http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-vento-sablo-kaj-steloj-prozpoemo.html




Cezar

Vento, sablo kaj steloj


Mi, kiel nekristano, ŝatas, ja amas
malnovajn preĝejojn kaj tombejojn,
kompreneble ankaŭ maljunajn kverkojn,
ĉu ne strange?

Antaŭuloj de mi
estis francaj hugenotoj,
kiuj fuĝis al Prusujo,
eble tial tio estas en mi
kaj tuŝas en mi kordojn...

Ni estas ja ĉiuj nur
la produkto de ĉio tio,
kio estis antaŭ ni,
kaj ni ĉiuj estas
el la sama materio;
ni estas faritaj el stelopolvo,
kaj tiu stelpolvo neniam mortos,
nur ni mortos por poste vivi plu en io alia.
Tio estas ne nur deziro de mi, sed scienca vero.

Eble nia mio estas nur orgojla imago,
fantaziprodukto de nia koruptita cerbo.
Eble ni estas en vero nur stelopolvo...
Mi ne mirus pri tio...

Mi prefere estus vento,
sablo kaj steloj.
Tio estus pli simpla
ol esti homo.

PS:
Jen mia fotoalbumo pri la preĝejo kaj la preĝeja tombejo en Mellenthin. Mellenthin estas vilaĝo, kiu troviĝas en la insulo Usedom, en la nordo de Gemanio, apud Balta Maro. Mi faris la fotojn, kiam mi kaj mia kara Donjo tie estis kiel forpermesaj turistoj.