Günter Kunert
Sub kovraĵo de betono

Ĉi tie mi kuŝas.
Mi, la nekonata soldato,
heroe mortigita en la dudeknaŭa monato
de la granda buĉado.
Ĉi tie mi kuŝas sub koto kaj ŝlimo,
displugite kaj rulpremite.
Sed la historio, tempo, evoluo rapidas plu.
Tial mi kuŝos baldaŭ aliloke.
Oni trovos min kaj portos al la urbo.
Tie ili metos min sub kovraĵon de betono.

Sur mi staras tombego.
Evidente nacia arkitekturo.
Ĉirkaŭ mi infanoj faras kaptludon.
Pacifistaj hundetoj levas siajn krurojn je la kolonoj.
Homoj hastas kaj la aŭtoj bruas sur la asfalto.
Dimanĉaj promenantoj, policistoj.
Foje sunbrilo.
Foje pluvo.
Tristo.

Nur malofte regimento starigas sin laŭvice,
kun muziko kaj flirtado de flagoj.
Tiam venas la viroj kun la cilindroj kaj ore galonitaj
ĉapeloj
por viziti min.

Ili alportas florojn,
kiel donacojn.
Sed tiuj floroj ne estas donacoj.
Mi jam pagis ilin.
Kaj ne nur la florojn.
Mi pagis ankaŭ la monumenton super mi.
Mi pagis la cilindrajn kaj ore galonitajn ĉapelojn
kaj la
kapojn sub ili...
Mi pagis la aŭtojn, la muzikvesperojn kaj la
edzinojn.
Mi donis al ili sanecon, plenajn stomakojn kaj grasajn
dividendojn.

Mi donis al ili la eblecon por ilia agado kaj pensado.
Mi faris el ili
megalomaniulojn,
rajtigitojn je pensio,
murdistojn.

Mi kreis ilin
kaj blovis en ilin eternan vivon,
kiam mi mortaĉis.

Jen kuŝas la floroj.
Dum la folietoj defalas,
la sinjoroj dekoras sin reciproke.
Dum la delikataj tigoj elsekiĝas
cilindruloj kaj ĉapeluloj
premas reciproke la manojn,
ridetas kaj diras:
"Neniam plu milito!"

La regimento pafas saluton, la amaso jubilas -
kaj ie en foro suprengrimpas ŝtalaj akcioj
kaj estas festataj dungitaj murdistoj.

Nun finiĝis.
Tamburante ili ree formarŝas.
La regimento baldaŭ ne plu aŭdeblas en la foro.

Ili jam denove tamburas -
Laŭte kaj bone aŭdeble -

Ĉu vi aŭdas ilin?


tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko: "dungitaj murdistoj" estis la Feme-murdistoj de ekstreme dekstraj organizoj kaj la Nigra Regno Defendo (Reichswehr) en Germanio, ekde 1920, konata viktimo estis la progresiva demokrata politikisto Walther Rathenau, framasono.

https://cezartradukoj.blogspot.com/