Cezar (Kaiser) Published on April 6th, 2011
by Cezar (Kaiser)pro

Cezar (Kaiser)'s blog

Browse posts
Django - bildorakonto nun ankaŭ sur PDF-dokumento
Posted on April 21st, 2011
Cezar & Donjo & klubo Karapaco laŭ alfabeto
Posted on April 18th, 2011
Cezar: Papili' buŝtuka (poemeto laŭ foto)
Posted on April 17th, 2011
Cezar: Atomenergia logiko (prozpoemo)
Posted on April 11st, 2011
Pri oftaj demandoj post la nuklea katastrofo en Japanio
11 comments (latest 13 months ago)
Cezar: Funebro (poemo) / Cezar: Nia sorto
Posted on April 3rd, 2011
3 comments (latest 23 months ago)
Hans-Georg Kaiser: Heute wird gespielt... (Gedicht für ein Foto von C.Wilda
Posted on April 2nd, 2011
1 comment (latest 13 months ago)
Scirocco: Sed miaj onjoj diras / Doch meine Tanten sagen (rokmuziko)
Posted on March 28th, 2011
Kumi Aizawa: Kiam la tertremo komenciĝis, mi estis en Shibuya
Posted on March 28th, 2011
5 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 840 times

Pri oftaj demandoj post la nuklea katastrofo en Japanio

Wednesday April 6th, 2011 at 10:14PM

Se la nuklea fandiĝo komenciĝas, la nuklea ĉenreago ne plu havas limojn – neniun premujon, neniun ŝtalkirason, neniun protektŝelon. Neimageble granda aro el etaj nukleaj partoj ekestas kaj disvastiĝas nekontrolate. Tiuj estas pli multnombraj ol ĉiuj kugloj, kiuj estis dispafitaj en la historio de la homaro.

Sed ĉifoje la morto tute ne plu estas videbla. Komence ĝi eĉ ne dolorigas vivestaĵojn. Nukleaj radiaĵoj detruas ostojn, organojn, ĉelojn, desoksiribonukleajn acidojn (DNA). Sed la korpo reagas nur kun tempa hezito je tiu brutala efiko de la nuklea aro de svarmantaj eroj. En nur malmultaj semajnoj en tia kazo oni devas entombigi multajn dungitojn de nuklea centralo. Tiel okazis almenaŭ en Ĉernobilo en la jaro 1986.

Sed la nuklea radiado tie ne haltas, ĝi disvastiĝas kiel malbeno trans areojn, kiuj ampleksas centojn de kvadratkilometroj. Tie, kie homoj estas tuŝataj de tiu nuklea radiado ili sentos la sekvojn aŭ frue aŭ ankoraŭ malfrue.

Kiel nuklea centralo disvastigas siajn radiojn?

Se eksplodas nuklea produktejo, estas ĵetataj dekoj de tunoj da radioaktivaj disfalaĵoj en la aeron kaj forportataj kun la vento. Ili povas flugi malproksimen kelkajn milojn de kilometroj. Kvankam ekzemple en kuba metro da aero la kvanto de la radioaktivaj eroj kun pliiĝanta malproksimo malpliiĝas, la radioaktivaj eroj estas plej ofte partoj de pluvnuboj. Kiam tiuj falas ie kiel pluvo teren, la radioaktiveco laŭ Sievert estas en tiuj lokoj precipe alta.

Kiom oni povas proksimiĝi al nuklea fandado?

Tiu, kiu vidas la blanke ardantan fandiĝon de raktormaterialo, vivas maksimume ankoraŭ tri semajnojn – eĉ ĉe plej bona kuracista prizorgado. Tiun ekkonon gajnis kuracistoj, kiuj post la eksplodo en Ĉernobilo unue estis ĉe la reaktoro. Entute mortis tie kvindekses viroj interne de malmultaj tago je radioaktiva dozo de pli ol 20 Sv. Helpantoj, kiuj ne tiom proksimiĝis ricevis kvaronon de tiu dozo. De tiuj transvivis duono.

Kio povas malhelpi nuklean fandadon?

Fandita nuklea materialo seninterrompe devas esti fridigata per miloj de tunoj el akvo. Samtempe ekzistas la danĝero, ke la nuklea ĉenreago senkontrolate iras plu. Sed ekzistas ŝtofoj, kiuj kontraŭefikas al tiu radioktiva radiado, ĉar ili forkaptas la ĉirkaŭflugantajn eretojn. Por ekzemplo borata acido akceptas neŭtronojn kaj poste mem disfalas en la nedanĝerajn lition kaj heliumon. Tial la fridiga akvo aldone estas riĉigata per borata acido por interrrompi la nekontrolatan ĉenreagon.

Ĉu ĉiu speco de radiado estas danĝera?

Sciencistoj parolas pri la joniga efiko de radiado, se temas pri tiuj ondoj, kiuj havas la plej grandan efikon al nia korpo. Temas pri tiuj jonoj, kies energio sufiĉas por trafi kaj detrui la molekulan strukturon de niaj ĉeloj. Tiuj eretoj ekestas post nukleaj eksplodoj, sed estas ankaŭ parto de la naturaj ter-kaj kosmo-radioj. Kutimaj rentgenaj eroj apartenas same al ili kiel la transviola lumo de nia Suno. Ili ĉiuj estas danĝeraj, por ĉiu vivanta estaĵo.


Kiom da radioaktiveco eltenas niaj korpoj?

Hararo

Ekde 3,8 Sv (laŭ Sievert) elfalas la hararo, sed ĝi povas postkreski. Ekde 8,7 Sv la hararradikoj estas detruitaj por ĉiam.

Haŭto

Jam ekde 2 Sv ekestas ruĝiĝo de la haŭto. Dum pli longa tempo ekestas nekrozoj, la haŭtĉeloj formortas.

Ostoj

Ekde 3 Sv la ostocerbo estas damaĝata kaj havas kiel sekvon la morton, post unu aŭ du monatoj.

Tiroido

Ĉi tie la radiado unue montras efikon. La tiroido akceptas la jodon 131 centprocente. La sekvo estas kancero.

Pulmo

Enspirita polonio sedimentiĝas en la pulmo kaj atakas la pulmveziketojn, tiel, ke apenaŭ plu eblas enspiri aeron.

Hepato

La hepato ne povas filtri cezion 137 el la sango. La radioaktiva substanco restadas en la korpo, kancero minacas la korpon.

Reno

La ceziaj eroj sedimentiĝas en la renoj kaj elsendas sian radioaktivaĵojn. La ĉelostrukturo estas detruata.

Muskoloj

La muskolĉeloj erare akceptas la cezion kiel kalcion. La cezio estas stokata kaj detruas la muskolojn.

Ovarioj

La ĝermglandoj reagas ekstreme fajnsente je la radioaktiveco. La sekvo estas en naŭdek procentoj de la kazoj malfekundeco.

Stomako

Ekde 6 Sv okazas internaj sangadoj. Stomakaj kaj intestaj vandoj estas detruataj.

Kio estas la mezuro Sievert? (Sv)

Kvar diversaj specoj de radiado povas fariĝi danĝeraj por la korpo: la ultraviolaj radioj de la sunlumo, rentgenradioj kaj radioaktivaj radioj, kiuj konsistas el alfaradioj, betaradioj kaj gamaradioj. Sv (Sievert) indikas la radioaktivan ŝarĝon el alfaradioj, betaradioj kaj gamaradioj po kilogramo da korpopezo.

0,02 mSv (miliSiverto)

Kvanto de rentgenradioj dum rentgenado de makzelo

1,015 mSv

unue mezurita valoro en la reaktoro Fukushima 1

1,5 mSv

radioaktiva dozo ĉe la rentgenado de homa pelvo

2,4 mSv

al tiu dozo germano estas elmetata mezkvante dum jaro

9 mSv

dum cent flugoj de Frankfurto al Nov-Jorko

10 mSv

Proksimuma dozo dum tutkorpa komputera tomografio

400 mSV

dum sia tuta vivtempo kunlaboranto en nuklea produktejo ne rajtas transpaŝi kiel ricevitan dozon

600 mSv

radioaktiva ŝarĝo, ĉe kiu en loĝantaro ekestas duoblo da mutacioj ol ĉe laŭnormaj valoroj.

1000 mSv

Jen la valoro, kiu estis mezurita kvin tagojn post la tertremo e Fukushima

Ĉu estas nedanĝera dozo da radiado?

Esploristoj el la patologio pri radiado scias, ke ne ekzistas sendanĝeraj dozoj, neniuj nedanĝeraj minimumvaloroj. Eĉ la plej etaj dozoj de radiado prosperigas la kreskadon de aĉaj kanceroj, ĉar la eroj de radiado detruas ne nur la DNA-on en la ĉeloj, sed ankaŭ tiujn genojn, kies tasko estas ripari laŭorde la ĉelojn. La sekvoj estas sovaĝaj metastazoj de la koncernataj histoj, ĉar la konstruplano ne plu estas komplete je dispono.

Ĉu la korpo estas nuklea finstokejo?

La eksplodo en nuklea centralo elĵetas diversajn radioaktivajn partetojn. Tiuj de la korpo pere de spirado, mukozo kaj nutraĵoj eniras la korpon kaj sedimentiĝas en la korpo. Ĉiu el tiuj etaj partoj estas komparebla al eta mangrenado, pri kiu neniu povas diri, kiam ĝi eksplodas aŭ radias. Estas nur mezaj valoroj, kiuj indikas, kiam duono de la tuta ŝtofkvanto disfalis. (Duonvalora tempo)

Ĉu esploristoj povas malhelpi la ĉelmorton?

La memdetruigan proceson de kontaminitaj ĉeloj espüloristoj ĝis nun ne povas haltigi. Andrej Gudkov, molekulgenetikisto kuraĝas serĉi la solvon de tiu problemo. El salmoneloj li kreis proteinon, kiu estas kroĉata al la receptoroj de kontaminitaj ĉeloj. Tiel oni malhelpas, ke la ĉeloj detruas sin. Ili gajnas tempon kaj havas la eblon komenci la regeneran proceson.

Ĉu nia DNA havas memoron pri radioaktiveco?

Tiel kiel la normalaj ĉeloj ankaŭ la ĝermĉeloj de nia korpo estas trafataj de la radioaktiva bombado. Ĉe tio la DNA, nia genetika konstruplano povas ŝanĝiĝi. Kun teruraj sekvoj. Ĉar ekzakte laŭ tiu konstruplano ekestas beboj en la ventro de la patrino. Nun la korpo laboras kun ŝanĝita konstruplano kaj donas tiun plu al al sekva generacio. La ŝanĝiĝo (mutacioj) ne estas ĉiam tuj videblaj. Tial mutacio ankoraŭ post paso de multaj generacioj povas esti aktivigata, kaj tiel ekvidebla.

Kompilis, prilaboris kaj tradukis Donjo & Cezar el la gazeto "Aŭdado kaj vidado"



translate into English

11 Comments / add your comment?

Maidi
Maidi says:
Estas terurega perspektivo :-(
13 months ago
Lenke
Lenke says:
Mi demandas min: Ĉu ne pravis la Dio de la Biblio,kiu avartis la unuajn homojn ne manĝi el la frukto de la scio? Ĉu la simbolo ne kaŝas veran danĝeron? La homo detruas la kondiĉojn de la vivo mem sur la Tero.
13 months ago
Michael Lennartz
Michael Lennartz says:
"Se la nukleofandiĝo komenciĝas, la nuklea fajro ne plu havas limojn".

Tio ne estas reala. Fandiĝo ne estas fajro, nek ia nukla eksplodo. La temperaturo de nuklea fandiĝo estas 1700-3000 gradoj. Temas pri la fandiĝo de kiom da urano? Neniu ĝis nun diris al mi, kiom ka urano troviĝas en tia japana reaktoro. Kaj kompreneble, ĉio, kio fandixgas, poste malvarmiĝas kaj fine refirmiĝas. Nuklea pilo ne estas nuklea bombo.

"Tiu, kiu vidas la blanke ardantan reaktornukleon,": Denove: Tio ne estas bombo. Neniu vidas ardantan reaktorkernon.

"Esploristoj el la patologio pri radiado scias, ke ne ekzistas sendanĝeraj dozoj, neniuj nedanĝeraj minimumvaloroj."

Tio ne estas vero. En nia natura ĉirkaŭaĵo kompreneble ekzistas daŭra radiado. Kp.: http://de.wikipedia.org/wiki/Nat%C3%BCrliche_Radioaktivit%C3%A4t#Strahlenexposition_durch_nat.C3.BCrliche_Quellen

La meza valoro de efika dozo estas po ĉ. 0,3 mSv jare. En la korpo de homo ekzistas radioaktiveco de ĉ. 9000 bekereloj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Bekerelo). Ni vivas kun tiu radiado ekde milionoj da jaroj. La malsaniga efiko estas rezulto de kvanto kaj daŭro.

La katastrofo en Japanio estas terura okazaĵo, kaj ĝuste tia katastrofo bone taŭgas por malhonesta ludo de politikaj fortoj kaj amaskomunikiloj. Timigi homojn por la propra avantaĝo estas konata ludo en Germanio. Estas unu afero atentigi kaj averti homojn pri danĝeroj , estas tute alia afero kaŭzi timojn.

Por klarigo: Ekzistas du nukleaj elektrostacioj, Fukuŝima 1 (kvar reaktoroj, neniu katastrofo en 2011) kaj Fukuŝima 2 (6 reaktoroj, el kiuj la reaktoroj 4-6 ne laboris, 5 kaj 6 estas refunkciigeblaj). La eksplodoj estis tiuj de krakgaso (hidrogeno + oksigeno, estas tiu metodo, per kiu oni volas generi elektron por peli aŭtomobilojn). Nuklefandiĝo estas kalkulita okazaĵo (worst case, Größter anzunehmende Unfall=GAU, plej malfavora okzao, cetere super-GAU estas lingva katastrofo, ne teknika). Betono ne fandiĝas, sed miksiĝas kun ka fandiĝinta urano kaj tiel iom post iom haltas ĝin. Kp. la enkondukan aserton.

Fine: Kvankam ankaŭ la germana vikipedio ne estas ĉiam fidinda (rigardu la argument-militon de la diskuta paĝo), tamen ĝi estas multe pli findinda ol la katastrofa ĵurnalismo(!) de SPIEGEL aŭ TAGESSCHAU.
13 months ago
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro replies:
Ni tradukis la artikolojn, ne mem verkis ilin, ni devas redoni ilin tiel, kiel ili estas skribitaj, almenaŭ en certaj limoj. Ke la verkisto parolis pri nuklea fajro estis simbole dirata, ĉar ja ĉiu scias, kio okazis en Ĉernobilo, do, la aŭtoro pensis, ke oni komprenas, ke nuklea fajro en nuklea centralo povas esti nur simbola esprimo, por doni impreson kio nuklea eksplodo en nuklea centralo estas. Mi tamen ŝanĝis tion, por ke ankaŭ vi povu kompreni tion pli bone.

Mi ŝanĝis ankaŭ la nelertan esprimon 'reaktornukleo' en pli taŭgajn vortojn.

Cetere, por mi la esprimo "nuklea" laŭ Reta Vortaro estas uzebla ankaŭ en la dua senco de RV : "rilate al atomenergio ktp...". Tion mi mencias pro eventualaj pliaj miskomprenoj.

Pri nedanĝeraj radioaktivaj dozoj ni havas alian opinion ol vi. Nome tiun de la artikolo.

Malhonestan ludon Donjo & mi ne ludas, kial ni ludu ĝin? Ni ne estas posedantoj de ludbanko. Ni volas informi, ne trompi kaj ne timigi iun. Ni ne estas laŭtparoliloj de l' atomindustrio.

La ĉefa parolanto de la registaro en Japanio parolis pri "tre verŝajna parta nuklea fandado" en Fukushima 1, sed vi ŝajne scias tion pli bone. Por vi tio estas evidente plu nur panikfarado de Cez & Donjo, kio ankoraŭ devas okazi, ĝis ankaŭ tiaj kiaj vi vekiĝas el siaj ĉiopotencfantazioj?

Kun afabla saluto, Cez!
13 months ago
Cezar (Kaiser) edited this comment 13 months ago.
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro replies:
Citaĵo el komento de Lennartz: "Por klarigo: Ekzistas du nukleaj elektrostacioj, Fukuŝima 1 (kvar reaktoroj, neniu katastrofo en 2011) kaj Fukuŝima 2 (6 reaktoroj, el kiuj la reaktoroj 4-6 ne laboris, 5 kaj 6 estas refunkciigeblaj)."

Ĉu ni do nur revis tion, ke nuklea materialo eliris el reaktoroj de Fukushima 1?
13 months ago
Cezar (Kaiser) edited this comment 13 months ago.
jadranka miric
jadranka miric says:
Se oni nenion kaŝas,eble estos bona nova leciono por ĉiuj sed evidente ke homoj la plej suferadas.
13 months ago
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro says:
Ĉar ĉiuj tiuj, kiuj ĉiam havas ĉion sub kontrolo, perdis tiun, kelkaj el ili mortigis sin, aliaj fuĝis en frenezulejon. Sed multaj aliaj devas suferi pro tio, ke la aliaj perdis la kontrolon.

Ĝis denove iuj alvenas, kiuj asertas, ke ili ĉion havas sub kontrolo, ke eblas regi la atomenergion. Ĉar homoj evidente nenion lernas el katastrofoj, ĉiam denove pliaj okazas.

Do, ĝis venonta fojo! Panikfaristo Cez!
13 months ago
Cezar (Kaiser) edited this comment 13 months ago.
Tonyo
Tonyo says:
Kara Cezar: la de vi tradukita artikolo ne diras mensogojn, sed ĝi estas verkita tiel alarme ke oni apenaŭ povas eltiri el ĝi adekvatajn informojn. La akcidento de Fukuŝimo ja estas vera katastrofo, sed estas ege dubinde ke la informoj de la artikolo havu ajnan rilaton kun la veraj sekvoj kiujn oni povas ricevi.

La vero estas ke radioaktiveco kaj radiado estas natura fenomeno, kun kiu ni kunvivas de la komenco de la homaro. La niveloj de radiaktiveco varias de unu loko al alia, ne nur de unu loko de Germanio al alia, sed eĉ depende de la domo kie vi loĝas. Tio havas neniun rilaton kun la vera sanstato de la homoj, kaj tial oni povas trankvile dedukti ke malgrandaj variadoj, kvankam ne pravigeblaj, ne devas doni ian alarmon.

Aliflanke, la dozoj kiuj provokas la grandajn damaĝojn kiujn la artikolo priskribas, estas nur atingeblaj en kazoj tre tre esceptaj. Bedaŭrinde, la homoj kiuj nun troviĝas batalante ene de Fukuŝimo povus ricevi iujn el tiuj efikoj, sed probable eĉ ne ili suferos la permanentajn damaĝojn tie priskribatajn (almenaŭ tion mi esperas)

Estas la mezaj dozoj kiuj devus zorgigi. Ili estas danĝeraj pro la risko kreskigi la nombron da kanceroj kaj da mutacioj. Ili estas kiel multaj aliaj poluantoj. Kontraŭbatalendaj, sed ne aliel traktindaj.

Nu, mi ne volas nei la problemon, sed la kerno estas ke mi ne vidas radiaktivecon kiel ion tre malsimilan de multaj aliaj riskoj kiujn ni ĉiutage frontas.
Eble interesus vin la teksto kiun mi verkis tie ĉi:
http://www.ipernity.com/blog/tonyo/316771
13 months ago
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro replies:
Dankon pro la atentigo, mi traflugis la artikolon kaj ankoraŭfoje detale legos ĝin. Mi miaflanke ne havas kaŭzon plendi pri io en via artikolo, kial mi faru? Ec, se tio aŭ tio ne tiel plaĉus al mi. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj, ĉar vi vere havas ion por diri, kaj vi esprimas vin kiel ĉiam bone.

Nu ,unu iom kritikeman rimarkon, mi tamen devas kroĉi al vi, ĉar mi daŭre ĉie legas tion, ke radiado estas natura fenomeno, kompreneble mi scias tion, sed ĉu tio signifas, ke ĉio, kio estas natura, ankaŭ estas bona kaj sana. Jam la demando sugestas, ke ne tiel estas, ne povas esti tiel, kaj tamen ĉiuj parolas pri natura radiado, kiu ne damaĝas en certaj dozoj. En nia traduko estas klare esprimita, ke la dozo unuavice kundecidas pri la sekvoj al homoj, sed ankaŭ la fakto,, ke ĉiu iom alie reagas al tiaj aferoj. En Germanio ĉiujare mortas pli ol dek mil homoj aŭ eĉ pli je kancero pro rentgena radiado, laŭ eldiroj de ekspertoj, de kuracistoj. Estas homoj, kiuj estis pli sentemaj ol aliaj pri radiado, jen la problemo, homoj reagas tre diverse al tio, Do, ni ne simple povas diri, ke nur la radiada dozo decidas pri tio, kio okazas al ni, tiel simple evidente ne estas, kaj krome ne ĉio, kio estas natura, estas aŭtomate ankaŭ bona. Desmalpli, se temas pri tia tikla temo, kia estas radioaktiveco.

Imagu ekzemple, ke vi kiel mi ĉiujare estas plurfoje rentgenata, ĉar vi havas operaciitan genuon kiel mi, sed tiam, vi eble plu havas problemojn kun la genuo, tial okazas, ke vi devas akcepti pli kaj pli da rentgenadoj (sed la kuracistoj ofte absolute ne pretas noti ion pri tio! Ili ĉiam denove "obstine forgesas“ fari tion. Tiel spertis mi tion!

Ĉiuj volas plurfoje uzi rentgenan radiadon al mi, sed neniu pretas skribi ion en mian rentgentan pasporton. Ĉu ne strange, kaj tamen estas fakto, ke en Germanio mi estas eĉ devigita lasi rentgeni min antaŭ ol ol oni operacias genuon aŭ kokson ktp....sed tamen ĉiu havas diversan limon ĝis li malsaniĝas je kancero pro rentgena radiado....

Kiel mi ne faru zorgojn al mi, ĉu mi ĉiam nur diru "Ja nenio okazas al mi! Kiel la fama birdo struto, kiu ne metas la kapon en la sablon, se estas dangero, sed fuĝas? Ne, tion mi ne faras, kaj mi rifuzis jam tro da rentgenado je mi. Ne pro paniko, sed simple tial, ĉar sufiĉas, se oni unufoje rentgenas min dum unu restado en kliniko. Tio estas nur malgranda ekzemplo, kiel diverse radidoado povas esti diskutata, kaj scienca certeco pri tiaj temoj ofte mankas. Ĝuste, ĉar tiuj ofte mankas, oni ne estas tiel certa al si. En mia kazo temas pri ridinde malaltaj dozoj, sed tiuj jam sufiĉas por tio, ke certa malgranda kvanto de homoj en ĉiuj landoj malsaniĝas ĉiujare je kancero. Kaj ofte oni eĉ ne rekonas, kio estas la vera kaŭzo, ĉar enskriboj en rentgenaj pasortoj ekzemple mankas:)

Fakto estas, ke sana radiado, ne damaĝiga ne ekzistas, ankaŭ la kvantoj de malgrandaj dozoj povas malsanigi homojn, ili kaŭzas haŭtproblemojn ktp.. Estas en ordo, ke ni devas vivi kun certa radiaoaktoveco, sed ni ne kondutu tiel, kvazaŭ ĉio estas sana, kio estas natura. Tio estus tre naiva iluzio, almenaŭ laŭ mia konvinko.

Tonyo, pardonu,. ke mi ree ne trovis finon.... Sed tiaj aferoj efektive maltrankviligas min....kaj tio, kio okazas en Japanio tute ne glitas de mi kiel pizo de la muro, tio ne sobre rigardeblas, Fukishima 1 devas esti la lasta katastrofo tia, ĉu ne? Tio, kio tie okazas, malĝojigas min ankoraŭ nun.... Kion la homoj tie momente trasuferas, estas nepriskribebla per vortoj. Kaj ni havu almenaŭ tiom da respekto al tiuj homoj, ke ni ne plu laŭte jubilu en Eŭropo, kiom sekura atomenergio estas! Eĉ via rimarko ke atomenergio estas risko kiel ĉiu alia, estas jam tro por mi. Tio estas nekonscia moko al tiuj, kiu momente tie trasuferas tion. Ĉu vi ne rimarkas, ke vi tiel regurdas la argumentojn de l' atomindustrio? Tiuj kapitalistoj de la plej fia speco laŭ mia opinio ne havas la rajton detrui nian vivon.

Jam pri Hiroŝimo kaj Nagasaki, mi neniam povis trankviliĝi, kiel eblas, ke homoj faras tion al aliaj homoj, kaj ke ili ne sidas por tio en prizono. Jen la ununura loko, kien tiaj banditoj apartenas, kiuj murdas fridasange milojn de homoj per unu movo de levilo.

Ankaŭ nukleaj produktejoj ne laboras, por ke homoj vivu pli bone, sed nur por tio, ke la profito estu eksterordinare alta, kiel povis okazi, ke preskaŭ la tuta homaro fakte fariĝis provkunikloj por la granda industrio? La militindustrio kaj la atomenergia politiko por mi ne estas disigeblaj.Jen la konzerno Pesto & Plagoj.
13 months ago
Cezar (Kaiser) edited this comment 13 months ago.
Tonyo
Tonyo replies:
Kara Cezar: mi ne volas diri ke radiado estas bona ĉar ĝi estas natura. Tute ne! Fakte, estas male: homoj emas kontraŭi atomenergion ĉar ĝi estas nenatura, kaj ĝuste mi volis emfazi ke ĝi estas natura... kaj tio ne igas ĝin bona.

Mia vidpunkto estis io alia: ke oni pesu bonojn kaj malbonojn, kaj oni elektu poste. La medicinaj proceduroj estas bona ekzemplo: radiado povas esti utila en medicino, kaj ĝuste tiel oni faras tiajn bildojn per ikso-radiadoj, sed medicinistoj kaj paciento devas decidi ĉu la bono kompensas la damaĝon. Tiel estu ĉiam. Ĉiu medicina proceduro havas siajn sekundarajn misefikojn, kaj tio estas mia ĉefa argumento kontraŭ la tiel nomataj alternativaj medicinoj: kiam iu argumentas ke proceduro ne havas kromefikojn, certe tio signifas ke ĝi neniom efikas, eĉ ne pozitive.

Nu, tiu estas mia argumento: nuklea energio havas negativaĵojn, kaj do homoj povas rekte kontraŭi ĝin. Sed ni ne estu tiel naivaj ke ni pensu ke ĝi estas la sola malbonaĵo.

Mi ankoraŭ surpriziĝas ke homoj maltrankviliĝas tiom pro la nuklea centralo, kiu kaŭzis ne unu morton ĝis nun, kaj ke dume la novaĵoj pri la cunamo, kiu mortigis dekmilon jam aperas nur en unu paragrafo de la oka paĝo de la ĵurnalo en la malsupra angulo.
13 months ago
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro says:
Aserti pri mi, ke mi pensas, ke nuklea energio estas la sola malbonaĵo en la mondo, tio estas jam forta tabako, kiel oni germane diras pri forta misinterpreto aŭ troigo.

Min surprizas, ke vi evidente ne atentas la diferencon inter naturkatastrofo kaj homfarita katastrofo. La naturkatastrofo ofte ne malhelpeblas. Kiel stopi cunamon aŭ tertremon aŭ gigantajn meteorojn? Sed homfarita katatstrofo kiel tiu en Fukuŝima 1 ĉiam estis malhelpebla, antaŭ ol ĝi okazis. Homfarita katastrofo maltrankviligas homojn ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas sortobato de la naturo. Respondecas ĝin tre influaj homoj de la atomindustrio. La homoj maltrankviliĝas, ĉar ili sentas sin malbone konsilataj kaj regataj. La aktula homfarita katastrofo en Fukushima tre profundigas tiajn suspektojn en multaj landoj, ĉar en pli ka pli da landoj estas produktata atomenergio.

Ĉu tio vin persone vere ne maltrankviligas, ke io tia povus okazi ankaŭ fare de respondeculoj en Hispanio, ĉar profitoj pli sanktas ol homoj? Ke la profitoj kreskas, sed la homoj falas, ĉu tio ne maltrankviligas vin?
13 months ago
Cezar (Kaiser) edited this comment 13 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...