http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/jakobo-kaj-vilhelmo-grimm-leporo-kaj.html




Jakobo kaj Vilhelmo Grimm

Leporo kaj erinaco


187

Tiu rakonto aŭdiĝas, kvazaŭ ĝi estus sufiĉe mensogema, karaj infanoj, sed vera ĝi estas tamen, ĉar mia avo, kiu sciigis ĝin al mi, kutime diris, se li plezure rakontis ĝin: 'Vera ĝi ja devas esti, filo mia, ĉar alikaze mi ja ne povus rakonti ĝin.' Kaj la historio okazis tiel:

Esti je iu dimanĉa mateno en aŭtuno, ĝuste kiam floris la fagopiroj: Suno leviĝis hele en la ĉielo, la matena vento iris varme trans la stoplojn, la alaŭdoj kantis en la aero, la abeloj zumis en la fagopiroj, la homoj iris en siaj dimanĉaj vestoj en la preĝejon, kaj ĉiuj kreaturoj estis feliĉaj, ankaŭ la sinjoro erinaco.

La erinaco staris antaŭ sia pordo kun krucitaj brakoj, rigardis ĉe tio al la matena vento kaj zumis kanteton por si, tiel bone-malbone kiel erinaco kutime kantas je dimanĉo en mateno. Dum li tiel kantadis, ĝi havis la ideon, ke li povus iomete promeni en la kampon kaj rigardi al siaj napoj, dum ĝia edzino lavas kaj vestas la infanojn. Sed la napoj estis proksime de lia domo, kaj ĝi havis la kutimon kun sia familio manĝi de ili. Tial ĝi rigardis ilin kiel siajn proprajn. Pensite kaj farite. La erinaco fermis la domopordon post si kaj iris sur la vojon de la kampo. Ĝi ankoraŭ ne estis malproksime de la domo, kaj ĝuste volis flankeniĝi preter la prunela arbo, kiu tie staras antaŭ la kampo, al la napa agro. Jen ĝi renkontis la leporon, kiu eliris en similaj aferoj, nome, por rigardi al sia brasiko.

Kiam la erinaco ekvidis la leporon, ĝi afable salutis ĝin per 'Bonan matenon!'

Sed la leporo, kiu je sia maniero estis nobla sinjoro kaj kruela kaj eĉ kolera, ne respondis la saluton de la erinaco, sed diris al ĝi kun tre mokema mieno: „Kiel eblas, ke vi jam frue matene vagadas en la kampoj?“

„Mi promenas“, diris la erinaco. „Ĉu promeni?“ ridante diris la leporo, „mi pensas, ke vi povus uzi viajn krurojn por pli bonaj aferoj.“

Tiu respondo tre ĉagrenis la erinacon, ĉar ĝi povis ĉion elteni, sed mokon pri siaj kruroj ĝi ne akceptis, ĝuste tial, ĉar ili jam pro naturo estis kurbigitaj. Ĉu vi eble imagas“, diris nun la erinaco al la leporo, „ke vi povas fari per viaj kruroj pli ol mi?“

„Tion mi pensas“, diris la leporo.

„Tio indus provon“, opiniis la erinaco, „mi vetas, ke tiukaze, se ni vetkurus, mi preterkurus vin.“

„Tio estas ridinda, vi per viaj kurbigitaj kruroj, ĉu?“, diris la leporo“, „pro mi, tiel do estu, se vi tiom emas al tio. Kion ni vetu?“

„Oran luidoron kaj botelon da brando“, diris la erinaco.

„Akceptite“, parolis la leporo, ni valdigu la veton perpiede kaj poste ni tuj povos komenci.

„Ne, tiom tio ne urĝas“, opiniis la erinaco, „mi ankoraŭ tute ne manĝis, antaŭe mi volas iris hejmen kaj iom matenmanĝi. Post duono de horo mi denove estos ĉi tie sur la loko.“

La erinaco foriris, ĉar la leporo estis kontenta pri tio. Survoje la erinaco pensis: 'La leporo fidas pri siaj longaj kruroj, sed mi ja superruzos ĝin. Kvankam ĝi estas nobla sinjoro, ĝi tamen estas nur stultulo, kaj ĝi pagu.'

Kiam nun la erinaco venis hejmen, ĝi parolis al sia edzino: „Edzino, rapide vestu vin, vi devas iri kun mi sur la kampon.“

„Pri kio temas?“ diris ĝia edzino.

„Mi vetis kun la leporo pri ora luidoro kaj botelo da brando, mi volas vetkuri kun ĝi, kaj vi ĉeestu.“

„Dio mia, edzo!“ eklamentis la edzino. „Ĉu mankas al vi klapo en la kapo? Ĉu vi tute perdis vian menson? Kiel vi povas voli vetkuri kun la leporo?“

„Fermu vian buŝaĉon, edzino“, diris la erinaco. „Tio estas afero mia. Ne enmiksiĝu en vironegocojn! Ekmarŝu, surmetu la vestojn kaj kunvenu! Kion fari? La edzino de la erinaco ja devis sekvi la edzon, ĉu ĝi volis ĉu ne.

Kiam ili jam survojis, parolis la erinaco al sia edzino: „Nun atentu, kion mi diros al vi. Rigardu, tie sur la longa agro ni vetkuros. La leporo kuros en unu el la sulkoj kaj mi en alia. Kaj ni ekkuros de la transa rando. Vi devas fari nenion plu krom stari ĉi tie sur la finaĵo de la sulko, kaj se la leporo alvenos sur via flanko, vi vokos al ĝi: 'Mi jam estas ĉi tie!“

Post tio ili alvenis sur la agro. La erinaco mangestis la lokon por sia edzino kaj poste iris sur la agro ĝis la alia kamporando. Kiam ĝi tie alvenis, la leporo jam ĉeestis. "Ĉu ni povas komenci?"diris la leporo.

"Jes ja," diris la erinaco."Nu, ek do!" Kaj poste ĉiu haltis en sia sulko. La leporo nombris: Unu, du, tri!“ kaj jam ili ekkuris kiel ŝtormvento sur la agro. Sed la erinaco kuris nur ĉirkaŭ tri paŝojn, tiam ĝi kaŭriĝis en la sulko kaj eksidis trankvile.

Kiam nun la leporo kun granda rapido alvenis aliflanke de la agro, vokis la edzino de la erinaco al la leporo: „Mi estas jam ĉi tie!“ La leporo estis surprizita kaj miris ne malmulte. Ĝi supozis, ke estas la sinjoro erinaco mem, kiu vokis al ĝi, ĉar oni ja scias, ke la edzino de la erinaco aspektas ĝuste tiel, kiel tiu mem. Sed la leporo supozis, ke io ne estas en ordo. Ĝi vokis: „Ni ankoraŭfoje kuru, aliflanken!“ Kaj for la leporo estis denove kiel ŝtormvento, tiel, ke la oreloj kvazaŭ flugis malantaŭen de ĝi. La erinacino plu staris trankvile sur sia loko. Kiam la leporo sur la alia flanko alvenis, vokis sinjoro erinaco al ĝi: „Mi estas jam ĉi tie!“

Sed la leporo, tute kolera pro ĉagreno, kriis: „Ni ankoraŭfoje kuru, denove aliflanken!“

„Tio ne lacigas min“, respondis la erinaco, „pro mi ni kuru tiom ofte, kiom vi volas.“ Sekve tion la leporo kuris ankoraŭ sepdek tri fojojn kaj ankaŭ la erinaco ne laciĝis. Ĉiufoje, se la leporo alvenis je unu el la du kampofinaĵoj, diris la erinaco aŭ ties edzino: „Mi jam estas ĉi tie!“

Sed post la sepdekkvara fojo la leporo ne plu atingis la finon. Meze de la agro ĝi renversiĝis teren, la sango elverŝiĝis el ĝia kolo, kaj ĝi restis morte kuŝanta sur la sulko. Sed la erinaco prenis sian gajnitan luidoron kaj la botelon da brando. Ĝi vokis, ke la edzino venu el la sulko kaj poste ambaŭ iris plezure hejmen: kaj se ili ne mortis, ili ankoraŭ vivas hodiaŭ.

Tiel okazis, ke sur la erikejo de Bukstehude la erinaco mortkurigis la leporon, kaj de tiu tempo neniu leporo plu havis la ideon vetkuri kun la erinaco de Bukstehude.

Sed la instruo el tiu historio unue estas, ke neniu, kaj se ĝi supozas sin eĉ kiel ajn nobla, mistifiku simplan viron, kaj eĉ ne, se estus nur erinaco. Kaj due, ke estas konsilinde, ke tiu, kiu festas nupton, elserĉu por tio inon el sia rango, kiu aspektas tiel, kiel tiu mem. Do, tiu, kiu estas erinaco, zorgu pri tio, ke ankaŭ la edzino estas erinaco. Kaj tiel plu.

Fonto: Jakobo kaj Vilhelm Grimm: Infan-kaj domfabeloj, Kompleta listo





Brüder Grimm

Der Hase und der Igel


(187)


Diese Geschichte hört sich ziemlich lügenhaft an, Jungens, aber wahr ist sie doch, denn mein Grossvater, von dem ich sie habe, pflegte immer, wenn er sie behaglich erzählte, dabei zu sagen: "Wahr muss sie doch sein, mein Sohn, anders könnte man sie auch gar nicht erzählen." Und die Geschichte hat sich so zugetragen:

Es war an einem Sonntagmorgen zur Herbstzeit, gerade als der Buchweizen blühte: die Sonne war hell am Himmel aufgegangen, der Morgenwind ging warm über die Stoppeln, die Lerchen sangen in der Luft, die Bienen summten im Buchweizen, die Leute gingen in ihrem Sonntagsstaat nach der Kirche, und alle Kreatur war vergnügt, und der Swinegel auch.

Der Swinegel aber stand vor seiner Tür, hatte die Arme übereinander geschlagen, guckte dabei in den Morgenwind hinaus und summte ein kleines Liedchen vor sich hin, so gut und so schlecht, wie nun eben am lieben Sonntagmorgen ein Swinegel zu singen pflegt. Indem er nun so vor sich hinsang, fiel ihm auf einmal ein, er könnte doch, während seine Frau die Kinder wüsche und anzöge, ein bisschen ins Feld spazieren und nach seinen Steckrüben sehen. Die Steckrüben waren aber dicht bei seinem Haus, und er pflegte mit seiner Familie davon zu essen, darum sah er sie als die seinigen an. Gesagt, getan. Der Swinegel machte die Haustür hinter sich zu und schlug den Weg nach dem Felde ein. Er war noch nicht weit vom Hause weg und wollte just um den Schlehenbusch, der dort vor dem Felde steht, nach dem Steckrübenacker abbiegen, als ihm der Hase begegnete, der in ähnlichen Geschäften ausgegangen war, nämlich, um seinen Kohl zu besehen. Als der Swinegel den Hasen sah, bot er ihm einen freundlichen guten Morgen. Der Hase aber, der auf seine Weise ein vornehmer Herr war, und grausam und hochfahrend dabei, antwortete nicht auf des Swinegels Gruss, sondern sagte zum Swinegel, wobei er eine gewaltig höhnische Miene aufsetzte: "Wie kommt es denn, dass du schon so früh am Morgen im Felde herumläufst?" - "Ich geh spazieren," sagte der Swinegel. "Spazieren?" lachte der Hase, "mich deucht, du könntest die Beine auch wohl zu besseren Dingen gebrauchen." Diese Antwort verdross den Swinegel ungeheuer, denn alles konnte er ertragen, aber auf seine Beine liess er nichts kommen, eben weil sie von Natur aus schief waren. "Du bildest dir wohl ein," sagte nun der Swinegel zum Hasen, "dass du mit deinen Beinen mehr ausrichten kannst?" - "Das denke ich," sagte der Hase. "Das käme auf einen Versuch an," meinte der Swinegel, "ich wette, dass wenn wir einen Wettlauf machen, ich an dir vorbeilaufe." - "Das ist zum Lachen, du mit deinen schiefen Beinen," sagte der Hase, "aber meinetwegen mag es sein, wenn du so grosse Lust darauf hast. Was gilt die Wette?" - "Einen goldenen Louisdor und eine Buddel Branntwein," sagte der Swinegel. "Angenommen," sprach der Hase, "schlag ein, und dann kann es gleich losgehen." - "Nein, so grosse Eile hat es nicht," meinte der Swinegel, "ich bin noch ganz nüchtern; erst will ich nach Hause gehen und ein bisschen frühstücken. In einer halben Stunde bin ich wieder hier auf dem Platz."

Damit ging der Swinegel, denn der Hase war es zufrieden. Unterwegs dachte der Swinegel bei sich: Der Hase verlässt sich auf seine langen Beine, aber ich will ihn schon kriegen. Er ist zwar ein vornehmer Herr, aber doch nur ein dummer Kerl, und bezahlen soll er doch. Als nun der Swinegel zu Hause ankam, sprach er zu seiner Frau: "Frau, zieh dich schnell an, du musst mit mir aufs Feld hinaus." - "Was gibt es denn?" sagte seine Frau. "Ich habe mit dem Hasen gewettet um einen goldenen Louisdor und eine Buddel Branntwein; ich will mit ihm um die Wette laufen, und du sollst mit dabei sein." - "O mein Gott, Mann," fing nun dem Swinegel seine Frau an zu jammern, "bist du nicht recht gescheit? Hast du denn ganz den Verstand verloren? Wie kannst du mit dem Hasen um die Wette laufen wollen?" -"Halt's Maul, Weib," sagte der Swinegel, "das ist meine Sache. Misch dich nicht in Männergeschäfte! Marsch, zieh dich an und komm mit!" Was sollte Swinegels Frau machen? Sie musste wohl folgen, sie mochte nun wollen oder nicht.

Wie sie nun miteinander unterwegs waren, sprach der Swinegel zu seiner Frau: "Nun pass auf, was ich dir sagen will. Siehst du, auf dem langen Acker dort wollen wir unseren Wettlauf machen. Der Hase läuft nämlich in der einen Furche und ich in der andern, und von oben fangen wir an zu laufen. Nun hast du weiter nichts zu tun, als dich hier unten in die Furche zu stellen, und wenn der Hase auf der andern Seite ankommt, so rufst du ihm entgegen: 'Ich bin schon hier'."

Damit waren sie beim Acker angelangt. Der Swinegel wies seiner Frau den Platz an und ging nun den Acker hinauf. Als er oben ankam, war der Hase schon da. "Kann es losgehen?" sagte der Hase. "Jawohl," sagte der Swinegel. "Dann also los!" Und damit stellte sich jeder in seine Furche. Der Hase zählte: "Eins, zwei, drei!" und los ging es wie ein Sturmwind den Acker hinunter. Der Swinegel aber lief nur ungefähr drei Schritte, dann duckte er sich in die Furche und blieb ruhig sitzen.

Als nun der Hase in vollem Lauf unten am Acker ankam, rief ihm dem Swinegel seine Frau entgegen: "Ich bin schon hier!" Der Hase stutzte und verwunderte sich nicht wenig: er meinte nicht anders, als wäre es der Swinegel selbst, der ihm zurief, denn bekanntlich sieht dem Swinegel seine Frau just so aus wie ihr Mann. Der Hase aber meinte: "Das geht nicht mit rechten Dingen zu." Er rief: "Nochmal gelaufen, wieder rum!" Und fort ging er wieder wie ein Sturmwind, dass ihm die Ohren um den Kopf flogen. Dem Swinegel seine Frau aber blieb ruhig auf ihrem Platz stehen. Als nun der Hase oben ankam, rief ihm der Swinegel entgegen: "Ich bin schon hier!" Der Hase aber, ganz ausser sich vor Ärger, schrie: "Noch einmal gelaufen, wieder rum!" - "Mir macht das nichts," antwortete der Swinegel, "meinetwegen, sooft du Lust hast." So lief der Hase noch dreiundsiebzigmal, und der Swinegel hielt es immer mit ihm aus. Jedesmal, wenn der Hase unten oder oben ankam, sagte der Swinegel oder seine Frau: "Ich bin schon hier."

Beim vierundsiebzigsten Male aber kam der Hase nicht mehr bis ans Ende. Mitten auf dem Acker stürzte er zur Erde, das Blut schoss ihm aus dem Halse, und er blieb tot auf dem Platze. Der Swinegel aber nahm seinen gewonnenen Louisdor und die Buddel Branntwein, rief seine Frau aus der Furche ab, und beide gingen vergnügt miteinander nach Hause: und wenn sie nicht gestorben sind, leben sie heute noch.

So begab es sich, dass auf der Buxtehuder Heide der Swinegel den Hasen totlief, und seit jener Zeit hat es sich kein Hase wieder einfallen lassen, mit dem Buxtehuder Swinegel um die Wette zu laufen.

Die Lehre aber aus dieser Geschichte ist erstens, dass keiner, und wenn er sich auch noch so vornehm dünkt, sich über einen geringen Mann lustig mache, und wenn es auch nur ein Swinegel wäre. Und zweitens, dass es geraten ist, wenn einer freit, dass er sich eine Frau aus seinem Stande nimmt, die geradeso aussieht wie er selber. Wer also ein Swinegel ist, der muss zusehen, dass seine Frau auch ein Swinegel ist, und so weiter.


Quelle: Jacob und Wilhelm Grimm: Kinder-und Hausmärchen, Komplette Liste