Martin Suter
Novaĵo pri la kapableclimo

„Haŭg, en Katmanduo, ĉu?“

„Ne en Katmanduo mem, en Himalajo.“

„Kaj kion celas Haŭg en Himalajo?“

„Unu aŭ du sesmilajn montojn.“

„Ĉu li nun tute freneziĝis?“

„Tio estas tre utila, laŭ li.“

„En Himalajo grimpi sur monton sesmil metrojn alte, tio estu tre utila por li, ĉu?“

„Li diras, ke oni sentas sin tie tiel malgranda kaj sensignifa.“

„Nu, ĉu li sentas sin ĉi tie granda kaj elstara?“

„Verŝajne.“

„Certe li sentas sin al ni... kiom alte ni estas ĉi tie?“

„Ĉirkaŭ sescent metroj.“

„Li sentas sin do supera al ni je kvinmil kvarcent metroj.“

„Ĉu vi opinias tion?“

„Unu aŭ du sesmilajn montojn, nur por povi senti sin malgranda kaj sensignifa, tion li povus havi malpli kare.“

„Ekzemple, ĉu?“

„Ekzemple per malgranda interna enketo.“

„Eble ĝi bonfartigas lin.“

„Tion mi pridubas. Se li revenos, li sentos sin supera al ni pro la sperto, ke li sentis sin foje malgranda kaj sensignifa.“

„Se li revenos efektive. Tio laŭdire ja ne estas tute sendanĝera.“

„He, haltu. Li riskus ja nenion. Li sentas sin multe tro neanstataŭebla.“

„Ne trompu vin mem. Nur en ekstremaj situacioj oni trovas sin.“

„Plej ekstreme estus, se li sukcesus.“

„Sin mem trovi, ĉu?“

„Tion mi imagas vere vivdanĝera. Haŭg kontraŭ Haŭg. En alto de sesmil metroj, en Himalajo.“

„Vi ne ŝatas lin.“

„Ĉu vi de nun?“

„Nu, li simple havas la ambicion sin senti mem, esplori sian kapablecan limon.“

„Ĉu esplori la kapableclimon?!“

„Estas multaj homoj, kiuj simple bezonas tion de tempo al tempo: ekscii, kie estas la persona kapableclimo.“

„Eĉ nur tio estas jam tiel neimageble aroganta: opinii, ke oni devas serĉi en tiom granda distanco.“

„Vi ne malpravas tute.“

„Mia kapableclimo troviĝas je sep brakleviĝoj el kuŝanta surventra pozicio. Por tio mi ne bezonas Himalajon.“

„Tio estas ne nur korpa afero. Tio estas ankaŭ spirita sperto. Esti tute elĉerpita en la maldensa aero de la alta Himalajo kaj havi la lastfinan certecon, ke oni jam ne plu kapablas ion.“

„Mi vetas pri ĉiu sumo, ke li revenos kiel la sama ŝtipkapulo, kiu li estis, kiam li foriris. Plejbonkaze!“


„Ne forgesu la kulturreligian cirkonstancon. Tio povas ŝanĝi homon.“

„Vi sonas, kvazaŭ ankaŭ vi interesiĝus pri tio.“

„Ne rekte mi interesiĝas. Sed sperto eble tamen estus.“

„Ĉu senti sin malgranda kaj sensignifa? Renkonti sin mem en la alto de sesmil metroj, patroli ĉe sia kapablecolimo, ĉu? Tion vi ne diras tute serioze, ĉu?“

„Almenaŭ mi mendis prospektojn, sendevige.

„Vi ekfantazias, ĉu?“

„Laŭdire ĝi estas ankaŭ tre streĉa.“

„Des pli terure.“

„Oni ŝajne nekredeble maldikiĝas dum tio.“

„Kie, vi diris, mendeblas la prospektoj?“


trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser el la satira rakontaro, „Ripozi“ La biznisklaso ferias. Temas pri la rakonto: "Neues von der Leistungsgrenze".


Lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.de/