝis la kapon de Meduzo en la sako, sternis sin sur la herbejo kaj ekdormis. Li dormis la profundan dormon de la herooj ĝis la radiantaj briloj de la suno de l‘ varmega Afriko vekis lin. Apenaŭ spireto de aero moviĝis kaj Perseo esperis revidi ankoraŭ je la sama tago sian patrinon. Li daŭrigis sian aervojaĝon. Dum li flugis super la lando, gutis el la kapo de Meduzo sangaj gutoj, penetris tra la sako kaj falis teren. Apenaŭ ili tuŝis la teron, ili ŝanĝiĝis en venenajn serpentojn. De tiam en Afriko vivas tiom da danĝeraj serpentoj.

Li jam flugis longan distancon, kiam li vidis sub si amason da homoj. Ĉiuj forkuris de la mara bordo, kvazaŭ ili fuĝus de tertremo. Perseo ŝvebis malsupren, miksiĝis en la hastantan amason de homoj kaj demandis kial kaj kien ili kuras.

„Malfeliĉo trafis nian landon“, konfidis la plagataj homoj al Perseo. „Nia reĝino Kasiopejo fanfaronis esti pli bela ol ĉiuj nimfoj de la maro. La kolerigita dio Pozidono punis la tutan regnon pro tio. Ĉiutage elgrimpas de la maro terura monstro. Ĝi neniigas niajn gregojn kaj voras homojn. Hodiaŭ oni oferu la reĝinan filinon Andromedo. Oni jam kondukis ŝin al roko ĉe la bordo. Ni akompanis ŝin, sed nun ni forkuras por ne devi rigardi ŝian pereon. La monstro estas tuj aperonta el la maro.“

Aŭdante tion, Perseo kuris al la bordo kaj leviĝis super la maron. Ĉe klifo Andromedo staris katenita. Kaj ĉe la fino de sablobenko staris ŝiaj reĝaj gepatroj. La reĝo kaj la reĝino ne povis disiĝi de sia amata filino.
Subite la maro ekŝaŭmis kaj komencis boli. Grandega monstro leviĝis de la mara grundo, disigis la ondojn kaj montris al Perseo sian skvaman glitigan korpon. Andromedo ekkriis, kaj ŝiaj desperaj gepatroj komencis laŭte lamenti. La monstro ŝovis ŝaŭman ondon antaŭ si antaŭen kaj naĝis al la klifo, kie Andromedo terurigite kovris siajn okulojn per blankaj manoj.

Perseo ŝvebis malsupren al la monstro kaj tiu provis kolere kapti ties ombron, kiu falis sur la akvon. Jen jam la glavo de Perseo estis puŝita en la korpon de la giganta marserpento. La monstro saltis el la akvo alte supren, sed Perseo per siaj flugilaj ŝuoj evitis flanken. Denove kaj denove Perseo puŝis la glavon en ĝin, ĝis la sango de la monstro kolorigis la maron ruĝa. La serpento baraktis kaj defendis sin. La glavobatoj de Perseo ŝajne ne povis damaĝi al ĝi, la ekimozaj okuloj de la monstro persekutis ĉiun movadon de la heroo. Tiuj okuloj memoris Perseon pri Meduzo. Rapide li tiris la kapon de Meduzo el la sako kaj montris ĝin al la monstro.

Jen la giganta serpento tranformiĝis en ŝtonon kaj la maro glutis ĝin. Vortico kruta kaj profunda montris la lokon, kien la monstro sinkis surgrunde de la maro.

Andromedo forprenis la manojn de la vizaĝo. Kaj por Perseo estis tio, kvazaŭ ekbrilus la matena ruĝo post ŝtorma nokto.

Li metis la sakon kun la kapo de Meduzo, la protektŝildon kaj la glavon sur la bordon kaj rapidis al la junulino por liberigi ŝin de la katenoj. Li ankoraŭ neniam vidis pli belan inon.

Jam proksimiĝis la reĝo kaj la reĝino kaj dankis al la kuraĝa Perseo: „Deziru al vi oron, arĝenton kaj juvelojn, tiom da, kiom vi volas“, diris la reĝo.

„Mi donos al vi ĉion, kion vi postulas, ankaŭ sklavojn kaj ĉevalojn el nobla deveno.“

„Pli prefere ol oro, arĝento kaj valorŝtonoj“, respondis Perseo, „estus por mi, reĝo, via filino Andromedo. Permesu al mi edzinigi ŝin, se ŝi deziras tion.“

Al Andromedo plaĉis la juna heroo kaj ŝi konsentis kun ĝojo.

„Mi ĝojas“, diris la reĝo, „ke tia kuraĝa viro volas edzinigi mian filinon. Kiel triopo kaj plena de malĝojo ni venis, sed kiel kvaropo kaj plenaj de ĝojo ni reiros en la burgon.“

Perseo levis siajn armilojn kaj la sakon kaj miris. La plantoj kaj branĉoj, sur kiuj kuŝis la sako kun la kapo de Meduzo, ŝanĝiĝis en ŝtonecajn koralojn. Kaj kelkaj, kiuj estis tuŝitaj de la meduza sango koloriĝis ruĝaj. La koraloj komencis kreski kaj la maraj nimfoj pliigis la miraklon sub la akvosurfaco.

En la maraj profundoj kreskis koralaj arbustaĵoj.

Perseo iris kun la reĝo, la reĝino kaj Andromedo en la burgon kaj tie oni festis pompan geedziĝon. La reĝo havigis al la popolo festmanĝon kaj tiu, kiu venis en la urbon, trovis plenan tablon kaj povis manĝi kaj trinki laŭplaĉe.

En la burgo bankedis la plej elstaraj nobeloj kun la reĝo kaj la reĝino kaj en ilia mezo sidis la feliĉa Perseo kun Andromedo. Gaje tintiladis la arĝentaj pokaloj, la domo odoris laŭ incenso kaj floroj kaj la sonado de liroj plenigis la ĉambrojn. Sed meze de la gaja babilado, ridado kaj kantado subite miksiĝis el la direkto de la korto armila tintado, bruo kaj batalkrioj.

En la festhalon sturmis, sekvata de militistaro, la pli frua amiko de Andromedo, Fineo.

Li iam petis edzinigi Andromedon, sed kiam minacis ŝin la pereo, li ne protektis ŝin kontraŭ la monstro.

Nun li staris kun levita lanco antaŭ Perseo kaj kriis: „Mi venas por venĝi la rabon de Andromedo! Mi estas ŝia ĝusta fianĉo!“

Per kiel eble plej granda forto li ĵetis la lancon, sed ne trafis Perseon, kaj la lanco boris sin en kusenon. Tio estis la signo por la batalkomenco. La militistoj de Fineo komencis kruelan sangoverŝiĝon, ili ĉirkaŭis Perseon kun sia supereca forto kaj urĝis lin al la muro. Kuraĝe Perseo defendis sin kontraŭ la malamikoj per sia glavo ĝis la armilo ĉe lia mano fariĝis varmega. Kiam li vidis, ke minacis lin malvenko, li kriis: „Kiu estas mia amiko, tiu forturniĝu!“ Kaj poste li tiris la kapon de Meduzo el la sako. Li etendis ĝin al la malamikoj kaj mem forturnis la kapon. Per unu fojo la adeptoj de Fineo rigidiĝis.

Iliaj levitaj kaj forte armitaj brakoj fariĝis ŝtonaj, tiel, kiel ankaŭ la manoj kun la eltiritaj glavoj. Perseo paŝis tra la aro de la ŝtonigitaj militistoj kaj serĉis Fineon. La malkuraĝa iama fianĉo kaŝiĝis, forturnis la kapon kaj petis Perseon pri kompato.

„Vi estis sufiĉe kuraĝa disverŝi fremdan sangon kaj mortigi pacemajn homojn“, diris Perseo, „tia kuraĝo meritas monumenton.“ Li etendis al Fineo la kapon de Meduzo kaj Fineo silentiĝis kaj rigidiĝis.

Ankaŭ la ŝtona Fineo havis timeman vizaĝesprimon kaj kaŭris malkuraĝe en angulo.

Perseo ne restadis longe en la fremda lando. Li esperis revidi sian patrinon. Tial li grimpis kun Andromedo sur ŝipon kaj velis al la insulo, kie li ekvagis por aventuroj.

La reĝo povis nur malfacile kaŝi sian ĉagrenon, kiam li vidis, ke Perseo revenis sana kaj havis junan edzinon ĉe sia flanko.

„Ĉu vi eble finfine ankaŭ kunportis la kapon de Meduzo?“ li demandis mokeme.

„Mi kunportis ĝin“, respondis Perseo ridete.

„Mi sciis, ke vi estas aŭdaca“, mokis la reĝo, „sed mi ne sciis, ke vi ankaŭ povas mensogi tiel aŭdace.“

„Ĉu vi, reĝo, volas vidi la kapon de Meduzo?“ demandis Perseo. „Mi ne konsilas tion al vi. Kiu vidas ĝin, fariĝas ŝtono.“

„Scias nur la dioj, de kiu vi detranĉis la kapon“, mokegis la reĝo, „eble de virŝafo aŭ de ŝafo.“

Perseo koleriĝis pri la vortoj de la reĝo. Li deturniĝis, malfermis la sakon kaj montris la kapon de Meduzo al la reĝo. Kaj tiumomente transformiĝis ankaŭ la malfidema reĝo en ŝtonon.

La patrino aŭdis de la servistoj, ke Perseo revenis kaj rapidis renkonte al li. Ĝojplene ŝi ĉirkaŭbrakis la filon kaj bonvenigis ankaŭ lian edzinon.

„Gardu vin kontraŭ la reĝo“, ŝi avertis Perseon kaj rakontis, ke la reĝo volas pereigi lin.

„Ne estas plu kaŭzo por zorgo“, diris Perseo kaj rakontis al la patrino, kio okazis.

Perseo fariĝis reĝo. Li vivis kun Andromedo kaj sia patrino sur la insulo. Sed de la malnova orakolo li ne povis fuĝi.

Amika reĝo invitis Perseon al festaj ludoj en sian urbon. Perseo partoprenis la konkursojn kaj ĵetis la diskon tiel mistrafe, ke ĝi falis en la spektantaron kaj frakasis la kranion de maljunulo. La maljunulo estis lia avo Akrisio, kiu multajn jarojn antaŭe ordonis ĵeti sian filinon kaj la nepon en kesto en la maron. Pro timo pri la orakolo la avo fuĝis el sia burgo kaj vagadis kamuflite tra la mondo.

Sed la sorto trovis lin. La orakolo plenumiĝis.

Profunde kortuŝite Perseo enfosis sian malfeliĉan avon kaj reiris al sia regno.

Saĝe regis reĝo Perseo. La sorĉodonacojn li redonis al la diino Atena. Nur la sakon kun la kapo de Meduzo li ankoraŭ retenis dum certa tempo. Neniu malamiko kuraĝis ataki lian landon. La kapo de Meduzo protektis dolĉan pacon.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staré řecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago


La tradukita mitokolekto
de Petiŝka:Malnovaj grekaj mitoj
troviĝas en la sekva PDF

korektis Vladimir Türk



PS:
Bonvolu ankaŭ aŭskulti la rakonton kiel mp3-dosieron en la PDF-dosiero kun ligilo al sonregistraĵo,aranĝita de Vladimir Türk.

Jen la
retejo en Google drive, farita de ĉeĥaj esperantistoj, tie vi trovos la paroltekstojn de la malnovaj grekaj mitoj kun la ĉeĥaj originaloj kiel mp3-dokumentojn.

https://cezartradukoj.blogspot.de/