http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/artur-troppmann-la-senhejmuloj-prozpoemo.html


Artur Troppmann
La senhejmuloj

Kia bildo!
Ambaŭ kuŝis sur la herbejo
sub la tilio.
Cignoj en la kanalo,
majestaj kaj kun longaj koloj.
Printempaj floroj en la bedoj
kaj la flava aleo de arbustoj.
Kia bildo!
Nuboŝtuparoj en la ĉielo
kaj la du bunte vestitaj mortintoj,
ĉirkaŭbrakiĝis.
Ĝenis nur la aŭtomobilo por mortintoj
tiun junan verdaĵon.
"Ili jam hieraŭ kuŝis ĉi tie",
diris la nutranto de sciuroj
kaj demetis siajn nuksojn.


Artur Troppmann
Die Obdachlosen

Das war ein Bild
die beiden im Gras
unter der Linde.
Schwäne im Kanal
majestätisch die langen Hälse.
Frühlingsblumen in den Beeten
und die gelbe Allee der Sträucher.
Das war ein Bild
Wolkentreppen am Himmel
und die beiden buntgekleideten Toten
umschlungen
Nur der Leichenwagen störte
in diesem jungen Grün.
"Die lagen gestern schon da"
sagte der Eichörnchenfütterer
und legte seine Nüsse aus.


PS: Kiel ne ne pensi pri Charles Bukowski, kiu estus povinta verki tiun poemon. Ankaŭ Bukowski estas ja aŭtentika laboristoverkisto, kun simile sarkasma tono en siaj poemoj. Konsentite, li ne estis komunisto, sed ambaŭ, Bukowski kaj la komunisto Troppmann estas ja en ĉiu kazo pli ol nur avertŝildecaj ideologoj, kiuj pikumadas per fi-fervora montrofingro la aeron. Ili estas bonegaj observantoj kaj antaŭ ĉio aŭtentike rakontantaj poetaj artistoj. Se oni demandus min, kio estas pli grava, ĉu la vero aŭ iu ajn ideologio, mi respondus: la vero, la vero pli gravas ol ĉio, sen vero nenio havas valoron, eĉ ne la plej bela ideologio.

Jan Hus jam diris ĉion, kio direndas pri tiu temo:

Jan Hus
Vero


Tial, kara kristano,
serĉu la veron,
aŭskultu la veron,
lernu la veron,
amu la veron,
parolu la veron
firmtenu la veron,
defendu la veron
ĝis la morto,
ĉar ĝi liberigos vin
de la peko,
de la diablo,
de la morto de l' animo
kaj finfine de la eterna morto.


La teksto de la herezulo Hus taŭgas por ĉiu, ankaŭ por nekristanoj. Eble eĉ pli por nekredanoj, ĉar la vero estas pli grava ol ĉiu kredo. Mi metis la tekston por vi en prozpoeman formon kaj donis al ĝi la supran titolon. (cez)